La
franca

La sveda
La norvega
La angla
La finna
La rusa
La franca
La turka
La itala
La estona
La germana
Latino
La malnovgreka
La pola
La novgreka
La persa
La islanda
Esperanto

Ĉefpaĝo

S

e mia patro de siaj gepatroj nur ricevintus la samajn specon kaj kvanton da kuraĝigo kiel mi ricevis de miaj, li fariĝintus senegalula lingva geniulo. Lia lingvosento estas nepridubebla, ĉar li estas ege sperta pri imiti la sonojn de fremdaj lingvoj. Kiam li havas la ĝustan humoron, tio kio elvenas el lia buŝo ĝenerale signifas nenion entute, sed ĉiaokaze sonas sufiĉe fidinde. Lingvo, kiun mi deinfanaĝe aŭdas lin imiti, estas la framca. Ofte ripetata frazo estas Le trebion-ci. Nenio scias kion tio signifas, malpleje tiuj kiuj parolas la francan, sed ti oestas amuza.

M

i mem dum pluraj jaroj sopiris komenci la sepan klason, por ke mi povu lerni la francan, kaj mi volis diligente labori kaj lerni la francan vere bone. Kiam mi finfine ekhavis la eblecon, mi krome ekhavis bonan instruiston. Ni skribis poŝtkartojn unu al la alia dum multaj jaroj, eĉ longe post kiam mi finis la bazan lernejon. Entute mi dediĉis ses jarojn de mia vivo al studoj pri la franca. Unu jaron mi estis unu el la dek kvin plej bonaj svedoj en temskribada konkurso aranĝita de Alliance Française. Krome, mi jam tri fojojn estis en Francio, kaj mia timo ke la klopodoj de eksterlandanoj paroli la francan tie akceptiĝas per aroganteco ĝisnune vanis. Malgraŭ miaj multjaraj infanaĝaj revoj, ne kiel parolanto de la franca mi ekhavis reputacion. La dum miaj lernej-jaroj iomete pli profitiga rusa lingvo baris ĝian vojon.

M

i lastfoje vizitis Francion dum la pentekosto de 1997 kaj unutage staris superspektante la vilaĝon Ameugny en Burgonjo. La viskoj floris, la panoramo estis tre bela, kaj mi pensis ke la loko verŝajne estas unu el tiuj kie mi volonte loĝus. Tamen, mi havis vivon atendantan en Svedio, kaj ekde tiam, miaj scioj pri la franca nur formortantis. Mi vivigas ilin legante bildostriojn. Ĉiun fojon, kiam mi estis en Francio, mi returnis hejmen kun pezaj valizoj plenaj de bildostriaj libroj. La franca ja povas esti la lingvo de la tutmonda poŝta servo kaj la refreno en la viva melodio de ĉiu eksperto pri vinoj, sed mi ridas plej bone kiam mi legas france pri S-ro Gaston Lagaffe. Li iome estas kiel ĝemela animo por mi, mi sentas (kaj eble jen kial mi neniam ree vere zorge ekokupis pri la franca).

© Linus Ganman,