Pollando
 

Anglio
Belgio
Ĉeĥio
Danio
Egiptio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Hispanio
Israelo
Italio
Kartvelio
Kipro
Latvio
Litovio
Luksemburgo
Nederlando
Norvegio
Pollando
Rusio
Svedio
Turkio
Ukrainio

Ĉefpaĝo

D

um la jaroj 2005-2012 mi loĝis en Stokholmo. Dum tiuj jaroj aranĝiĝis kelkfoje ĉiujare manĝofestivalo ĉe la placo de Sergel sub la nomo de International Market. Tie oni povis manĝi pladojn, kiu eble allogis pli dank’al siaj nomoj ol dank’al siaj propraj gustoj, kiel manĝon el struta aŭ kangurua viando, kaj kompreneble iuj vere cedis al tiuj tentoj. Mi mem tamen jam frue trovis tendon kun polaj delikataĵoj, kie mi ankaŭ fariĝis regula gasto. Ĉiun fojon, kiam International Market venis al la placo de Sergel mi iris tien por certiĝi, ke la pola tendo estas tie, kaj plej ofte ĝi ja estis.

L

a poloj certe havis multe da bongustaj aĵoj por oferti. Grandan parton de la spaco en ilia tendo okupis granda ronda fritpato plena je pielmeni, sed tiuj ĉiuokaze ne plaĉas al mi, ĉar mi ne manĝas farunon. Ne, tio, kio min tien ĉiam denove allogis, estis plado nomata bigoso. Certe estas tiom da receptoj pri bigoso, kiom estas poloj, sed tute akcepteblan tian oni povas facile prepari el grandere dishakita freŝa blanka brasiko, strietigita saŭrkraŭto, ĵetkubigita viando, ekzemple bovaĵo, porkaĵo aŭ ŝafidaĵo, kelkaj specoj da fumaĵita kolbaso en tranĉoj (prefere spicitaj per juniperberoj), iom da saŭrkraŭta brogaĵo, kelkaj gutoj da ruĝa vino, abunde da nigra pipro kaj iometo da diĵona mustardo.

Bigoso

L

a momento, kiam mi ricevis la unuan plenbuŝon da bigoso de mia vivo, estis magia! Jes, oficiale tio ja estis la unua fojo, kiam mi manĝis ion nomatan bigoso, sed samtempe evidentiĝis ke tio apenaŭ estis la unua fojo, kiam mi manĝis ion tian. Tie kie mi staris en la svarmo de la placo de Sergel, kaskado da beloj memoroj el mia tuta infanaĝo ekpluvis antaŭ mia interna vido. La plado nome gustas kiel plado, kiun mia patrino kutimis prepari en mia infanaĝo, nome plado el eksterordinare bona, tradicia faluna kolbaso el la buĉejo de la sveda urbeto Kil!

Bigoso

E

n la malfrua aŭtuno de 2012 mi transloĝis el Stokholmo en Talinon kaj komencis okupiĝi pri tute aliaj aferoj ol ĉio, kio okupis mian menson dum la ĝistiamaj sep jaroj. Malantaŭ mi, mi forlasis du jarojn da senfruktaj klopodoj por trovi laboron, ekhaltintan esperon pri la estonteco, amikojn, konatojn, longtempajn kutimojn kaj, kompreneble la festivalon International Market. La vivo en Talino sufiĉe baldaŭ ekkaptis min kaj donis al mi novajn esperojn, amikojn, konatojn kaj kutimojn. Stokholmo ja tamen situas nur je distanco de eta maro kaj ĉiaokaze estas urbo en kiun mi kelkfoje reiras eĉ dum miaj jaroj en Estonio, foje nur por fari etajn aĉetojn. Dum semajnfino du-tri jarojn post mia transloĝiĝo en Talinon mi faris ĝuste tian vojaĝeton en Stokholmon, propradire sen konkretaj planoj. Evidentiĝis, ke mia vojaĝeto koincidas kun International Market sur la placo de Sergel! Kun tremantaj genuoj kaj vagantaj okuloj mi komencis ĉirkaŭrigardi por la pola tendo. Kaj mi trovis ĝin. Evidentiĝis eĉ ke ilia negoco iom pligrandiĝis, kaj ke ili tiun fojon havis ne nur unu, sed du tendojn. Kiam la vendisto en la tendo antaŭ mi ekvidis min, liaj okuloj grandegiĝis kaj li tuj forkuris en la najbaran tendon por altiri de tie sian kolegon. Poste li montris min al ŝi, direktis al mi sian fingron kaj diris ekscitite: „Vidu! Nia regula gasto!“

La 3a simfonio de Henryk Górecki

S

e Pollando aŭ io rilata al Pollando entute ludas en mia vivo iun rolon, do tiu rolo ĉefe rilatas al kuirarto. Dum mia unua studjaro en la gimnazio mi tamen dank’al mia instruisto de muziko atentiĝis pri pola muziko, kaj tial mi kompreneble havas ankaŭ aliajn motivojn por interesiĝi pri Pollando. La muziko kiun mia instruisto prezentis al mi estas la 3a simfonio de Henryk Górecki, kaj kiam tio simfonio estis kaptinta min, mi komencis konatigi min ankaŭ kun ĥormuziko de Górecki. Lia kantaro Szeroka woda kaj multaj aliaj el liaj verkoj, kiel Miserere, Amen, Euntes ibant et flebant kaj Wisło moja, Wisło szara periode ludiĝas ree kaj denove aŭ per mia muzikludilo aŭ per mia propra cerba diskogurdo. Mi ja ne scipovas la polan, sed ĉar mi parolas la proksime rilatan rusan, la pola sentiĝas iel konata, sed tamen sufiĉe fremda kaj fora por esti ekscite mistika kaj ekzotika.

Vistula Terlango

L

a satelita bildo montras lokon, kiun mi volonte vizitus. En la pola tiu ĉi oblonga istmo ĉe la bordo de Balta Maro nomiĝas Mierzeja Wiślana. Uzantoj de la sveda ĝin plej ofte konas sub la germana nomo Frische Nehrung, kaj en Esperanto oni nomas ĝin Vistula Terlango. En 2013 mi vizitis la deĉiele similaspektan lokon la Kuronan duoninsulon en Litovio. La Kurona duoninsulo grandparte donis al mi nur bonajn impresojn, kaj tial kompreneble estus interese kompari la du lokojn. La plej ideala ago por atingi totalan kontentiĝon devus esti restado sur Vistula Terlango akompanita de la muziko de Henryk Górecki en la oreloj kaj la gusto de bigoso en la buŝo!

I

om depende de la rigardmaniero mi aŭ jam estis en Pollando aŭ ne. La 12an de februaro 2018, ironte en Tel-Avivon, kaj la 25an de februaro samjare, ironte hejmen en Talinon, mi haltis en la flughaveno de Fryderyk Chopin en Varsovio. Propradire mi havis multe da tempo inter la ŝanĝoj de aviadilo, kaj mi certe havus la tempon por esplori la urbokernon de Varsovio, sed ĉar la celo de la vojaĝo estis kanti ĥore en Israelo, okazaĵo kun malmulte da tempo por fatalaĵoj, mi decidis resti en la flughaveno. Ankaŭ tie estis aferoj pri kiuj okupiĝi. Ekzemple tie estis koncertpiano, kiun iu ajn rajtis ludi. Tie ankaŭ estis multe da restoracioj, sed bedaŭrinde eĉ ne unu, en kiu oni povus trovi bigoson.

© Linus Ganman,