Norvegio
 

Anglio
Belgio
Ĉeĥio
Danio
Egiptio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Hispanio
Israelo
Italio
Kartvelio
Kipro
Latvio
Litovio
Luksemburgo
Nederlando
Norvegio
Pollando
Rusio
Svedio
Turkio
Ukrainio

Ĉefpaĝo

Sveda trafiksigno   Norvega trafiksigno

M

ia gepatra lingvo, la sveda, tre similas al la norvega, sed certe tamen troviĝas falsaj amikoj en ambaŭ lingvoj. Ekzemple, la norvega vorto koruka signifas la ĥorsemajno, sed la sveda vorto koruka signifas amaso da bovina feko. Nu, bone. La somerajn feriojn ĉe mia avo mi antaŭvidis kun nesimulita ĝojo. Aparte tial, ke li loĝis tre mallonge de la norvega komunumo Åsnes, kie oni povis aĉeti bongustajn ĉokoladtabuletojn kun aveloj kaj terpomajn maldikajn panojn. Ĉiam estis certa afero krucpasi la limon inter la Svedio kaj la Norvegio. Plej ofte mi faris tion en malantaŭa benko de iu aŭto, kial mi rimarkis la krucpasadon per tio ke la mezlinio sur la vojo estas flava anstataŭ blanka kaj per tio ke tiuj trafiksignoj, kiuj en Svedio havas flavan fundon, anstataŭ havas blankan fundon en Norvegio. Ankaŭ kiam mi estis en mia gepatra hejmo en Оѕtеrѕundo, Norvegio estis relative proksima. Trondhejmo ja estas la dua urbo laŭ proksimeco de Оѕtеrѕundo, kaj tie mi pro evidentaj kialoj estis plurfoje. Ankaŭ en Trondhejmo mi travivis la plej feliĉan momenton de mia vivo. Pro tiu perfekta feliĉo mi sendube devas danki mian plej simplan humuron.

D

um kelka tempo de mia vivo mi eĉ ne havis ombron de ideo pri tio, kion mi devus fari kun mia vivo. Mi estis provinta kaŝe fumi, skribaĉi sur domfasadojn, ŝteleti en grandmagazenoj, enrompi aŭtojn kaj kolekti poŝtmarkojn, sed nenio ŝajnis doni al mi veran eksciton. Mi nur estis senkonsila vireto, kiu senretene ridis pri piso kaj feko, kaj dediĉis certan parton de mia libertempo al verkado de muzikaĵoj. Tial mi unu tagon eniris en muzikbutikon en Оѕtеrѕundo por aĉeti blokon por muzikskribo. Tie mi ekvidis anoncon pri la evento KORUKA en la katedralo de Trondhejmo. Sammomente kiam mi trovis ridiga, ke iu titolis anoncon per vorto kiu signifas amaso da bovina feko, mi komprenis ke la anonco temas pri ĥorsemajno. Mi ridis bone kaj longe pri la hazardo, ke la norvega vorto kiu signifas la ĥorsemajnon estas skribata same kiel la sveda vorto kiu signifas amason da bovina feko. Mi ankaŭ priridetis tion, ke tiuj, kiuj skribis la anoncon, certe ne sciis ke ĝi povus veki la atenton de svedparolantoj kiuj emas priridi malĉaste sonantajn vortojn. Samtempe, mi pensis ke estus agrable kanti en la Trondhejma Katedralo.

M

i kunprenis la anoncon hejmen, kaj poste anoncis min por la ĥorsemajno. Mi ankaŭ sukcesis igi amikinon el Stokholmo akompani min. La sola afero, kiun ni sciis, estis ke ni devas jam antaŭe memstare lerni niajn partojn, kaj poste devos kanti kune kun ĥorkantistoj, kiujn ni neniam antaŭe renkontis. La ĥorsemajno devis esti finita per du koncertoj en la majesta katedralo de Trondhejmo, kaj la komponaĵo, kiun ni devis prezenti, estis Missa Solemnis de Ludoviko Betoveno.

Koncerta afiŝo

 

L

a amikino kaj mi dividis ĉambron en junulargastejo. La semajno en Trondhejmo estis tre agrabla. La ĥoro estis granda, kaj konsistis el tiel danoj kiel ankaŭ norvegoj kaj svedoj. Ankaŭ germanino estis veninta ĝis en Trondhejmon por ĉeesti en la ĥoro. Ni ŝajne apartenis al pli granda kaj pli potenca komuneco ol kutime. Flankelasante mian kunvojaĝantinon, mi de antaŭ ne konis iun alian el la ĥormembroj, sed malgraŭ tio mi povis celi al la ekzakte sama celo kiel ili. Aĝo kaj nacieco ŝajne ne havis iun ajn gravecon.

N

i do faris du koncertojn. Estis la unua fojo, kiam mi partoprenis tiel grandan muzikan eventon, kaj la impresoj, kiujn mi ekhavis, estis multaj kaj diversaj. Mi ankoraŭ hodiaŭ memoras la odoron de la katedralo, kaj la streĉitan atmosferon tute antaŭ ol la dirigento Per Fridtjov ekludigis la D-maĵoran akordon en la unua frazo. Mi memoras, kiel min kortuŝis la solista parto de la basulo, kaj kiel mi povis reteni nek larmojn nek ploron, pli malpli traplorante la tenorajn partojn de la du lastaj frazoj de la komponaĵo.

M

ia patrino pensis, ke estas agrable, ke mi iris al ĥorsemajno en Trondhejmo - je tia grado, ke ŝi kunprenis sian patron, onklinon kaj la edzon de sia onklino tien por aŭskulti nian koncerton. Ĉar ni estis rondo da homoj inter si konataj, kiuj troviĝis samloke, ni interkonsentis eventuale rendevui en la urbo la tagon post la koncerto, antaŭ ol estis tempo forvojaĝi por Panjo kaj niaj parencoj. Mi kaj mia amikino estis restontaj en la urbo por fari duan koncerton dum la vespero de la tago, kiam ili foriris. Dum la tago post la unua koncerto, ni kuŝante ripozis en la junulargastejo, kaj mia amikino demandis:

„Ĉu ni iru urben renkonti vian parencojn, kiel ni hieraŭ diris?“

M

i rifuzis ŝian proponon. Mi nome trovis min en la plej bela loko de la universo, kaj mi sciis tion. Tie, ĉirkaŭ je la tria posttagmeze, la 5an de aŭgusto 1995, en la malsupra duono de duetaĝa lito en la junulargastejo Rosenborg en Trondhejmo, mi travivis la plej feliĉan momenton de mia vivo. Kaj ĉar mi nur kuŝis vegetante, mi povis bone kaj klare pripensi la situacion. Dum la pasinta vespero mi estis travivanta ĥimere belan koncerton, kaj krom tio ankaŭ partoprenanta ĝian estiĝon. Mi povis antaŭvidi ankoraŭ koncertvesperon. Sed antaŭ ĉio, mi estis veninta hejmen. Finfine mi sciis kion mi devas fari kun mia vivo.

© Linus Ganman,