Latvio
 

Anglio
Belgio
Ĉeĥio
Danio
Egiptio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Hispanio
Israelo
Italio
Kartvelio
Kipro
Latvio
Litovio
Luksemburgo
Nederlando
Norvegio
Pollando
Rusio
Svedio
Turkio
Ukrainio

Ĉefpaĝo

M

i supozas ke la plejmulto de tiuj, kiuj scipovas la svedan, ankaŭ plej ofte povas orele kapti la diferencon inter la dana kaj la norvega. Mi samtempe scias ke multoj el tiuj, kiuj scipovas la svedan, tamen opinias ke estas malfacile okule kapti la diferencon inter la dana kaj la norvega. La skribaj dana kaj norvega lingvoj certe ofte tre similas unu la alian, sed ĉiuokaze troviĝas facilaj metodoj por ekkoni inter ili diferencon, eĉ se oni nur vidas tute novan tekston dum eta momento. Mi, kiu konas tiujn ĉi metodojn, kompreneble kelkfoje faras al mi amuzojn je la kostoj de la sensciuloj. Jen kial mi pensas ke mi krome povu okule kapti la diferencon inter la latva kaj la litova lingvoj. Mi ne scipovas paroli iun el tiuj lingvoj, sed tamen opinias, ke decas almenaŭ klopodi kapabli fari inter ili diferencon.

Ĝ

uste kiel la norvega kaj la dana, la skribbildoj de la latva kaj la litova povas unuavide doni impreson de forta samspececo. Ambaŭ lingvoj havas literojn kun diakritaj signoj, kiujn oni malofte vidas en aliaj lingvoj. Jes, fakte ambaŭ lingvoj havas la literojn č, š, ū kaj ž. Plue, la skriba tradicio rekomendas adaptadon de la ortografio de eksterlandaj nomoj tiel, ke tiuj konformiĝas al la fleksioj kaj sonsistemoj de tiuj du lingvoj. Jen kial oni en tiuj lingvoj kelkfoje renkontas ortografiaĵojn kiel Bilas Klintonas kaj Merilin Monro, kaj tiuj eĉ akceptiĝas kiel ĝustaj, kvankam la plejmulto de la aliaj lingvoj, kiujn oni skribas per la latina alfabeto, prefere konservas la originalan ortografion jene: Bill Clinton kaj Marilyn Monroe. Finfine ŝajnas ke ambaŭ lingvoj emas meti s-ojn en la fino de preskaŭ ĉiu dua vorto. Ekzemple, nacia naturprotektejo estas en la latva nacionālais parks kaj en la litova nacionalinis parkas. Sed la malfacilaĵo kompreneble estas ajnmomente nur ekvide scii pri kiu el la du lingvoj temas.

ā ē ī

ą ę į

M

i longe kaj multe klopodis trovi manieron okule ekkoni la diferencon inter la du lingvoj. Unufoje lingvemulo - ĉiam lingvemulo, kaj se en onia cerbo estiĝis prilingva ideo, oni ne abandonas ĝin antaŭ ol trovi por ĝi iun specon de solvo. Kaj mi finfine tian trovis. Jen la stato de aferoj, karaj legantoj: La latvan oni parolas ĉefe en Latvio, kiu situas norde, do supre kaj plej supre el la du landoj Latvio kaj Litovio. La latva havas la literojn ā, ē kaj ī kun la diakrita signo makrono supre. La litovan oni tamen parolas ĉefe en Litovio, kiu situas sude, do malsupre kaj plej malsupre el la du landoj Latvio kaj Litovio. La litova havas la literojn ą, ę kaj į kun la diakrita signo ogoneko malsupre. Se tiu metodo ne sufiĉus, jen ankoraŭ unu: La nomo Latvio estas pli mallonga ol la nomo Litovio, kaj ĝuste en la latva oni uzas pli mallongajn ortografiaĵojn, kiel Bills Klintons, Viljams Šekspīrs kaj Mihails Gorbačovs. La nomo Litovio tamen estas pli longa ol la nomo Latvio, kaj ĝuste en la litova oni uzas pli longajn ortografiaĵojn, kiel Bilas Klintonas, Viljamas Šekspyras kaj Michailas Gorbačiovas.

Esperantelatvelitove
bananobanānsbananas
elementoelementselementas
muzeomuzejsmuziejus
telefonotelefonstelefonas
turismotūrismsturizmas

K

un ĝuste tiuj scioj, mi fiere kaj kun sento de granda sperteco unuafoje vizitis Latvion. Estis la 8a de junio 2013, kaj mi tien venis aŭtobuse el Talino. La varmeco de la suno estis leĝere dormiga kiel la teda estona ŝoseo. Mi do endormiĝis, sed mi certe hazarde revekiĝis ĝuste antaŭ ol la aŭtobuso eniris Ainaži-on, tute sude de la estoni-latvia limo. Poste mi sidis en tuta streĉiteco ĝis Rigo, kie mi transiris al buso ironta en Vilnon. Tiom da lingva cerbumado por sole unu simpla kvinminuta busoŝanĝo!

L

udo aparte, Latvio certe havas multon alian por oferti, sed al mi ankoraŭ restas tion esplori. La 16an de junio 2013 mi haltis en Litovio por la dua fojo en mia vivo, sed ne povis vidi multon alian ol la aŭtobusan stacion. Tamen estis interese kompari la impresojn kiuj donas la aŭtobusaj stacioj en la ĉefurboj de la tri baltaj landoj. Aŭtobusaj stacioj ja povas esti la unua loko kiun homo vidas dum sia unua vizito en certa lando, kaj tial ja tiuj stacioj ludas gravan rolon por la impreso pri la tutaj landoj. Kaj se la tutaj landoj estus similaj al la necesejoj en iliaj ĉefurbaj aŭtobusostacioj, Litovio malbonodorus por mono, Latvio malbonodorus por mono kaj lasus siajn vizitantojn senpaperaj kaj Estonio bonodorus senkoste. Se tiuj landoj en sia tuteco anstataŭe estus kiel la kafejoj en iliaj ĉefurbaj aŭtobusostacioj, la baltaj ŝtatoj estus la paradizo de nia mondo. (Almenaŭ por tiuj, kiuj ŝatas kafon.)

F

infine, por konkludi, mi dirus ke neniu el tiuj, kiuj legis tion ĉi ja evitis lerni kiel scii la diferencon inter la latva kaj la litova, ĉu? Sed kion do pri la norvega kaj la dana? Jes, tio ja estas ege facila! En la norvega la eta vorto av kaj kunmetaĵoj kiel hvorav, uavhengig kaj avsløre skribiĝas per la litero v, sed en la dana la ekvivalentoj de tiuj vortoj skribiĝas per f, do jene: af, hvoraf, uafhængig kaj afsløre. Kaj la norvegoj estas v-armaj, dum la danaj estas f-iaj. Tio lasta eble ne sonas afable, sed tio funkcias bone kiel regulo por la memoro se oni scias kion mi travivis unuflanke en Norvegio kaj aliflanke en Danio. Kaj en la mondo de la mnemoteĥniko ja preskaŭ ĉio licas.

© Linus Ganman,