La
rusa

La sveda
La norvega
La angla
La finna
La rusa
La franca
La turka
La itala
La estona
La germana
Latino
La malnovgreka
La pola
La novgreka
La persa
La islanda
Esperanto

Ĉefpaĝo

E

kstravertita patrino, patro kiu emis investi sian ŝparkolektitan monon en vojaĝojn kaj eble certaj genoj metis la fundamenton de mia granda prilingva intereso. Ekzemple en 1987 mi iris kun la tuta familio per karavanaŭto tra Eŭropo kaj en 1989 mi iris kun miaj gepatroj en Sicilion. Kien ajn ni iris, ŝajnis ke panjo povis paroli kun la lokaj homoj en iliaj lingvoj. Jam fruvive mi alkutimiĝis aŭdi la anglan, la francan, la germanan kaj la italan el la buŝo de mia patrino. Ekstersvediaj lingvoj do ne ŝajnis fremdaj, kaj mi ofte kiel infano revis fariĝi tiom sperta pri lingvoj kiel mia panjo.

E

n la mezo de la 1980-aj jaroj, viro nomata Miĥail Gorbaĉov fariĝis la gvidanto de la Sovetunio. La Sovetunio ne estis lando, kiun oni vizitis tiom prefere kiel Hispanion aŭ Italion, kaj tial verŝajne la kono pri la tialandaj okazaĵoj ne estis granda ĉe la sveda popolamaso. Miĥail Gorbaĉov tamen efektivigis amason da politikaj projektoj, kiuj rezultigis ke la Sovetunio komencis malkaŝi sin pli kaj pli en la amaskomunikiloj, kaj sekve ke ĝia ĉefa administracia lingvo pli kaj pli ofte aŭdiĝis en la sveda televido. La rusa ŝajnis fremda, kio nutris en mi ioman frustracion. Mi volis havigi tute klaran bildon, kaj ĉar mi pensis ke mi jam rekonas la sonon de preskaŭ ĉiuj aliaj eŭropaj lingvoj, mi ne povis ne komenci studi la rusan.

Lärobok

M

i ne traktis miajn studojn kun granda seriozeco. Ili estis kiel ajna ŝatokupo. Mi ja egale volonte povintus kolekti poŝtmarkojn aŭ observi birdojn, sed ĝuste la rusa fariĝis tio kio, devis engluti mian libertempon. La porinfana revuo Kamratposten [La Kamaradpoŝto] skribis pri lernejo en la federacia ŝtato Ukrainio sub la rubriko Ĉu vi volus korespondi kun kozako?. Mi skribis al la adresoj indikitaj kaj ricevis plurajn respondojn. Tiele longedaŭra jag ekscita aventuro komenciĝis. Preskaŭ ĉiusemajne leteroj el Ukrainio kaj Rusio venis en mian leterkeston. Kaj mi mem plenrapide skribis leterojn. Komence tio postulis multe da tempo, ĉar mi devis serĉi ĉiun vorton en vortaro, sed tio aperis esti fruktodona studmetodo. Aparte kiam mi ekkomprenis ke mi iom post iom povas kompreni la enhavon de la ricevitaj leteroj kaj krome ke la skribintoj devas esti komprenintaj kion mi mem penis eldiri en miaj leteroj.

M

iaj ĉirkaŭuloj traktis miajn studojn pli serioze ol mi mem. Certe rimarkinde estis ke dekjarulo lernis la rusan tute memstare. Sen uzi multe da tempo mem por rakonti pri mia ŝatokupo, mi tamen devis konstati ke multaj konis ĝin. Kiel lernejinfano mi loĝis en relative malgranda urbo, kaj la tamtama telegrafo funkcias bone aparte en tiaj. Post iom da tempo mi komencis vizitadi la superan stadion de la baza lernejo kaj komencis lerno la francan. Mia instruisto de la franca, kiu havis eksan kolegon kiu instruis la rusan vespere, opiniis ke mi faru ion el miaj scioj pri la rusa. Li zorgis ke mi povis partopreni unu el la lecionoj de lia kolego. La kolego observis min dum sia leciono kaj poste iris kun mi flanken kaj diris ke mi estas preta por ekzameno. La printempon de 1992 mi trapasis la ekzamenon kaj do ekhavis finan ateston pri la rusa kiam mi finis la okan klason.

L

a konkurenco en mia hejmurbo estis malgranda, kaj la onidiro pri la etulo kiu lernis la rusan tute memstare diskoniĝis vaste. Mi baldaŭ ekhavis komisiojn. Sed la komisioj malofte taŭgis por juna, relative malsperta adoleskanto. La rusa ja ne malofte estas la lingvo de grandiozaj okazaĵoj. Ekzemple mi memoras ke mi unuafoje kiel 16-jarulo tagmanĝis kun la gvidanto de la ukraina biatlona teamo. Li kaj mi tiun fojon tute kredeble estis en la hotela lunĉejo la solaj rusekomprenantoj. Mi estis tute en liaj manoj, kaj li povis diri ion ajn al mi sen maltrankviliĝi ke iu havis vidpunktojn pri liaj deziroj. Mi estis ataŝeo de lia teamo dum la konkursoj. La vesperon antaŭ tio lunĉo, la gvidanto traserĉis la televidkanalojn de la hotelo kaj trovis pornon. Supozeble en la tiatempa Ukrainio tio ne estis ĉiutagaĵo. La gvidanto senhezite faris al mi rektan demandon kie en la urbo oni povas aĉeti virinojn. Certe, tiatempe mialande virinaĉetado permesatis, sed mi ne sciis kion respondi. Mi elpremis ke tiaĵoj eble okazas ie en la submondo. La ukraina gvidanto elkore ekridis, kaj mi ekhavis senton ke mi estas ege, ege malgranda homo en ege, ege granda mondo.

Ataŝeo de la biatlonaj teamoj de Rusio, Belorusio kaj Ukrainio

© Linus Ganman,