Anglio
 

Anglio
Belgio
Ĉeĥio
Danio
Egiptio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Hispanio
Israelo
Italio
Kartvelio
Kipro
Latvio
Litovio
Luksemburgo
Nederlando
Norvegio
Pollando
Rusio
Svedio
Turkio
Ukrainio

Ĉefpaĝo

Londono

D

um la somero de 1990, mi pasigis semajnon en Londono kun Paĉjo. Estas la sola fojo, kiam mi intense malsaniĝis dum vojaĝo. Ĉiam necese estis scii, kie estas la plej proksima necesejo, kaj tio vere ne estas facile, se oni trotadas el strato en straton en urbo, kie oni neniam antaŭe estis. Ĉiun tagon, kiam ni venis al nia hoteleto en la strato Edgware Road, en la tuta proksimeco de Paddington Station, mi prenis banon. La akvo estis travidebla, kiam mi sidiĝis en la banujon, sed nigra, kiam mi eliris el ĝi. Dum la tuta semajno, la suno videblis klare sole unu fojon; alie ĝi tute ne videblis. Mi ĵuris neniam denove iri en Anglion.

Kembriĝo

L

a 24an de junio 2002 mi rompis mian ĵuron. Mia ĥorkantado tiam kondukis min en Kembriĝon, kie la tradicio kun knabaj ĥoroj estas forta. La sekvantan tagon mi kaj miaj kunvojaĝantoj iris al grandioza katedralo en Ely, kaj ĉiun tagon dum semajno ni iris en evensong-on en la kapelojn King’s kaj St. John’s. La preskaŭ plej bona aĵo estis la matenmanĝoj kiujn ni manĝis en la lernejo Sidney Sussex College, kie ni tranoktis. En tiu urbo tia matenmanĝo nomiĝas Full Monty kaj konsistas el blankaj faboj, varmaj ĉampinjonoj, frititaj tomatoj, grasaĵaj panoj, panrostaĵoj, hepataj kolbasoj, teo, ovoj kaj lardo fumaĵita. Krom tio, Kembriĝo estas dotita per du tute bonegaj turkaj restoracioj. Ĉi tie mi serioze lernis ŝati arnavut ciğeri - panumitan ŝafidan hepaton kun cepo. Kredu kion vi volas pri la manĝaĵo, kiun oni surtabligas en Anglio, sed mi estis tre kontenta per ĝi.

P

li malfrue mia amikino Lisa loĝiĝis en Hove proksime al Brajtono. Mi vizitis ŝin en septembro 2003. La unuan vesperon, mi iris en indonezia restoracio. La rondo ĉe la najbara tablo parolis la turkan, kaj tial mi aŭdacis demandi ilin, ĉu ili konas iujn turkajn restoraciojn en Hove aŭ Brajtono. La restoracioj en Kembriĝo jam impresis min multe. Tamen, neniu ĉe la najbara tablo supozis, ke troviĝas tiaj restoracioj en Brajtono. Dum la semajno en Anglio, mi faris dutagan ekskurson en Stockton-on-Tees-on, proksimen al la limo al Skotlando. Mi devis kelkfoje ŝanĝi la trajnon survoje, kaj mi maltrafis iujn el ili, sed la staciestroj ĉiam estis helpemaj, kaj mi do laŭplane revenis al Hove. La arĥitektura stilo donas iom homogenan impreson en la tuta Anglio. Kaj en Hove kaj en Stockton-on-Tees estas senescepte trablovaj domoj kun lavpelvoj sen miksiloj. Unutage, mi kaj Lisa promenis el Brajtono en Rottingdean-on kaj la Ĝardenojn de Rudyard Kipling. Tie nin surprize frontis tute alispeca arĥitektura stilo. Mi opinias ke tiu vilaĝo iel rememorigas pri Norvegio. Kipling Gardens estas tute vidindaj.

Royal Albert Hall

E

n junio 2004 estis tempo por ankoraŭ vojaĝo en Kembriĝon. Kiel ekstre alvokita tenorulo, mi partoprenis edukadan semajnon kun la eklezimuzikistojn de la diocezo de Hernusando en Svedio. Laŭ la programo ni devis interalie prezenti la Rekviemon de Gabriel Fauré en Royal Albert Hall en Londono. Finfine mi povis denove manĝi bonan turkan manĝaĵon! Samtage, faronte koncerton en Royal Albert Hall, ni iris en ĉefdiservon en Westminster Abbey. La preĝejo estis plenplena de homoj. Sentiĝis seriozeme partopreni diservon en tia loko kiel ĉi tiu, sed la atmosfero tuj tre gajiĝis, kiam la pastro en sia prediko subite diris ŝercaĵon:

  Post kiam bufedo fermis, ebriulo fiere montris sian novan ĉambraron al kelkaj el siaj amikoj. Li montris al ili la vojon en la dormoĉambron, kie troviĝis granda latuna gongo kaj martelo.
„Por kio vi utiligas la gongon kaj la martelon?“ demandis unu el la amikoj.
„Tio estas parolanta horloĝo,“ respondis la viro.
„Kiel ĝi funkcias?“
„Rigardu," diris la viro kaj ekbatis la gongon per la martelo. Surdiga sono aŭdiĝis.
Subite, iu ekkriaĉis de la alia flanko de la muro:
„Ĉesu, vi idioto! Estas la dua matene!“

P

ri kio la prediko cetere temis mi ne memoras. Tamen mi scias ke mi restis en Kembriĝo dum ekstra semajno, post kiam ĉiuj la eklezimuzikistoj iris hejmen. Mia amikino Lisa kiu ankoraŭ loĝis proksime de Brajtono, venis al mi kaj tranoktis en la ĉambro, kie mi estis enloĝigata. Ni pagajis en la rivero Kemo (Cam). Bele estis vidi la urbon el la rivero! Cetere ni vivis laŭtage. Unutage, ni trovis al lanternofosto gluitan anoncon, kiu diris ke la teatraĵo Othello prezentiĝos en Emmanuel College. Tiun teatraĵon ni iris vidi. Ni ankaŭ trovis ruliĝantan kafejan veturilon, kie oni vendis glacian kafodrinkaĵon per kiu ni trosatiĝis. Entute, mi estas ĝoja pro tio, ke mi rompis mian promeson, kiun mi faris en 1990. Mi volonte reiros en Anglion, aparte pro la bona turka manĝaĵo.

© Linus Ganman,