Finnlando
 

Anglio
Belgio
Ĉeĥio
Danio
Egiptio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Hispanio
Israelo
Italio
Kartvelio
Kipro
Latvio
Litovio
Luksemburgo
Nederlando
Norvegio
Pollando
Rusio
Svedio
Turkio
Ukrainio

Ĉefpaĝo

O

riente de la riveroj Könkämäeno, Muonionjoki kaj Tornionjoki situas lando, kie oni anstataŭ rimi koron kun doloro volonte rimas ĝin kun amo. Kreskante en Svedio, okcidente de la riveroj, mi foje trafis la finn-ugran lingvon, kiun oni parolas oriente de la riveroj, en Finnlando. Tiu ĉi lingvo tute ne similas la svedan, sed tamen estas aŭdata kaj vidata relative ofte kaj multloke en Svedio. Reprezentantoj de Svedio tiamaniere povus senceremonie diri La afero de Finnlando estas nia. Multaj estas tiuj finnoj, kiuj baraktas kontraŭ malfacilaĵoj, klopodante lerni la svedan, sed verŝajne malmultaj estas tiuj svedoj, kiuj kompense dediĉas tempon al lerni la finnan. Mi almenaŭ kutimis rigardi la finnajn infanprogramojn de la Sveda Televizio kiam mi estis infano. Mi ne komprenis multe de tio, kion oni tie diris, sed pensis, ke se la programoj malgraŭ ĉio montriĝas en mia televidilo, la intenco certe estas ke mi rigardu ilin. Mia scivolemo pri Finnlando do estas preskaŭ samaĝa kun mi mem.

K

iel juna studento mi daŭrigis preni regulajn banojn en la finna lingvo. Dum la jaroj en la supera stadio de la baza lernejo, mi ĉiam kutimis aŭskulti la junecan radiokanalon kun popmuziko, sed unu tagon, kiam mi venis hejmen kaj enŝaltis la radion, la kanalelektilo ial estis movita, kaj tial mi anstataŭe ricevis la dissendadojn de la Sveda Radio en la malplimultanaj lingvoj de Svedio. Mi pensis, ke tio havas iun intencon, kaj mi tial komencis ofte aŭskulti la grekan Simera-on, la araban Almaĝallah-on, la polan Aktualności-on, la persan Peĝvak-on, la asirianan Qolon, la romaan Radio Romano-on kaj La finnan horon. Tiamaniere mi ekkonis grandan parton de tia muziko pri kiu ĝeneralaj svedoj certe neniam okupiĝas. La muzika elekto de La finna horo estis relative homogena. Se oni ne ekludis dancmuzikon por pensiuloj, oni ekludis tangojn, kaj nenio el tiuj ĝenroj apartenas al miaj favoratoj. Krome, la enhavo de la kantotekstoj ŝajnis relative senvariada. Ĝenerale, la vorto sydämen (=koron) en iu strofo rimiĝis kun rakkauden (=amon). Teorie, vere povas soni bele, ke koro finne rimiĝas kun amo pli ĝuste ol kun doloro, sed ne sonas tiel bele, kiam ripetiĝas oftege.

U

nu tagon, en la radio tamen estis ekludita la kanzono Lazzarella, kantata de la finna kantistino Laila Kinnunen. Se Lazzarella estus estinta la unua finna modkanto, kiun mi entute aŭdis, mi eventuale eĉ ne estus enskribinta ĝin en mian memoron, sed ĉar ĝi rimarkinde elstaris el la ordinara muzika elekto de la Finna horo, mi iomete enamiĝis. Nuntempe, mi havas plurajn diskojn de Laila Kinnunen en mia diskaro kaj povas parkere kanti plurajn el ŝiaj kantoj, tamen verdire sen kompreni multe el tio pri kio mi kantas. Mi do evoluigis senton por finnaj modkantoj longe antaŭ ol la grupo Lordi ricevis la aprobon de la ĵurio en la Eŭrovido-Kantokonkurso.

Laila Kinnunen

T

amen ne antaŭ ol la 16a de majo 2004, mi unuafoje havis finnan teron sub miaj piedoj. Mi veturis per pramo en Helsinkon, kaj post tio per aŭtobuso en limlokon Vaalimaa-on, ĉar mi estis en vojaĝo en Sankt-Peterburgon. La celo de la vojaĝo do ne estis Finnlando, sed mi tamen sukcesis noti, ke la urbokerno de Helsinko estas iom malgranda. Proksime de Vaalimaa, kiam ni haltis por manĝi, mi ankaŭ eksciis, ke la limlinio ĉirkaŭ la ĝenerale svedparolanta parto de la finnlanda loĝantaro tie jam de longe estas preterpasita. Mi devis longe streĉi miajn fortojn por komprenigi la kasistinon kion mi deziris manĝi.

D

epost tiu vojaĝo, mi kelkfoje iris per pramo en la finnan urbon Turkuon, sed verdire sen esti en Finnlando. La pramo, per kio mi veturis, reiris en Svedion sole post iu horo post la alveno. Ankoraŭ, la Finnlando iel estas por mi tero nekonata. Mi esperas povi iufoje iri tien por resti iomete pli longe.

© Linus Ganman,