La
pola

La sveda
La norvega
La angla
La finna
La rusa
La franca
La turka
La itala
La estona
La germana
Latino
La malnovgreka
La pola
La novgreka
La persa
La islanda
Esperanto

Ĉefpaĝo

K

iel ekzemplon de rezulto de efika merkatado oni povas mencii la tutmondan statuson de la latina alfabeto. Latinon, kiu skribiĝis per la latina alfabeto, oni komencis paroli antaŭ supozeble 2.500 jaroj en la proksimeco de Tibero, en la areo kiu hodiaŭ estas Italio. Nuntempe la latina alfabeto eble estas geografie la plej disvastigita skribsistemo, kaj ĝi uziĝas por skribi eĉ tiajn lingvojn kiuj ne havas eĉ etan rilaton kun latino. Tiel ĉi aspektis la literaro kiu necesis por skribi tion, kion ni nun nomas klasikan latinon:

A B C D E F G H I K L M
N O P Q R S T V X Y Z

N

untempe apenaŭ iu el la lingvoj kiuj skribiĝas per la latina skribo povas dumlonge kontentiĝi per tiu ĉi literaro. Multaj aldonis al siaj versioj de la alfabeto la literojn J, U kaj W, kaj kelkaj disvolvis specialajn variantojn de la originaj literoj; ĉion por montri solidarecon kun la altnivela civilizacio kiun, laŭ la supozoj de multaj homoj, la latinparolantoj reprezentis. Ĝuste la pola estas lingvo kiu bezonas relative multajn specialajn variantojn de la latinaj literoj por povi montri tiun ĉi solidarecon. Krom la originaj literoj kaj la malfrutempaj aldonoj J, U kaj W, la pola uzas la sekvantajn literojn. Aparte notu ke la pola havas du supersignatajn zoojn; unu kun dekstra korno kaj alian kun superpunkto:

Ą Ć Ę Ł Ń Ó Ś Ź Ż

U

nufoje en la 1980aj jaroj mi decidis lerni le rusan. Miaj gepatroj kuraĝigis min multmaniere. Interalie ili havigis al mi privatan instruiston. Mi ricevis de li kvar lecionojn antaŭ ol li diris ke mi certe sukcesos studi memstare. Pliajn lecionojn mi neniam ricevis. Mi daŭrigis la studadon memstare kaj trapasis gimnazian ekzamenon en 1992. Mi tamen ricevis kvar lecionojn pri la rusa kune kun tiu ĉi instruisto. Kaj kia instruisto! Li sciis ok lingvojn preskaŭ flue, kaj unu el ili estis ĝuste la pola. Dum unu el niaj kvar lecionoj, li enmanigis al mi pollingvan tekston kaj petis ke mi laŭtlegu ĝin. Mi devas diri ke li vere laŭdis min pro miaj scioj pri la rusa kaj tiale li eble havis altnivelan atenton pri mia povo tralegi pollingvan tekston kun akceptebla elparolo. Kiam mi estis preta, li nur ekridis kaj diris ke mi sonis kvazaŭ balta boatrifuĝinto.

E

n la gimnazion mi elektis studi muzikon. Nia instruisto lernigis nin muzikan teorion kaj komisiis al ni analizi la strukturon de kantaĵoj erigante ilin en enkondukojn, versojn, refrenojn kaj flanktemojn. Ni povis rapide konkludi, ke la parto kiu nomiĝas enkonduko plej ofte estas relative mallonga, proksimume je du al kvar taktoj. Por prezenti amuzetan komparon, nia instruisto tiam rakontis pri la tria simfonio de la polo Henryk Górecki, kiu havas enkondukon je proksimume dek tri minutojn kaj dek ok sekundojn longan. Li eĉ aŭdigis al ni parton de la enkonduko, kaj mi fariĝis tiom scivolema pri la muzikaĵo, ke mi petis lin pruntedoni al mi la diskon.

Henryk Góreckis tredje symfoni

L

a voĉo kiu ekaperis post la fino de la enkonduko apartenas al a usonanino Dawn Upshaw. Min tute kaptis ŝia kantado kaj eĉ tuta la tria simfonio de Henryk Górecki. Mi englutis la enhavon de la eta tekstokajero en la kovrilo de la kompaktdisko kaj ekkomprenis, ke la lingvo kiu, se oni havas malbonŝancon, povas sonigi onin kvazaŭ baltan boatrifuĝinton, ankaŭ povas soni tre bele. Mi baldaŭ aĉetis propran ekzempleron de la disko, kaj iom post iom pligrandigis mian diskaron per la disko Miserere kun aliaj tute bonegaj muzikaĵoj el la manoj de sinjoro Górecki: Miserere, Amen, Euntes ibant et flebant, Wisło moja, Wisło szara kaj la facile kantebla kantbukedo Szeroka woda. La diskojn de sinjoro Górecki mi de tempo al tempo sonigas multe en mia hejmo, kaj tiom multaj jaroj post mia eltrovo de ili en la gimnazio, mi konas ilin preskaŭ parkere. Espereble mi ne sonas plu kvazaŭ balta boatrifuĝinto kiam mi penas elparoli pollingvajn vortojn.

© Linus Ganman,