Kartvelio
 

Anglio
Belgio
Ĉeĥio
Danio
Egiptio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Hispanio
Israelo
Italio
Kartvelio
Kipro
Latvio
Litovio
Luksemburgo
Nederlando
Norvegio
Pollando
Rusio
Svedio
Turkio
Ukrainio

Ĉefpaĝo

La malnova preĝejo en Ostersundo

D

um mia unua studjaro en la gimnazio la kartvela virĥoro Tbilisi gvidata de Robert Gogolaŝvili venis en Ostersundo, kie mi tiam loĝis. Kartvelio verŝajne estis mense malproksima al la plejmulto en Ostersundo, sed la koncerto de la ĥoro tamen altiris al si grandan intereson. Mi havis la grandan plezuron vidi kaj aŭskulti la ĥoron dum lunĉa paŭzo en mia gimnazio, kaj kiam mi tiun tagon revenis hejmen el la lernejo, mi diris al Panjo, ke mi tutsimple devas iri por aŭskulti la ĥoron. Mi nome eksciis, ke ili kantos ankaŭ vespere en La malnova preĝejo. Mi nun ne memoras ĝuste kiel ni devis fari kaj ĉu ni vere sukcesis trabati al ni vojon en la preĝejon tiun vesperon, aŭ tutsimple devis turniĝi jam ĉe la pordo kaj atendi ĝis la proksima tago, sed mi memoras, ke longa vico serpentumis antaŭ la preĝejo kaj ke la respondeca pastro elvenis sur la peronon por sciigi, ke la granda amaso da aŭskultemaj ĉeestantoj instigis la ĥoron aranĝi ankoraŭ unu koncerton la sekvantan vesperon. Mi kaj mia patrino ĉiuokaze povis iri al unu el tiaj vesperaj koncertoj kaj ni ambaŭ opiniis ke la ĥoro estas senkompara.

G

eografie Kartvelio limas Armenion, Azerbajĝanon, Rusion kaj Turkion, sed mense ankaŭ Estonion, kie mi nun loĝas. Kiam Estonio estis okupata de Sovetunio, Kartvelio estis unu el la landoj, al kiu la loĝantoj de Estonio povis vojaĝi relative senprobleme. Mi supozas, ke Kartvelio estis por la tiamaj estonianoj, kio estas por multaj svedoj Majorko aŭ Kanariaj insuloj, do loko kie trovi malstreĉiĝon dum veteraj kondiĉoj, kiuj estas pli plaĉaj ol la hejmaj. La Sovetunio verdire nun estas disigita, kaj neniu en Moskvo verŝajne povus nun malhelpi estonojn, kiuj pli plaĉe irus al Majorko aŭ Kanariaj insuloj, sed ŝajnas tamen, ke la tempo ankoraŭ ne malvarmigis la emociajn rilatojn inter Estonio kaj Kartvelio. En Talino estas pluraj vere bonaj kartvelaj restoracioj, en diferenco de la ĉefurbo de mia naskiĝlando, kaj multaj el miaj amikoj kaj konatoj en Estonio feriis en Kartvelio, kvazaŭ tio estus same evidenta opcio kiel estus Majorko aŭ Kanariaj insuloj por svediano. Multaj el la vizitintoj, kun kiu mi parolis, krome havis multe da bono por diri pri la lando. Mi longe pri ĝi sciis nur kiel sonas specifa tipo de ĝia virĥora muziko kaj kiel povas gusti specifa kartvelia manĝo, sed tiu scio en kombino de la impresoj de la rakontoj de vizitintoj, tamen nutris en mi deziron iam mem tien iri.

T

amen alvenis la 8a de marto 2018. Mia eksa samĥoranino Triin kontaktis min per la tujmesaĝilo de Fejsbuko. Ŝi maltrankvilis, ĉar en ŝia gepatra hejmo en Jegevo la situacio estis iom streĉa, kaj ŝi konsideris transloĝi en Talinon por ekhavi iom da trankvileco. Sed problemo estis trovi loĝejon, kien ŝi povus kunpreni sian hundon. Krome regis malordo en ŝia laborejo. Kaj ŝi suferis pro migreno. Plej prefere ŝi volus okaze fajfi pri ĉio kaj tuj forvojaĝi en Kartvelion. Mi respondis se mi mem volonte tuj irus en Kartvelion, se mi havus kunvojaĝanton. Tiam Triin rakontis, ke ŝi estis en Tbiliso antaŭ sep jaroj, ke ŝi laboris tie en orfejo kaj ke ŝi depost tiam nur sopiras ree esti tie. Tial ni tuj mendis biletojn, kaj kvin tagojn poste ni komencis nian vojaĝon. Por iom malaltigi la kostojn, ni unue iris per aŭtobuso en Rigon kaj poste per aviadilo tra Kijivo al Tbiliso. En Tbilison ni venis meznokte kaj sukcesis trovi hoteleton proksime al la Placo de Puŝkin. En la aŭtobuso iranta el la flughaveno en la urbokernon ni ekvidis kvar gardistojn, kiuj elĵetis el la aŭtobuso senbiletan ebriulon. Triin indulge ridetis pri la sceno, kvazaŭ volus diri: „Nu bone, bonvenon en Kartvelion!“. Pri la hoteleto zorgis belgo, kiu plurjare loĝis en Norvegio. Kun li mi kompreneble parolis la norvegan, kaj li estis tre afabla.

The Tbilisi Music Theater and Concert Hall

P

ost kiam ni fordormis la fortostreĉan nokton el niaj korpoj, mi kaj Triin ĵaude iris supren al la monto Mtacminda kun manĝoprovizo el plenitaj melongenoj kaj kokida salato. Oni povas iri per aertelferoĝis la pinto, sed konfuzaj pro laceco, ni senintence eliris el nia nacelo mezvoje. Pensante, ke la resto de la ĝispinta vojo ne estas tiel longa, ni komencis iri la lastan vojparton supren laŭ la ŝtuparoj, kaj ni ne haltis antaŭ ol ni atingis nian celon. Malsupre Tbiliso disvastiĝis sub nebuletoj, kaj niaj okuloj aparte ekhaltis antaŭ la ĵuskonstruita bronkforma koncertejo kaj la Ministrejo de Justico, kiu aspektas kiel aro da fungoj. Triin ankaŭ indikis la Preĝejo de la Triunuo (Sameba), kiun ŝi mem eniris antaŭ sep jaroj. Supre sur Mtacminda estas teleturo, la aventurejo Jurassic Park kaj planedarejo, sed ni ne eniris iun el ili. Veninte malsupren de Mtacminda, Triin haltis ĉe vendejo, kie ŝi trovis ĉurĉĥelojn. Se mi mem preterirus tie sen mia multe vojaĝinta akompanantino, mi pensus, ke tio estas stearinaj kandeloj, sed Triin kompreneble estis pli lerta kaj aĉetis al si faskon da dolĉaĵoj. Iliaj kovraĵoj konsistas el frukta pasto kaj enhavas nuksojn. Pli bongustaj ol kandeloj, sendube!

ĉurĉĥeloj

L

a sekvantan tagon Triin kunprenis min en Mcĥetan. Sen ŝi mi certe ne povus iri tien tiel malmultekoste. Ni iris metroe en Didubeon kaj de tie ni povis pluiri en Mcĥetan per naveta aŭtobuso, t e la plej malgranda aŭtobuseca veturilo en kiu mi iam sidis. La placo en Didubeo plenplenis je taksiŝoforoj kiuj volis, ke ni iru ĝuste kun ili, kaj neniu el ili volis diri de kie eliras la naveta aŭtobuso, sed ni ne cedis eĉ unu paŝon, kaj tio finiĝis valore. Kun siaj ŝtonpavimitaj stratoj kaj masonitaj domoj preskaŭ la tuta Mcĥeta aspektas kiel iaspeca komputila ludo, kaj dum nia restado tie, estis sezono por glaciaĵo kun gusto de ruĝa vino. Por dek du larioj taksiŝoforo nin veturigis al la monaĥejo en Ĝvari. Mi volus tie fari la necesaĵon, sed unu afero, kiun mi ankoraŭ ne lernis, estas kiel dece uzi kaŭran necesejon. Reveninte en Tbilison ni iris por trovi la infanejon, kie Triin laboris antaŭ sep jaroj. Survoje ni trovis sur la strato Nucubidze la restoracion Tqupi & Twins, kiun estris du tre similaspektaj virinoj. Ĉar tqupi signifas ĝemelon en la kartvela, oni povus vere supozi, ke la virinoj estas ĝemeloj. Bongustan manĝon ili havis!

La monaĥejo en Ĝvari

S

abate min kaj Triin-on ĉiĉeronis Melita, kun kiu Triin konatiĝis antaŭ sep jaroj. Melita gvidis nin al la fortikaĵo Narikalo, kie ni pli proksime spektis la gigantecan statuon Kartlis Deda kaj iris laŭ vojeto en naturprotektejo. Ĝi estis tre bela, sed tute nenio por altotimantoj! Restado en Tbiliso, kaj supozeble en la tuteco de Kartvelio, tamen multe temas pri supreniro al grandaj altaĵoj kaj spektado de tie al vastaj ĉirkaŭaĵoj. Mia kompatinda patrino, kiu eĉ ne povas veturi per la vitra lifto en la komerca centro Viru en Talino ne sentante ke ŝiaj gamboj sentiĝas kvazaŭ gelatenaĵo, certe ne kuraĝus iri eĉ malmultajn metrojn en Kartvelio! Loko, kiun ŝi certe evitus, estas tiu, de kiu oni povas iri malsupren unuope per aertelfero nur pendante en sako kun gambotruoj. La hipstera kvartalo kun la hoteleto Fabrika tamen certe plaĉus al ŝi. Se mi iam revenos en Tbilison, mi klopodos trovi al mi tranoktan ĉambron tie!

Kartlis Deda

L

unde la 19an de marto ni iris al la montoj, kaj la celo de nia ekskurso estis Calka. Tie laŭdire iam loĝis relative granda greklingva malplimulto, sed nun la vilaĝo bonvenigis nin per amaso da nezorgate forlasitaj domoj. En la loka taverno kie ni haltis por lunĉi, oni ĉiuokaze parolis la grekan. Ni trovis al ni tablon apud granda rondo, kiu manĝis familian tagmanĝon en festaj vestoj. La taverno kompreneble havis kaŭran necesejon. Min fotis kunvojaĝanto ĉe krutegaĵo laŭ la vojo. Nur unu paŝo en malĝusta direkto signifus paŝon al absoluta morto.

Je distanco de nur paŝo de la morto

V

espere reveninte en Tbilison ni iris al unu el la sulfuraj banejoj en la baneja urboparto Abanotubani. Ni elektis unu kun iom malalta enirprezo. Povas esti, ke tio estis stulta. Nur en la vestoŝanĝejo mi ekkomprenis, ke la kostoj por ĉio, kion oni bezonas por tute ĝui la restadon, kiel ekzemple bantukon kaj sapon, ne enestis la enirprezon, sed mi ne pripensis kunpreni sufiĉe da kontanta mono. Krome, la loko entute ne donis al mi la plej bonan impreson. Tute malantaŭ la enirejo de la vestoŝanĝejo ĉiuj dungitoj sidis fumante kaj ludante pokeron, uzante la enirmonon de la bangastoj kiel ludmonon.

Maconio

M

i ne havas tiel multe pli por diri ol tio, ke mi volonte reirus en Kartvelion. Mi ankoraŭ ne vizitis la Nigran Maron, kaj mi supozas, ke tio estas io tute alia ol la svarmo de Tbiliso. Kiel vera amiko de jahurto kiu estas tiel acida, ke ĝi krispigas la langon, mi kompreneble estis tre ravita pri la maconio, kiun mi trovis en la manĝovendejoj. Kaj mi kompreneble devas reiri en Tbilison por ekscii, ĉu indus pli iri al iu el la aliaj banejoj de Abanotubani.

© Linus Ganman,