Anglio |
a vojaĝkatalogo logis nin foriri per varma vetero kaj plaĉaj banoj. Mi kaj Panjo elektis iri en Kemeron ĉe la Meza Maro en Turkio. Kemero tiam estis malgranda vilaĝo de fiŝkaptistoj. Lokaj gvidoj diris, ke eĉ ne troviĝas mapoj pri la vilaĝo. Vere ja troviĝis kelkaj filuksaj hoteloj en Kemero, sed en la mezo de la loko, ni ankaŭ preteriris korton kun primitiva dometo. Tie sidis virino kaj bakis specon de patkukoj sur platŝtono kaj vendis ilin al preterpasantoj. Viro staris apude. Ili certe estis paro, kaj la dometo, en kiun ili invitis homojn, certe estis ilia hejmo. Tweet
ronte en Turkion mi parkere ellernis kelkajn turkajn frazojn el frazlibro. Mia hele roza fizionomio kaj mia ruĝa hararo certe vekis grandan atenton kien ajn mi iris inter ĉiuj sunbrunigitaj homoj, kaj kiam vidiĝis miaj scioj de la turka, lokaj homoj iĝis treege scivolemaj.
„Do, vi parolas la turkan, ĉu? Lasu min aŭdi!“ diris tapiŝvendisto.
i kredas, ke la frazlibro eldoniĝis en 1965. Evidente, la turka rapide ŝanĝiĝis ekde tiam. La tapiŝvendisto rakontis, ke tiu mukabilinde, kiun mi uzis, en la nuntempa turka estas karşılığında. Mi promesis al li pensi al tio la venontan fojon, kiam mi iros al banko por ŝanĝi svedajn kronojn kontraŭ turkaj liroj.
a malmultaj restoracioj en Kemero konkuris pri la favoro de la turistoj, kaj en ĉiujn vendejetojn, kion ni preteriris, ni estis invititaj por trinki glason da dolĉa pomteo. Tamen troviĝis senpretenda restoracieto, kiu ne havis iujn enĵetistojn. Homoj ĉiam venis tien spite, kaj tien iris por manĝi antaŭ ĉio la loka loĝantaro. Tiu restoracio finfine iĝis la favorato restoracio de mi kaj mia patrino. La manĝo estis simpla, sed bone preparita kaj tre bongusta. Ruĝa brasiko kaj frititaj, mane tranĉitaj terpomoj estis ĉiamaj ingrediencoj de la manĝaĵo, kaj sur la menuo troviĝis börek, imam bayıldı, ŝafida hepato, brezita viando kaj frititaj melongenoj. Ni elkalkulis, ke nia plej multekosta manĝo en tiu restoracio - duplada vespermanĝo inkluzive vinon - nur kostis monsumon ekvivalentan al 42 svedaj kronoj. Ja vere laŭ la monvaloro de la jaro 1991, sed ankoraŭ estis malmultekosta. Aparte por tiu restoracio mi kaj Panjo plurfoje reiris en Kemeron. Laŭdire la restoracio nuntempe estas malestablita, sed la kalkulojn ni konservas ankoraŭ kiel bonajn memoraĵojn. © Linus Ganman, |