Ĉeĥio
 

Anglio
Belgio
Ĉeĥio
Danio
Egiptio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Hispanio
Israelo
Italio
Kartvelio
Kipro
Latvio
Litovio
Luksemburgo
Nederlando
Norvegio
Pollando
Rusio
Svedio
Turkio
Ukrainio

Ĉefpaĝo

La koncertafiŝo de KSMB sur muro en Prago

M

i estas unu el ekstreme malmultaj kiuj iris en koncerton de la sveda grupo KSMB en Prago. Tio okazis la 7an de julio 1995 en la parko Výstaviště. La koncerto ankaŭ fakte estis anonciita sur afiŝoj en la urbo, kaj en la spektantejo mi hazarde sidiĝis apud sveda korespondanto, kiu venis al la parko por la laŭ pragaj kondiĉoj eksterordinara aranĝo. La koncerto ĝuste estis plej antaŭe dediĉita al ni envojaĝintaj kursanoj. Ni, tio estis grupo da nerasistoj, venintaj en Pragon sub la flago de la sveda Civiladministracia Ministrejo.

E

n Pragon mi venis per trajno de germana Magdeburgo. La tago estis tute radianta de beleco kaj brule varmega, kaj la sola afero, kiun mi kaj miaj kunvojaĝantoj fortis fari, estis serĉi bieron kaj glaciaĵon. La Juda Muzeo momente malvarmetigis nin. Sur la Karola Ponto kelkaj stratmuzikantoj samaĝaj kiel mia avo ludis diksilandan ĵazmuzikon. Mi longe staris kaj aŭskultis la muzikon. Subite, unu el muzikantoj alportis ion, kio similis al tubja kloŝo kaj komencis repi tra ĝi, ankoraŭ akompanite per diksilanda muziko. Promenante tra la urbo, mi trovis ankaŭ trenveturiligitan Trabanton. Ĝi estis ĉenita al fosto per ordinara bicikla seruro. Tian veturilon oni eble devus havi se oni irus en aŭtoekskurson kun granda familio.

Ein Trabi ist ein Trabi ist ein Trabi!

M

i estis iomete malĝoja kiam mi ĝisis Pragon. Mi estus kun plezuro vidinta pli de l’urbo, sed tio estis tute neimageble en la tiam reganta varmego. Kun kunvojaĝanto, mi ekzemple provis trovi la vojon al la tombo de Franz Kafka, sed ni devis rezigni sub la brula suno. Anstataŭ tio, ni haltis por stari ĉe lageto kaj rigardi la ruĝajn fiŝojn, kiuj naĝis ĉirkaŭe en ĝi. Estis inspira en sia propra maniero ankaŭ tio.

© Linus Ganman,