La sveda |
io ke mi havas lingvosenton eble rimarkiĝis jam en mia infanaĝa ludmaniero. Laŭmemore mi kaj iu el miaj ludkamaradoj ofte ludis ke ni partoprenas iun televidelsendon, en kiu iu parolanto de ekzotika lingvo parolos tra interpretisto. Mi ofte volis esti tiu persono, kiu parolas la ekzotikan lingvon, kaj por ke miaj strangaj ŝvelaj paroladoj ŝajnu iagrade konfidindaj, mi ofte uzis la vorton ĉuĉukŭár. Ĉuĉukŭár estas vorto, kiu laŭ mia tiama scio ekzistas en iu fremda lingvo, kiun mi iufoje aŭdis en la televido, kaj kvankam tio kion mi cetere elbuŝigis certe entute ne signifas ion en iu homa lingvo, mi ĉiuokaze sciis ke tiu ĉuĉukŭár ie en la mondo estas vera vorto. Tweet
n junio 1991 mi iris unuafoje en Turkion. Antaŭ ol mi tien iris, mi preparis min konatiĝante iomete kun la tiulanda lingvo per poŝfrazlibro pruntita el la urba libraro. Kiom da turkaj liroj vi ŝanĝas kontraŭ sveda krono? kaj Mi ĝismorte ŝvitantas estas du frazoj, kiuj povus esti utilaj, mi pensis. Mi krome kaptis la okazon por lerni iomete da gramatiko. La gramatiko de la turka ŝajnis strange facila. Estis preskaŭ kiel kunmeti mozaikludon. Köprü egalas al „ponto“, köprüler al „pontoj“ kaj köprülerimden al „de miaj pontoj“. En mia kunmetado, mi foje trafis la vorton çocuk, kiu egalas al „infano“. La logikeco de la mozaikludado diris al mi ke la sama vorto en pluralo devas teksti çocuklar, kaj tiamaniere unu el la etaj misteroj de mia infanaĝo estis solvita. La vorto kiun mi kiel infano aŭdis kiel ĉuĉukŭár estas nenio pli rimarkinda ol la turka vorto por „infanoj“.
i evidente vekis atenton kien ajn mi iris en Turkio, parte kaŭze de mia ruĝa hararo kaj parte kaŭze de mia pala kaj ege lentugplena haŭto. Krome, mia intereso pri la propra lingvo de la turkoj ne igis min malpli fama en la eta loko kie mi loĝis. Tio ke el mia buŝo venis turka lingvo certe instigis tiujn, kiujn mi renkontis, elmeti min al provoj. De pluraj homoj mi ricevis ekzemplojn de langrompaĵoj. Unu, kiu temas pri du barbiroj kiuj interkonsentas malfermi barbirejon kune kun alia barbiro, mi eklernis glate, sed unu tagon mi ricevis la sekvantan frazaĵon sur peco da papero:
a vilaĝuloj diris ke tion mi neniam lernos! Tapiŝvendisto eĉ promesis senpage doni al mi mantekstitan tapiŝon se mi sukcesus parkerigi la frazaĵon antaŭ ol returni Svedien. Mi ekzercis kiom mi nur povas inter la salaj banoj kaj la bongustaj buŝprenaĵoj da ĝiskruste fritita melongeno en jahurta saŭco, sed ne venis sufiĉe longe. La tutan aferon ne plibonigis tio ke ŝajne neniu povis klarigi al mi la signifon de la frazaĵo. Ĉu la homoj nur mistifikis min? En ajna kazo, senpaga mantekstita tapiŝo ja ne estas malbonaĵo, kiale mi daŭrigis mian ekzercadon, sed malsukcesis. Nur kiam mi sidis en la aviadilo, irante hejmen en Svedion, la tuta frazaĵo aperis en mia kapo, flue kiel rivero. © Linus Ganman, |