Anglio |
ia frato estas ege lerta pri la angla, mia patro havas bonan lingvosenton, kiu povigas lin imiti kiujn ajn lingvojn, malfalse sonante, kaj mia patrino studis la francan, la germanan, la italan kaj la turkan lingvojn. (Almenaŭ la tri unuajn el ili ŝi bonege parolas trinkinte kelke da vino.) Mallonge dirite, fremdlingvoj neniam estis en mia infanaĝa hejmo io stranga aŭ nekonata. Ĉiuokaze ne antaŭ ol Miĥail Gorbaĉov akiris la potencon. Kiam li lanĉis siajn glasnoston kaj perestrojkon, la rusa lingvo komencis esti aŭdata pli kaj pli ofte en la sveda televido. Neniu en mia familio havis iun scion pri la rusa, kaj tio frustraciis min. Tial mi komencis memstare studi la rusan. Mi ne tiom serioze traktis miajn studojn, sed tamen povis post kvar jaroj da studoj paradi per studatesto pri la rusa, fininte la okan studjaron de la baza lernejo, ĉar mi tiun printempon sukcesis en la finprovo de la gimnazia kurso de la rusa. Tweet
um longa tempo estis por mi honoro, ke mi neniam estis en Rusio. Multajn, kiujn mi renkontis antaŭ mia unua vojaĝo en Rusion, miregigis tio ke mi tial bone scias la rusan ne estinte en Rusio, kaj tio estis tiel bona noto, ke mi volis povi longe ĝui ĝin. Kiam mi estis dum certa tempo laborinta kiel instruisto de la rusa, la tento iri en Rusion tro grandiĝis. Mi iris kun unu el miaj lernantinoj, nomita Frasse, en Sankt-Peterburgon. Ŝi estis estinta tie antaŭe, kaj ne povis satiĝi. La vojaĝo okazis per aŭtobuso de Оѕtеrѕundo, kaj mi kredas, ke mi estis en la rondo la sola homo kiu scias la rusan.
a tuta sveda grupo manĝis vespermanĝon kune en la hotelo la unuan vesperon en Sankt-Peterburgo. Tiam ni alfrontis kulturan kolizion. Viva muziko estis ludata en la restoracio, kaj la plejmulto de la svedoj aplaŭdis ĉiun pecon. Ŝajnis, ke la muzikistoj malmulte ŝatas tion. En 2004, alia grava kultura malsameco inter la Svedio kaj la Rusio estis, ke en Rusio ĉiuj ĉie fumas. Unu el miaj kunvojaĝantinoj havis astmajn suferojn, devis iri al kuracisto kaj pagi por ĉi tio kvar mil svedajn kronojn. La kuracisto tamen rifuzis doni al ŝi kvitancon pri la kuraco. Mi tiam engaĝiĝis por konvinki la kuraciston pri la graveco doni al mia kunvojaĝantino kvitancon pri la kurackostoj. Pli agrablajn libertempojn mi havis.
iuj, al kiuj mi instruis la rusan lingvon, havis tre diferencajn interesojn kaj celojn de siaj studoj. Mi kutimis peti ilin elpensi kiel ili volus prezenti sin mem. Multaj opiniis, ke la tasko estas malfacila. Estas klare, ke povas esti malfacile imagi al si kiel oni kondutu en Rusio, kiam oni efektive estas lernanto en Svedio. Sed en mia unua vojaĝo en Rusion, mi ja fakte kunprenis mian lernantinon Frasse, kaj ŝi klare montris kiel ŝi volas prezenti sin. Unu tagon, ni alvenis en kafejon, aŭ pli ĝuste kombinaĵon de kafejo kaj alkoholaĵvendejo. Estis permesate en tiu loko konsumi la varojn, kiujn oni tie aĉetis - kaj tortetojn kaj alkoholaĵojn. Ĉe la tablo apud mi kaj Frasse sidis rondo da buboj. Mi komencis paroli kun ili, kaj ili rakontis ke honoras naskiĝtagulon. Ilia tablo estis plena de glasetoj da vodko. Kiu ajn povis eltrinki kiom ajn da glasetoj. Frasse traserĉis sian poŝon por sia skatoleto da sublipa tabako. Ŝia frazo de prezento jam pretis: Ĉu vi volas pinĉon? Neniu el la buboj antaŭe vidis sublipan tabakon, sed unu el ili kuraĝis testi ĝin. Dum minuteto.
ri jarojn poste mi reiris en Rusion, sed kune kun ĥoro. Ni devis fari tri koncertojn en Sankt-Peterburgo, kaj mi devis esti prezentisto. Tiun ĉi fojon mi flugis de Stokholmo, kaj en la aviadilo mi foliumis la buntan ruslingvan magazinon, kiun mi trovis en la seĝfako antaŭ mi. Povas esti, ke Frasse enkondukis novan modon kiam ŝi estis kun mi en Rusio. Sur unu paĝo de la magazino troviĝis reklamo por sublipa tabako, sub la slogano Senfuma tabako. © Linus Ganman, |