Francio
 

Anglio
Belgio
Ĉeĥio
Danio
Egiptio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Hispanio
Israelo
Italio
Kartvelio
Kipro
Latvio
Litovio
Luksemburgo
Nederlando
Norvegio
Pollando
Rusio
Svedio
Turkio
Ukrainio

Ĉefpaĝo

D

um la dua gimnazia studjaro, mia tiama samklasanino Еlіn havis rilaton kun bubo kiu vivis en Belgio. Unu fojon, tiuj du interkonsentis pri rendevuo en Parizo, sed la gepatroj de Еlіn ne permesis al ŝi iri tien sole. Jen kial mi festis la 1995an novjaron en Parizo, ĉar Еlіn demandis ĉu mi volus akompani ŝin. Ŝi kaj ŝia belga fianĉo nome estis irontaj al la Eŭropkunveno de la fratoj de Taizé. Taizé estas malgranda vilaĝo en Francio, kie la sviso Roger Schutz en la jaro 1949 establis ekumenikan komunumon. Ĉian novjaron la fratoj de Taizé invitas al granda kunveno en iu eŭropa urbo, kaj ĉi tiuj kunvenoj kun interparoloj kaj kantadoj ĉiufoje altiras centmilojn da junaj vizitantoj.

L

a 28an de decembro 1994 mi vekiĝis post kelkaj horoj da duondormo, kiam nia aŭtobusa ŝoforo diris ke ni nun alvenis en Parizo. Kiam mi konfuzite malfermis la okulojn, la Triumfarko amasiĝis antaŭ miaj okuloj. La aŭtobuso mallonge poste haltis, por ke ni povu etendi niajn membrojn. Estis eĉ ne la kvina matene. Kiam mi eliris el la aŭtobuso, stratbalaisto en oranĝa ŝirmvesto kaj kun fulgoŝmirita vizaĝo preteriris min. Li ĝoje kantis kaj ŝajne opiniis, ke lia profesio estas la plej agrabla en la mondo. La vetero estis pluva kaj la arboj burĝonadis. Ni estis enloĝigataj ĉe du maljunaj gesinjoroj en la ĉirkaŭurbo Ĉampinio-ĉe-Marno, sed la ĉiutagaj renkontoj de la fratoj de Taizé okazis en parkejkonstruaĵo ĉe la Versajaj Pordoj pli proksime al la centro de Parizo, kaj tial ni devis ofte iri metroe. Kiam kelkaj centmiloj da envojaĝintoj volas iri kune kun tiuj parizanoj, por kiuj la metroo ordinare estas optimumigita, facile estiĝas ĥaoso. Unufoje, ni devis atendi 15 trajnojn antaŭ ol povi enpenetri en unu. Kaj ĉie staris gardistoj kiuj kriis Reculez! Reculez! por ke ni regresu de ĉe la metrotrako kaj ne vundiĝu. Vere, ne estis facile regresi kontraŭ la dika muro da popolo, en kiu oni mem estis ero.

L

a 9an de julio 1995, mi venis per trajno en Strasburgo por partopreni kurson sub la administrado de la sveda Civiladministracia Ministrejo. La urbo tiam apartenis al Francio, sed dum sia historio, ĝi ĵetiĝis inter Francio kaj Germanio. La arĥitektura stilo de multaj domoj estas tia, kiu vekas asociojn pri Germanio, kaj la urbo krome estas unu el malmultaj francaj urboj, kies loĝantoj povas paradi per granda sperteco pri biero. Ĉi tie mi unu vesperon alvenis en restoracion Flams, kie oni surtabligis la alzacan specialaĵon tarte flambée. Mia instruisto Mark estis promesinta ke ni neniam antaŭe manĝis ion similan. Certe ĝi estis bongusta, sed mi ja manĝis tian antaŭe. La fundoj de la elflamiitaj tortoj konsistas el speco de pano, kiu estas ekzakte la sama kiel sveda maldika pano, kiu tie, kie mi kreskis, estas iom triviala speco de pano.

M

i esperas, ke mi baldaŭ revidos Francion. Tute apud Taizé, kie mi estis en 1997, situas la vilaĝo Ameugny, kiu unuavide ŝajnas esti tre bela. Mi volonte denove irus en tiun regionon por rigardi ĉirkaŭen. Ĉar mi havas manion por bildostrioj, mi ankaŭ pensas, ke plaĉus iri en Francion por plenŝtopi kelkajn valizojn per franclingvaj bildostriaj albumoj. Ĝis nun mi revenis hejmen de Francio kun relative pezaj valizoj. Se mi povas fari kiel mi volas, mi supozeble faros tiel denove.

© Linus Ganman,