La
malnovgreka

La sveda
La norvega
La angla
La finna
La rusa
La franca
La turka
La itala
La estona
La germana
Latino
La malnovgreka
La pola
La novgreka
La persa
La islanda
Esperanto

Ĉefpaĝo

S

e latino reprezentis ĉion la bonon kiun Johan Mellkvist havis por doni al mia patrino, la klasika greka lingvo devas esti reprezentinta ĉion malbonon. Dum mia lasta gimnazia studjaro mi ekhavis la eblecon studi ĝuste la klasikan grekan, kaj kiam mi demonstris al Panjo miajn sciojn pri konjugaciado, ŝi ŝajnis pleniĝi je forta naŭzo. El la buŝo de mia instruisto de la malnovgreka, konjugacio povus soni proksimume tiel ĉi:

apotneskoapotanumajapetanontetneka
(ἀποθνῄσκω)(ἀποθανοῦµαι)(ἀπέθανον)(τέθνηκα)

Ĝ

uste kiam mi venis al la formo tetneka, mia kompatinda patrino tutkorpe ektremis pro naŭzo. Kiam mi demandis pri la kialo, ŝi diris ke ŝi subite ekmemoris kiom malplaĉaj povis esti la lecionoj de Johan Mellkvist. Ĝis tiam ŝi estis dirinta pri tiu homo nurajn bonaĵojn, kaj, ne forgesinde, al sia unuenaskito ŝi donis nomon ĝuste laŭ tiu viro. Mi penis mildigi la ŝokon pro la fisonanteco de la grekaj konjugacioj per simila, iomete pli konata konjugacio:

hevriskohevresohevronhevreka
(εὑρίσκω)(εὑρήσω)(ηὗρον)(ηὕρηκα)

E

ĉ ne la konata vorto hevreka de Arĥimedo povis mildigi la naŭzosentoj de Panjo. Mi ankoraŭ ne ekhavis defendeblan referaĵon pri la kialoj de la sentoj de Panjo pri tiuj ĉi miaopinie relative neofendaj sonkombinoj. Miaj studoj pri la malnovgreka krome verŝajne estas la solaj el miaj lingvostudoj kiujn mia patrino ne menciinde laŭdis. Miaj studoj pleje nur donis al mi eblecon daŭrigi inter ni ekvilibron de teruro (se iu tia iam necesus). Se ŝi ne plenumigas miajn dezirojn, mi nur bezonas citi la ĉeftempojn de la verbo apotnesko por ke ŝi fariĝu sendefenda vermo. Jen rezulto de kredeble malbona pedagogio.

© Linus Ganman,