Italio
 

Anglio
Belgio
Ĉeĥio
Danio
Egiptio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Hispanio
Israelo
Italio
Kartvelio
Kipro
Latvio
Litovio
Luksemburgo
Nederlando
Norvegio
Pollando
Rusio
Svedio
Turkio
Ukrainio

Ĉefpaĝo

Matenmanĝo

E

n la komenco de la 1970-aj jaroj miaj gepatroj iris al Sicilio. En 1989 ili penis retravivi la romantikan Sicilion de sia junaĝo kun ĝia giganteca plenluno, kaj kunprenis min tien. Ni loĝis en bangalo en la Ĝardenoj de Naksoso ĉe la Ionia Maro dum tre semajnoj. En la ĝardeno de la bangalo kreskis kaj bananoj kaj limetoj, kaj la Meza maro donis al mi multajn raspantajn akvoglutojn.

Bangalo en la Ĝardenoj de Naksos

S

icilio estis - ĉiuokaze en 1989 - la hejmloko de influhava mаfіо. Kiel turisto oni ne povis ne aŭdi pri tio, kaj la konstantaj loĝantoj certe ne povas indiferenti antaŭ tio. En la restoracio, kiu dum nia restado sur la insulo fariĝis nia regula, la kelnero ofte demandis ĉu mi volus akvоп krітіпаlап (anstataŭ de akvо mineralа) kun la manĝaĵo. Oni diris al ni, ke ĉiu, kiu volas fondi entreprenon, devas pendigi pentraĵon faritan de la nevo de la loka mаfіestro en sia ejo por ne esti elmetata al ĉagrenoj. La eta tubero en la afero tamen estis, ke la pentraĵoj ne estas tiel belaj. Oni ne respondis min kun tiel granda entuziasmo, kiam mi en nia regula restoracio demandis, kie estas ilia pentraĵa anguleto.

D

e sia unua vizito sur la insulo miaj gepatroj memoris la monaĥejo en Ѕаvоko (Savoca). Tiel malfrue kiel kiam ili estis tie en sia junaĝo, tie troviĝis monaĥo, kiu montris la monaĥejon al vizitantoj. Kiam mi estis tie kun Panjo kaj Paĉjo, ne restis iuj monaĥoj. La kripto tamen estis malfermita por spektantoj, kaj iomete specialigas la monaĥejon ĝuste ĝi. Dum la 1700aj kaj 1800aj jaroj la monaĥoj de tiu monaĥejo nome vendis eternan vivon. Oni povas nur diveni, kion la aĉetintoj atendis de tio, kion ili aĉetis, sed tio, kion ili ricevis por la mono, estis enbalzamigo kaj propra niĉo en kiu stari en la kripto de la monaĥejo. La plej multaj el nunaj homoj certe povas samopinii pri tio, ke estus stulte malŝpari multe da mono por lasi ies korpan restaĵon esti atendata de tia sorto, kaj ke tiuj, kiuj prilaboris la kadavrojn, tial priatentis ion alian ol garantii por la pagintaj eternan vivon. La mаfіo de Sicilio tamen estis dum nia vizito en Ѕаvоko decidiĝinta, ke la monaĥejo donas malbonan publikan renomon al la loko, kaj nur iun tagon antaŭ nia vizito, io mаfіulo enŝteliĝis malsupren en la kripton kaj ŝprucigis verdan kolorigilon sur la enbalzamigitajn korpojn, kiuj staris tie.

Eterna vivo en Savoko

E

l la Ĝardenoj de Naksoso oni povas aŭtobusi al la proksima urbo Taormino. Povas esti nervekscita aventuro por altotimaj, ĉar la aŭtobuso veturas laŭ meandraj vojoj, kiuj foje estas tiom mallarĝaj, ke oni hezitas ĉu la aŭtobuso vere havas sufiĉe da spaco. Panjo kaj Paĉjo eble asocias Sicilion kun romaneco, sed mia sola daŭra memoro pri Taormino estas ke mi tie sidis sur trotuarrando kune kun la najbara knabo el la Ĝardenoj de Naksoso, kaj ke ni konkursis pri laŭta ruktado, je la granda teruro de la preterpasantoj.

© Linus Ganman,