La
islanda

La sveda
La norvega
La angla
La finna
La rusa
La franca
La turka
La itala
La estona
La germana
Latino
La malnovgreka
La pola
La novgreka
La persa
La islanda
Esperanto

Ĉefpaĝo

Pro la infero, ne iru al Islando! Tie ĉiam blovas kaj ĉie odoras je furzo!“ Sen ia dubo en sia kritiko, mia kunlaboranto elbuŝigis sian deadmonon kiam mi unu vintran matenon en la komenco de la 00aj jaroj sur la vojo al mia laborejo sidis ĉe aŭtobusa haltejo, absorbiĝinte en la libron Lernolibro pri la nuntempa islanda lingvo fare de s-ino Ingegerd Fries. Mia kunlaboranto eble pensis ke miajn studojn kaŭzis okazonta vojaĝo, sed tiel ne estis tiufoje. Oni povas studi lingvojn pro tute aliaj kaŭzoj ol vojaĝi en la landojn kie ili parolatas.

J

am kiel ege juna mi sciis ke la lingvoj kiuj nomiĝas nordĝermanaj estas tre proksime interrilatantaj — kelkfoje eĉ tiom proksime, ke oni kiel parolantoj de malsamaj nordĝermanaj lingvoj povas kompreni unu la alian. Ja sur la fono de tiu ĉi supozo mi konatiĝis kun la islanda. La patrino de unu el miaj samklasanoj en la malsupra stadio de la baza lernejo estis el Islando, kaj ŝi kelkfoje demonstris kiel ŝia gepatra lingvo sonas. La sono grande ekfascinis min. Ĝi ŝajnis konata, sed malgraŭe preskaŭ tute nekomprenebla. Kiam ni estis lernontaj iomete pri la landoj de la mondo, mia samklasano kontribuis al miaj unuaj scioj pri la islanda. Góðan daginn estis relative facile komprenebla frazo, sed estis pli malfacile enkapigi ke la islanda vorto por telefono estas sími.

F

infine do venis tiu vintro en la komenco de la 00aj jaroj kiam mi iomete enuantis. Mi ĉiutage navetis 60 kilometrojn tien kaj reen inter la hejmo kaj la laborejo kaj bezonis ion por stimuli mian cerbon. Mi tiam jam estis studinta la malnovgrekan kaj latinon kaj pensis ke mi havas utilon de la scioj pri tiuj lingvoj, ĉar mi tiatempe en mia laboro ofte tradukis tekstojn el la angla sur relative alta nivelo. Sur la fono de tio, mi opiniis ke estus tute logike aldone studi la islandan. Laŭ mia scio, ĉia bona scio pri la nuna tempo nome baziĝas sur bona scio pri la historio. Mi ankoraŭ ne fariĝis iu sperta parolanto de la islanda, sed tiu lingvo ĉiuokaze nun ŝajnas konsiderinde malpli mistera.

© Linus Ganman,