La
germana

La sveda
La norvega
La angla
La finna
La rusa
La franca
La turka
La itala
La estona
La germana
Latino
La malnovgreka
La pola
La novgreka
La persa
La islanda
Esperanto

Ĉefpaĝo

M

in instruis en la fino de la 1980aj jaroj instruisto, kiu necedeme asertis ke mi, kiu distingiĝas per mia granda prilingva intereso, neniam povus savi mian haŭton sen lerni la germanan. Mi kompense asertis, je lia granda timego, ke mi neniam lernos la germanan. Tiutempe mi supozeble estis rimarkeble influita de la opinioj de miaj gepatroj, kaj mia patrino, kiu ja certe scias la germanan, iel konvinkis min ke la germana estas io pri kio oni malvolonte okupiĝus. Kiel lerneja knabino, ŝi falis en la manojn de germandevena dentisto, kiu laboris laŭ la principo Was nicht kaputt ist, soll man jedoch reparieren, kaj kiu tiale preventade plenplenigis la buŝojn de etaj infanoj je amalgamo. La logiko eble dirus ke tiaj infanoj disvolvas dentistotimon, sed la infano kiu pli malfrue fariĝis mia patrino, anstataŭe disvolvis antipation kontraŭ Germanio.

E

n la momento de tiu ĉi verkado, mi ja prave ankoraŭ ne studis la germanan, sed la severa lernejo de la vivo kaj inspiro de mia ludema kaj lingvosenthava patro tamen zorgis ke mi havas certan scieton pri kiel la germana lingvo funkcias. Mi kutimas diri ke mi estas ege sperta pri la germana, nur se mi mem rajtas elpensi la gramatikajn regulojn. Miaj antaŭjuĝoj pri instruado pri la germana nome diras al mi ke ĝi estas nete koncentrata al vasta (bv. legi senspiritiga) enkapigo de gramatikaj reguloj. Mi klare memoras kiel samklasanoj kiuj studis la germanan senhezite povis maŝine reciti frazaĵojn kiel durch, für, gegen, ohne, um, sed neniam ke ni kiuj studis la francan devis dediĉi nin al iuj tiaĵoj.

I

ufoje dum estis kiel eble plej ardega la disputo inter ni lernantoj pri kiu el la franca kaj germana lingvoj estas la plej bonega, mi hazarde trovis libron kiu Esperante nomiĝus Stilaj floroj kaj stultaj eraroj - trovaĵoj sur la verdaj herbejoj de la lingvo. Nova mondo malfermiĝis. La libro komprenigis min ke oni ne devas nur maŝine reciti prepoziciojn por atingi saĝecon; oni ankaŭ povas prince amuziĝi je la kostoj de la germana lingvo, aparte ekzemple se onia gepatra lingvo iomete similas al la germana. Tiel mi malkovris ke oni povas lerni multon intencite farante erarojn. Eine Dame sprach in einer Gesellschaft, und man lachte über das Gespräch ekzemple ne signifas ke damo ŝprucis en selŝafto, kaj oni surŝmiris la ŝprucadon per lako. Sed estas sufiĉe amuze imagi ke la frazo povus signifi ĝuste tion.

D

epost la fojo kiam mi glutis la libron prirakontitan ĉi-supre, la vojoj de mi kaj la germana lingvo plurfoje interkruciĝas, kaj mi ĉiam tenas la ludemon preta. Kiel ĥorkantisto mi profunde penetris multegajn tekstojn, plibonigis mian elparolon kaj cerbumis pri la signifoj de vortoj. Kiam iu demandas Sprechen Sie deutsch? mi kutimas respondi Es tut mir leid, aber ich finde es ein bißchen zu schwer, kaj poste la tuta parolado kutimas progresi per si mem, kvankam mi relative ofte ricevas petojn plej prefere meti la predikaton en la fino de ĉiu dependa propozicio.

S

ed mia patro? Jes, ja, li evidente havas pli ol unu manon en la afero koncerne miajn sciojn pri la germana, aŭ ĉiuokaze koncerne la kulturadon de tre malstreĉigata rilato kun ili. Anekdoto, kiun ni en nia familio volonte rakontas ree kaj ree, priskribas okazon en la ĝojplenaj 1970aj jaroj en kampadejo, kie multaj homoj senhezite ekis interparoli, kaj kie mia patro de iu ricevis la demandon Sprechen Sie deutsch? kaj respondis Ja! Tio estis grava mensogo, sed Paĉjo verŝajne emis ekspozi sian ekstravertitecon, kaj iom post iom la interparolo fluadis. Okulvidintoj asertas ke la interparolo daŭris plurhore. La demandanto kaj Paĉjo havis multon por priparoli, kaj supozeble Paĉjo diris ion pri tio ke la mondmilitoj vere donis al ĉiuj germanoj nepravan misfamon kaj ion pri tio ke, ĉion konsiderinte, la plejmulto de la germanoj certe estas vere afablaj, ĉar la konkludo, al kiu li revenis fojon post fojo en sia babilado, tekstis jene en iu svedeska formo de la germana: Ja, das ist förjäwlisch! - (Jes, tio estas damninda!).

© Linus Ganman,