Luksemburgo
 

Anglio
Belgio
Ĉeĥio
Danio
Egiptio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Hispanio
Israelo
Italio
Kartvelio
Kipro
Latvio
Litovio
Luksemburgo
Nederlando
Norvegio
Pollando
Rusio
Svedio
Turkio
Ukrainio

Ĉefpaĝo

P

or tiuj kiuj loĝas en Valonio, Rejnland-Palatinato aŭ Loreno, ekskurso en Luksemburgon eble estus same rimarikinda kiel ekskurso al la Ikеа-vendejo en Birsto (Birsta) estus por loĝantoj de la sveda urbo Оѕtеrѕundo. Dum mi loĝis en Оѕtеrѕundo, mi tamen opiniis, ke mia vizito en Luksemburgo estas almenaŭ same rimarkinda kiel vizito sur la plej norda kabo de Gronlando. Aŭ sur la Luno. Luksemburgo estas laŭaree malpli granda ol la sveda provinco Blekingo, kaj tial ne estus strange se oni maltrafus ĝin vojaĝante tra Eŭropo. Tial mi opiniis ke estis rimarkinde malgraŭ ĉio povi ekhalti tie.

M

i venis en Luksemburgon per trajno el Prago en la akompano de kelkaj muzikistoj. Elveninte sur la stacian kajon, ni bonveniĝis de la urbestro, kiu faris sufiĉe longan paroladon pri la malgrandeco de Luksemburgo kaj la kialoj por ĝi. Post tio ni mem faris koncerton sur la kajo.

K

rucpasi landlimon povas esti maniero por ekkoni tute novan mondon - novan mondon kun novaj eblecoj. Iri en Luksemburgon estis por mi maniero ekhavi eblecon por puriĝi. Kvar noktoj en la sama kupeo - krome en la varma junio - igis min tre malfreŝa. La situacio ne precize pliboniĝis pro tio ke mi dividis mian kupeon kun tri aliaj viroj en la ekzakte sama higiena stato. En Luksemburgo, mi iris en la banejon Piscine Olympique kaj povis zorge lavi min. Tie estis devige porti bankufon, kaj tiaj estis disdonitaj ĉe la enirejo. De supre la longa baseno de la banejo aspektis kiel maro plena de flavaj kaj blankaj pingloj. Tiun tagon la suno brilegis, kaj tial estis ĝojego por la korpo kuŝi en la subĉielujo de la banejo.

M

i havis bonŝancon renkonti samaĝan virinon, kiu gvidis min ĉirkaŭe en la ĉefurbo. Kvankam Luksemburgo estas malgranda, oni ja certe povus tie perdi la vojon, kaj tio estus nenecese, ĉar mi estis restonta tie nur tiun tagon. Mia nova amikino ĝenerale parolis la francan, sed povis ankaŭ aŭdigi al mi kiel la luksemburga lingvo sonas. La plurlingveco, kiun certe multaj en la lando posedas, estas ĉiaokaze multe pli speciala ol la vespermanĝo, kiun mi manĝis tiun tagon: spagetojn kun viandhaketaĵo.

© Linus Ganman,