Litovio
 

Anglio
Belgio
Ĉeĥio
Danio
Egiptio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Hispanio
Israelo
Italio
Kartvelio
Kipro
Latvio
Litovio
Luksemburgo
Nederlando
Norvegio
Pollando
Rusio
Svedio
Turkio
Ukrainio

Ĉefpaĝo

Kuršių nerija

M

uraj mapoj kutime estas ortangulaj. Se oni flankelasas Vajomingon, Koloradon kaj eble kelkajn aliajn malmultajn administracie difinitajn teritoriojn, tial landoj kiuj reproduktiĝas sur muraj mapoj preskaŭ ĉiam vidiĝas kune kun etaj pecoj de apudaj landoj. Jen la stato de aferoj – la neortanguleco de landoj en altrudita simbiozo kun la ortanguleco de mapo – kiu instigis min jam en mia infanaĝo deziri iri al la Kurona duoninsulo.

E

n mia infanaĝo mi cetere mem vivis iomete en altrudita simbiozo. Mi dividis ĉambron kun mia pli aĝa frato. Kaj sur la muro en nia ĉambro pendis granda mapo pri Svedio. Sur la sama mapo oni – pro la kaŭzoj kiujn mi priskribis ĉi-supre – povis vidi ankaŭ iomajn partojn de Danio, Norvegio, Finnlando kaj de lando kiu ne ekzistas plu, sed kiu nomiĝis Sovetunio. Sovetunio estis lando en kiun ne kiu ajn rajtis vojaĝi kaj ankaŭ ne sub ajnaj kondiĉoj, kaj tiamaniere tiu lando frapante diferencis de tiel Svedio kiel ankaŭ la aliaj landoj kiujn oni povis vidi sur la mapo. Sovetunio estis io mistika, izolita kaj fermita, kaj mi pensis, ke eĉ estas tiel, ke la mapaj donitaĵoj disdonitaj de tie ne estas ĝustaj. Tial, ke „tiel kiel Sovetunio aspektis sur nia mapo, ja neniu lando povas aspekti“, mi pensis. Kio vidiĝis en la malsupra dekstra angulo de la murmapo de mi kaj mia frato estis longa, maldika strio da tero. Ĉar Sovetunio estis tiel mistika, izolita kaj fermita, tamen ne troviĝis sur la longa, maldika terstrio tiom multe da loknomoj, kiuj povis informi kio tio estas. Kaj kie la efektiveco ne sufiĉas, la fantazio facile akiras la superregon. Mi komencis fantazii pri tio kiel estus stari sur tiu longa terstrio, kaj kion mi tiaokaze povus vidi. Ĉu mi vere povus ekvilibri sur ĝi?

D

imanĉon la 9an de junio 2013 je 11:20 finfine okazis tio, kion mi atendis de tiam, kiam mi kiel infano scivole rigardis supren sur la strangan formaĵon sur la murmapo. Mi finfine povis vidi kiel la pejzaĝo aspektas en la efektiveco. La transiro tien tamen ne okazis en la proksimeco de la forte akcentita norda pinto de la istmo, kaj tial la ekvido pri la landparto kiu proksimiĝis antaŭ miaj okuloj ne fariĝis tiom drameca. Krome, la plej frapanta en la alveno al la Kurona duoninsulo verdire eble ne estas ĝia aspekto, ĉar tie troviĝas bela pejzaĝo, vojoj kaj domoj, kiel ankaŭ en multaj aliaj lokoj, sed pli precize ĝia odoro. La aero ĉirkaŭ la promenvojo inter la maro kaj la laguno estas spicita per nemissentebla odoro de konifera arbaro. Tio estas ineresa en si mem, ĉar tio povas prezenti unu el malmultaj ekzemploj de lokoj, kie oni fakte povas senti plaĉan odoron de la historio. La loĝantoj de la Kurona duoninsulo ĉiam baraktis kontraŭ moviĝanta sablo kaj streĉoj de kaj la Balta maro kaj la Kurona laguno. Por ke la duoninsulo ne foreroziu tute kaj por ke la sablaj dunoj sur ĝi ne subsabligu la domaron, la loĝantaro de la duoninsulo do priplantis la mezon de la duoninsulo per arbaro, kiu kunhelpas pluekzistigi kaj pluloĝebligi la duoninsulon.

D

e tempo al tempo, nia mondo povas ŝajni neklarigeble granda, kaj mi kredas ke mi pravas, kiam mi antaŭsupozas ke multaj faras kion ili povas por tamen ekhavi almenaŭ etan komprenon pri la grandeco de la mondo. Unu metodo povas esti kompari kartojn kun la efektiveco, kaj tiaokaze eble plej facile en lokoj kie la homo per nearmita okulo povas vidi ion, kiu iel aspektas same kaj sur karto kaj en la efektiveco. Kiu vidis la Ŝnelan lageton en Talino scias kion mi celas. Sur mapo ĝi aspektas kiel premplatigita M, kaj tiel ankaŭ kiam oni vidas ĝin en la efektiveco de la alto de la Katedralmonto. Kaj certe ĝuste la scio ke oni sur la Kurona duoninsulo trovas sin inter du inter se tre proksimaj akvoj logas multajn elserĉi lokon, kie oni povas vidi ambaŭ akvojn samtempe. Al tiu, kiu volus samtempan panoramon de la Balta maro kaj la Kurona laguno, mi rekomendas promenadon supren al la sunhorloĝo sur la 52 metrojn altan dunon Parnidon en Nido (Nida). Samtempe mi volas deadmoni tiun kiu sentas tiun volon iri al la restoracio In vino ĉe la adreso Taikos gatvė 32. Ĝia fanfaronado pri panoramo de ambaŭ akvoj estas nur vana babilaĵo. Ekskurso al la lumturo en Nido ankaŭ donas malkontentigan rezulton, almenaŭ se oni ne estas tiel senhonta, ke oni permesas al si perforte eniri en ĝin aŭ suprengrimpi sur ĝin, sed tion mi nek volas fari mem, nek rekomendi al iu alia.

K

iam oni en 2013 ĉirkaŭvojaĝas en la baltaj ŝtatoj, oni povas preskaŭ nenie eviti trovi indikojn, ke la loĝantaro de la areo vivas en la ombro de la okupacio de la Sovetunio. Dum mia restado sur la Kurona duoninsulo, mi loĝis en la vilaĝo Nido (Nida). Tie loĝis siatempe dum eta periodo ankaŭ la Nobel-premiito Thomas Mann, kaj la domo en kiu li loĝis nuntempe montriĝas publike. Kio mi povis vidi, la plejmulto de la loĝdomoj en la nuntempa Nido estas relative ĵuskonstruitaj, kaj la plejmulto de ili ŝajnas akcepti la domon de Thomas Mann kiel sian prototipon. Grandtrajte Nida ŝajnas esti tre bela loko, kaj la restaĵoj de la eventuala fiagado de la sociarĥitektoj de Stalin tute ne videblas en la areo. Dum unu el miaj promenoj sur la vojo laŭ la Kurona laguno en Nido, mi tamen unu tagon ekvidis malgrandan sed frapantan fendon en la fasado. Se oni iras laŭ la lagunbordo norden, oni iom post iom lasas ĉion pri komerco en la formo de manĝejoj kaj hoteloj malantaŭ si, kaj ĉio, kion oni vidas maldekstre estas privataj loĝdomoj. Baldaŭ oni alvenas al dratbarilo, kiu malebligas daŭrigon de promenoj laŭ la akvo. La tri lastaj domoj ĝuste antaŭ la barilo donis atentigon ke la barilo estas la limo al loko, kien eĉ birdo ne flugas kaj pensigis pri la malnova lulkanto pri tri ŝipetoj sur la ondo. La domo plej malproksima al la barilo aspektis kiel ajna ĝis perfekta stato renovigita loĝdomo en Nido, do grandtrajte kiel la somera loĝejo de Thomas Mann. La domo en la mezo estis konstruita en la sama stilo, sed aspektis iom tordita de la vento kaj donis la impreson ke al ĝi farus bonon nur ankoraŭa tavolo da farbo. Ĝi estis iomete paliĝinta, tia kia domo certe povas fariĝi, konsumiĝante de ŝtormoj de du proksimaj akvoj. Sur la korto ĉe la domo tute apud la dratbarilo staris maljuna viro sendenta, faltita kaj grizhara. La korto estis plena je nehakita hejtligno, kaj la domo certe dum la lastaj tridek jaroj ne vidis eĉ gluteton da freŝa farbo. La rigardoj de mi kaj la viro trafiĝis, kaj al mi ŝajnis ke la rigardo de la viro diris: „Mi loĝis ĉe tiu ĉi korto tutvive kaj mia hejmo estas ĉio por mi. Mi sentas grandegan premon de miaj najbaroj ke mi renovigu tiun ĉi lokon, sed mi havas nek monon nek fortojn. Antaŭ dudek jaroj neniu faris iun atenton pri la aspekto de mia domo, sed nuntempe ĉi tie ĉiame preterkuras turistoj.“

Ĉ

iun ĉi bruon por nura mapo! Sed certe, mi ne povas ne prifantazii, kion prirevas etaj infanoj en Vajomingo kaj Kolorado kiam ili rigardas malsupren sur la mapojn pri iliaj hejmŝtatoj. Ĉu vere troviĝas io pri kio fantazii, kiam onia hejmlando estas same ortangula kiel la papero sur kiu ĝi reproduktiĝas?

© Linus Ganman,