Kipro
 

Anglio
Belgio
Ĉeĥio
Danio
Egiptio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Hispanio
Israelo
Italio
Kartvelio
Kipro
Latvio
Litovio
Luksemburgo
Nederlando
Norvegio
Pollando
Rusio
Svedio
Turkio
Ukrainio

Ĉefpaĝo

E

n 1998 kaj 1999 mi laboris kiel kelnero proksime al la urbo Harstado en Norvegio. Mi certe travivis pli malmildajn vintrojn ol tie, sed kiam la vintro fine venis, ĝi foje vekis en mi dezirojn forvojaĝi. Laborkolego sugestis ke mi provu serĉi laboron per vojaĝagentejoj. Li asertis, ke en la turismaj lokoj oni bezonas ne nur gvidantojn, sed ankaŭ kuiristojn kaj kelnerojn. De tio venis, ke mi anoncis min por la oksemana vojaĝgrupestra kurso sur Kipro de la agentejo Vingresor.

M

i surteriĝis sur Kipro la 29an de oktobro 1999. Estis tute en la fino de la turisma sezono, kaj mi estis loĝonta en Ajo Napo. Tiel malfrue kiel en aŭgusta la saman jaron, 16-jarulino estis elmetita al perforto en hotelĉambro en la sama loko, kaj tial homoj ĉirkaŭ mi skeptike rigardis mian elekton de studloko. Dum la dua vespero sur la insulo mi iris al la trinkejo Tut og Kjør (norvega frazo, kiu signifas Hupu kaj Veturu). Kiam mi meznokte eliris el tie, la strato estis plena de homoj kiuj premiĝis inter si sur nestabilaj piedoj. Kelkajn fojojn mi aŭdis la sonon de vitrofrakasado. Ĉe stratangulo viro vendis mitulojn, kaj meze inter ĉiuj rapidantaj homoj sidis viro kaj tatuis alian viron sur lia brako. Kiu feka filoko estas tio ĉi? mi pensis.

B

aldaŭ la turisma sezono tamen estis pasinta. La plej grandaj hordoj da trinkemaj junuloj forlasis la insulon jam la venontan tagon. Ni ekveturis sur la maron, kontraŭ la marbordo ĉe la deserta urbo Famagusto, sed neniam venis tien kaŭze de tro altaj ondoj. Mi poste eliris el la ŝipo ruĝa kiel kankro. La sunbruno tamen senfortiĝis, kaj en la fino de la kurso mi eĉ ricevis diplomon pri la plej originala sunbruno de la klaso. Mi estis krete blanka.

U

nu tagon ni iris al la montaro Troodoso. Estis jam relative malvarmete, kaj la aŭtuno do estis veninta. Nia vojaĝgrupestro rakontis ke sur tiuj montoj vintre aranĝiĝas naciaj ĉampionadoj de skiado. Li ankaŭ diris ke ne estas neverŝajne ke la konkursantoj dum la tagoj de la ĉampionadoj povas iri marborden por bani sin. Kvankam Kipro estas nur iom malpli granda ol la sveda provinco Ostrogotio, ĝi do povas prezenti tiel variajn klimatojn dum nur unu tago. Dum nia ekskurso ni ekhaltis ĉe fabriko, kie oni produktas la vinon Commandaria, la plej maljunan specon de vino en la mondo. Odoras je Marmajto kaj gustas kiel rosinoj. Mi kontentiĝis per gargari la gorĝon kaj elkraĉi la vinon.

   
Aja Napo

M

i neniam vizitis la turkan parton de Kipro, sed povas bone rekomendi ĝian grekan al tiu, kiu volas agrablajn kaj variajn feriojn. Tie estas kulturaj eventoj, oni povas je ne alta kosto ebriigi sin ĝis duonmorteco, si oni volus, tie estas belaj plaĝoj por tiu kiu volas rosti sin en la suno kaj bona kaj bongusta manĝaĵo. Unu el la plej bongustaj porcioj da suŝio mi manĝis ĝuste sur Kipro. Oni tamen devas gardi sin en la trafiko tie. La insulo havas maldekstraflankan trafikon kun pasrajto al dedekstra trafiko. Bonvolu memori pro tio almenaŭ se vi enveturas en kipran trafikcirklon!

© Linus Ganman,