Germanio
 

Anglio
Belgio
Ĉeĥio
Danio
Egiptio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Hispanio
Israelo
Italio
Kartvelio
Kipro
Latvio
Litovio
Luksemburgo
Nederlando
Norvegio
Pollando
Rusio
Svedio
Turkio
Ukrainio

Ĉefpaĝo

O

ni diras ke ĉiuj vojoj kondukas al Romo, sed en Germanio ĉiuj vojoj pli ŝajne kondukas al Ausfahrt. Mi neniam estis en Ausfahrt, sed multfoje trairis Germanion, ekzemple irante en Nederlandon aŭ Francion. Kiam en Germanio oni paŭzas laŭ la vojo por etendi la membrojn aŭ manĝi, ekstere malofte bonodoras, sed oni ĉiaokaze povas trovi bongustan gulaŝon en la vojgastejoj. Se la gulaŝo estas tiom bona en Germanio, kiel bona ĝi tiam estas en Hungario? Mi neniam estis en Hungario, sed miaj vojaĝoj tra Germanio kaŭzis, ke mi volas iri tien, nur pro scivolemo.

Ĉ

ar Germanio plej ofte funkcias kiel traveturvojo por mi, ĝi estas lando, kiu en mia konscio montriĝas kiel tute neŭtrala. Mi tie ne havas iujn amikojn, kaj ne konas iun specialan vidindaĵon, kiun mi povus rekoni kiel celon de vojaĝo. Tial estis bone iri ĝuste tien por ekhavi paŭzon en la laborvivo. La 11an de septembro 2004 mi flugis en Munkenon kaj ekloĝis en pensiono sur Giselastrasse. Poste mi aĉetis grandan sakon da fruktoj, iris por kuŝiĝi sur parkbenkon ĉe la rivero Isaro kaj multhore restis tie rigardante la ĉielon. Laŭ la vojo inter la pensiono kaj la rivero, mi preteriris du stratmuzikantojn, kiuj ludis Beatles-kanzonojn. La aero ankoraŭ estis somera.

P

ost tio daŭris ĝis februaro 2009 antaŭ ol mi ree venis en Germanion. Kiel ĥorkantisto mi ofte vojaĝas, kaj la ĥorkantado tiam kondukis min en Berlinon. En mia naiveco mi pensis ke la vintro devus esti multe pli milda en Germanio ol hejme en Svedio, kaj tial mi kunprenis nur unu paron da ŝuoj. Berlino prezentis neĝokaĉon kaj malvarmon, kaj vespere mi ofte iris hejmen kun malsekaj piedoj. Mi tamen trovis multajn vidindaĵojn, kaj Berlino vekis ĉe mi pli da apetito. Unu vesperon mi estis en la Filharmonia Domo kaj aŭskultis klezmerkoncerton. La eminentulo de la ensemblo malavare rakontis anekdotojn. Unu el ili estis tiu ĉi:

  Viro venis kun sia disŝirita jako al tajloro kaj petis lin fliki ĝin.
„Estos preta post semajno“, la tajloro diris.
La viro revenis post semajno. La jako ne estis preta.
„Donu al mi ankoraŭ semajnon, kaj tiam vi vidos, ke estas preta“, la tajloro diris.
La viro revenis post ankoraŭ semajno, sed la jako ankaŭ ne tiam estis preta.
La proceduro ripetiĝis de semajno al semajno. La tajloro kulpigis la nefaritan laboron jen pri tempomanko, jen pri malfruantaj liveroj. Semajnoj monatiĝis kaj monatoj jariĝis. Finfine sep jaroj estis pasintaj. Kiam la viro venis al la tajloro la 365an fojon, la tajloro elvenis en la butikon, larĝe ridetante, kaj diris:
„Divenu kio okazis! LA JAKO ESTAS PRETA!“
„Mia bona sinjoro“, la viro diris, „Dio bezonis nur sep tagojn por krei la mondon. De kio venas ke vi bezonas sep jarojn por fliki jakon?“
Egale larĝe ridetante, la tajloro respondis:
„Jes, sed rigardu la jakon! Kaj rigardu la mondon!“

© Linus Ganman,