Svedio
 

Anglio
Belgio
Ĉeĥio
Danio
Egiptio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Hispanio
Israelo
Italio
Kartvelio
Kipro
Latvio
Litovio
Luksemburgo
Nederlando
Norvegio
Pollando
Rusio
Svedio
Turkio
Ukrainio

Ĉefpaĝo

M

iaj unuaj propraj memoroj devenas de vojaĝo en Torekovon en la sveda provinco Skanio. Mi, Panjo, Paĉjo kaj Fraĉjo aŭtis tien en la Volvo Amazon de Paĉjo por ĝui la someron kaj ekhavi iomete da kvieteco. Mi memoras, ke ni haltis ĉe loko laŭ la vojo, kaj ke mi, stariĝante laŭ mia tuta longo, ekrigardis en unu el la antaŭaj radujoj de la aŭto de Paĉjo. Pli alta ol tiel mi do ne estis. Tio ĉi estas detalo, kiun mi memoras tute mem, kaj kion neniu alia rakontis al mi, kaj mi povas kun certeco diri, ke tio estas en mia vivo unu el la plej fruaj okazintaĵoj, kiun mi memoras. Sed en mia memoro mi jam tiutempe estis registrinta multajn aliajn okazintaĵojn kaj personojn. Ekzemple, mi scias, ke mi jam tiam sciis, ke proksime al Skanio troviĝas alia lando - Legolando, kaj ke mi povis fari distingon inter diversaj aŭtomodeloj. Citroën 2CV estis sendube favorato, ĉar ĝi ne aspektas kiel iu alia aŭto.

E

n la infanaĝo mi ofte estis en la norda parto de la sveda provinco Vermlando kaj en la ĉefurbo Stokholmo, ĉar tie loĝis parencoj kiujn ni povis viziti. Kiam mi alie forvojaĝis kun Panjo kaj Paĉjo, ni plej ofte foriris alilanden, kaj mi ne opiniis, ke Svedio estas tiel rimarkinda. Mi tenis min sammaniere pri la Svedio, kiam mi komencis vizitadi la mezan stadion de la baza lernejo kaj devis ellerni la geografion de Svedio. Mi uzis ne tro da energio en mia lernado. Mi ne opiniis, ke mi havas utilon de la povo maŝine reciti la Denominatoron, la Numeratoron, la Inkudon, la Stapedon, la Borenon kaj la Roksenon, ĉar mi kredis, ke tiuj estas lokoj, kiujn mi tamen neniam vizitos.

A

l la sveda lago Rokseno mi tamen finfine venis en 1996. Nia familio tiam depost kelkaj jaroj havis amikojn en la urbo de Linköping. Dum tuta tiu somero mi loĝis en la korto Forsby Kullegård, proksime al Ödeshög. Jen kial mi atentis ankaŭ viziti la proksiman urbon Linköping-on. Mia celo de la vojaĝo en la provincon Ostrogotion alie estis ludi kelkajn rolojn en la kronika teatraĵo La forto kaj la gloro, kiu estas prezentata ĉe la monaĥeja ruino de Alvastro (Alvastra). Mi ludis la rolojn de ekstaze dancanta ŝtonepoka homo, de mezepoka vilaĝanaĉo kaj de krucmilitisto. La lasta rolo estis de pli makabra speco. Mia tasko estis per glavo senkapigi vikingan pastrinon.

L

a diversaj roloj postulis kelkajn ŝanĝojn de vestoj. Tiutempe mi havis longan hararon, kiu bone taŭgis por mia rolo kiel ŝtonepoka homo, sed kiel krucmilitisto mi devis havi ordeman hararon. Mi fiksiĝis harŝnuron sur la glavon por vere ne forgesi tuberligi la harojn elironte sur la scenejo. Dum unu el la prezentadoj de la teatraĵo, pli precize dum tiu, kiu okazis en mia naskiĝtago, mi tamen faris miajn preparadojn vane. Mi pensis, ke mi havas multe da tempo ĝis mi devos eliri sur la scenejo kiel ekzekutisto. Mi ŝanĝis vestojn malantaŭ la monaĥeja ruino, kie la publiko ne povis vidi min, ekkaptis mian glavon, ektrovis mian harŝnuron kaj tuberligis la harojn. Poste mi elkuris kun la surĉevala reĝo Sverkero ĉe la pinto de nia trupo sur la scenejon al la vikinga armeo por senkapigi ĝian pastrinon. Ĉio ŝajne estis en ordo. Mi portis mian malhele bluan frokon kun longa kapuĉo kaj la haroj estis ordeme tuberligita. Sed malantaŭ la ruino mi estis postlasinta la glavon!

© Linus Ganman,