Anglio |
iam mi vizitadis la bazan lernejon, oni ofte kaj arogante diris, ke Svedio estas nealiancita lando. Oni diris, ke la nealianciteco garantias parolliberecon kaj senpartiecon, kaj Orienteŭropa ne malofte priskribiĝis kiel averta ekzemplo, kiu montris kia la mondo ne devus esti. En la jaro , kiam ni klare vidas konkretajn sekvojn de la interreta cenzuro, kiu efektivas en kelkaj landoj, mi demandas min, ĉu Svedio vere estis tiel nealiancita, kiel multaj plenkreskuloj ĉirkaŭ mi prezentis ĝin. Mi pensas, ke estis certa amplekso da sovete diktita cenzuro en Svedio en la tempo al kiu mi rerigardas. Kiam ni legis en la lernejo pri aliaj landoj, la instruistino nome encerbigis al ni, ke Sovetunio estas lando ekskluzive enloĝata de rusoj, kiuj ekskluzive parolas la rusan. Iom ĝenerala opinio asertis, ke Rusio kaj Sovetunio estas la sama afero. Mi, kiu estis observinta la mapon iomete pli de proksime kaj en Sovetunio trovinta loknomojn kiel Vilnjus kaj Tallin, kiuj ja sonas tute neruse, tiam imagis, ke tiuj nomoj sole estas restaĵoj de forpasintaj tempoj, kaj ke la lingvoj, de kiuj tiuj nomoj devenis, estas formortintaj kaj anstataŭigitaj de la rusa. La vero, ke multaj loĝantoj de kaj Vilnjus kaj Tallin havas gepatrajn lingvojn, kiuj tute ne estas parencaj al la rusa, kaj ke ili mem prefere konsideris sin kiel iuj aliaj ol rusoj, neniam estis malkaŝita. Nenio estis dirita pri tio, ke multaj homoj en la unia respubliko Estonio apartenas al unu el la antikvaj fratpopoloj de la skandinavoj aŭ ke la plimulto de tiu popolo rigardis Estonion kiel maljuste aneksita de Sovetunio. Tweet
ute frue en la vivo mi konsciiĝis, ke mi facile lernas lingvojn. Mi ankaŭ frue difinis celon lerni almenaŭ unu lingvon de ĉiu granda eŭropa lingvogrupo. Kiam mi komencis vizitadi la gimnazion, mi jam konatiĝis kun tri el la kvar lingvogrupoj, kiuj ja devas esti rigardataj kiel la plej grandaj en Eŭropo. La sola lingvogrupo el tiuj kvar, kiun mi tiam ankoraŭ ne esploris proksime, estis la finn-ugra. En mia gimnazio fakte laboris instruistino, rajtigita instrui la finnan. Mi do havis ĉiajn eblecojn atingi mian celon per esti instruita de ŝi. En kunligo kun fakelektoj antaŭ la dua studjaro, mi tamen stumblis sur oferto, kiu igis min ŝanĝi la direkton. Mi nome eksciis, ke nia gimnazio partoprenas projekton de interŝanĝo de kulturo kun la urbo Tartuo en Estonio, kaj ke mi povus partopreni ĝin se mi volus. Interŝanĝe por akcepti dum semajno estonan samaĝulon en mia hejmo, mi povis pasigi semajnon en Tartuo kaj tie viziti lernejon. Tiel okazis, kaj de tio venis ke mi ekhavis intereson por Estonio kaj komencis lerni la estonan.
i venis en Estonion unuafoje la 11an de septembro 1994. La lando jam estis libera de tri jaroj, kaj kiel oni povas vidi sur la bildo ĉi-supre, la murskribaĉo en la malnova parto de Talino jam estis relative liberanima. Kompreneble, mi jam konatiĝis kun la lingvo de la lando, sed tute ne povis paroli ĝin. Tamen mi estis neatendite banita de ĝi kiam mi tiun tagon vizitis la liberaeran muzeon Rocca al Mare en Talino. En kafejo de la muzeo mi aĉetis porcion da kohupiimakook, speco de estona kazea flano, iris al la tablo, ĉe kiu sidis instruistino de la vizitota lernejo en Tartuo, kaj diris Kas ma tohin siia istuda? kiu estis preskaŭ la sola frazo, kiun mi povis diri estone. Mi mem prefere volis, ke la instruistino komprenu la demandon kiel „Ĉu mi povus sidiĝi ĉi tien?“, sed je mia granda ektimego, ŝi anstataŭe komprenis ĝin kiel „Saluton! Mi flue parolas la estonan!“ kaj komencis paroli al mi rapide kaj multe. Mi tamen povis certagrade profiti de tio, ke mi malkaŝis miajn malgrandajn sciojn de la estona. Ŝajnis, ke tio ĉarmas ĉiujn, kiujn mi renkontis, kaj mi estis tre gasteme akceptita kien ajn mi iris.
um la semajno en Tartuo, mi interalie havis tempon por viziti lecionon pri la rusa kaj vidi Mian Belan Virinon en teatro. La instruistino de la rusa verŝajne sciis, ke svedaj lernantoj vizitas la lernejon, sed eventuale ne supozis, ke mi, kiu estas unu el tiuj lernantoj, fakte scias la rusan. Ekrimarkinte tion, ŝi tiel ĝojiĝis, ke ŝi donis al mi kantlibron devenantan de la tempo, kiam Estonio estis sovetrespubliko, La junuloj ekkantas la kanton de amikeco, kaj skribis dediĉon en ĝi. La unuaj kantoj en la libro estas la Nacia Himno de Sovetunio kaj poste la kanto, kiu funkciis kiel oficiala nacia himno de Estonio dum la soveta epoko. Estis tamen sufiĉe evidente, ke la intereso pri la rusa estas malkreskinta inter la lernantoj. Sur la klapon de la pupitro en kiu mi sidis, iu estis enĉizinta la tekston SITTVÄRK (kiu svede signifas „doloron en la postaĵo“). Mi komprenis, ke la vorto verŝajne estas estona kaj ne signifas tion, kion ĝi similas laŭ la okuloj de svedparolantoj, sed pensis malgraŭ tio, ke estas iomete ridinde ke ĝuste tiu vorto estas skribita tie, ĉar mi povas ja imagi, ke oni certe ekhavas doloron en la postaĵo se oni longe sidas en tia ligna pupitro. Mi demandis mian estonan pupitran najbaron, kion la vorto signifas, kaj li ridante respondis: Sensencaĵo.
u tagojn poste, mi iris en la teatron Vanemuine por vidi estonan scenigadon de la teatraĵo Mia Bela Virino kun Ülle Tinn en la rolo de Eliza Doolittle kaj Aivar Tommingas kiel Henry Higgins. Mi ne komprenis multe de tio, kion oni diris sur la scenejo, sed tio, kio okazis inter la spektantoj estis almenaŭ same interesa kaj ne postulis iujn specifajn lingvosciojn por esti komprenata. Ĉiuj viroj en la publiko portis kompletojn. Antaŭ la komenco de la teatraĵo la nacia himno de Estonio estis ekludata kaj ĉiuj ekstariĝis. Sendube, oni pensis, ke iri en teatron estas iu tre speciala afero. Ankaŭ atentinda detalo estas, ke la teatro Vanemuine en Tartuo havas la plej komfortajn seĝojn en kiujn iu povus sidiĝi. Tie neniel temas pri doloro en la postaĵo!
a sveda kantisto Lаѕѕе Веrghаgеn laŭdire estas en la mondo la sola homo, kiu flugigis golfpilkon tra tri landoj. Kaj mi supozeble estas en la mondo la sola homo, kiu transportis torton el estona Talino en svedan Oѕtеrѕundon. Ironte en Estonion, mi legis libron, kiu rekomendas viziton en la kafejo Maiasmokk sur la strato Pikk (Longa Strato) n-ro 16 en Talino. Laŭ la libro, oni devus en tiu kafejo manĝi torton kun la sama nomo kiel la kafejo. Devante rapidi, mi petis pri kunportebla tortpeco. La kasistino bedaŭris sciigi, ke ili por kunportado nur vendas nedividitajn tortojn. Do, mi aĉetis nedividitan maiasmokk-on kaj transportis ĝin trans Balta Maro. La 18an de septembro mi estis denove sur sveda teritorio, kun estona torto en mia mano. Dek tagojn poste, la ŝipo per kiu mi veturis, subakviĝis. 852 homoj pereis. © Linus Ganman, |