La
itala

La sveda
La norvega
La angla
La finna
La rusa
La franca
La turka
La itala
La estona
La germana
Latino
La malnovgreka
La pola
La novgreka
La persa
La islanda
Esperanto

Ĉefpaĝo

K

iel la finna, la itala estas lingvo kiun al mi malfacilas doni ĝustan lokon en la ĥronologio. Mi patrino foje studis la italan en vesperkurso, kaj mi kredas ke tiel faris samtempe ankaŭ nia najbarino. Mi havas klarajn memorojn ke mi kiel etulo kutimis kuri malsupren al ŝi en nuraj ŝtrumpoj tra la vestiblo por pruntepreni de ŝia filo revuojn pri Donaldo Anaso, kiujn mi neniam redonis, kaj tiam ŝi poste kutimis adiaŭi per la vortoj Buona notte. Kaj mi tiam ĉiam respondis Gonanotte kaj pensis ke la itala verŝajne devas esti relative facila lingvo. Ŝajnis al mi ke mi devas nur aldoni kelkajn literojn tie kaj ĉi tie en tute ordinarajn svedajn vortojn. La sveda Gonatt [Bonnokton] fariĝis Gonanotte en momento! Panjo, kiu siaflanke komprenis ke mi interesiĝas pri aŭtoj, lernigis al mi ke aŭto en la itala estas macchina. Mi ja pensis ke tiu sonas pli kiel maŝino, sed ke tio ja tamen tiel estu.

F

ininte la sesan klason, mi iris kun panjo kaj paĉjo al Sicilio. Tie mi lernis pli da itala lingvo. Kun samaĝaj sicilianoj mi partoprenis kelkajn ruktokonkursojn kaj lernis tiamaniere ke rukto en la itala estas ruto. Tiu okazo certe akre kontrastas kun la rozkolora romantiko kiun multaj unue asocius kun Italio kaj la itala lingvo. Alia relative neromantika okazo dum niaj semajnoj sur Sicilio estis ke mi vidis viron kiu de tago al tago sidaĉis ekster la sama restoracio. Verŝajne tro granda enbuŝigo da farunriĉa manĝo estis kaŭzinta ke li bezonis unu seĝon por la postaĵo kaj alian seĝon por la ventro.

K

iam mi komencis la duan studjaron en la gimnazio tamen estis tempo por studi la italan serioze kaj ekhavi pro tio ateston. Mi studis la italan dum du jaroj kaj ankaŭ ricevis ateston, sed mi ne vere pli saĝa fariĝis. Tute hazarde mi studis praktike samtempe la estonan, kaj tio kaŭzis ke mi intermiksis la du lingvojn. Oni povas trovi tion stranga, ĉar ili ja preskaŭ tute ne similas unu al la alia, sed tio tamen eble montras kiel obstina kelkfoje povas esti la homa cerbo.

© Linus Ganman,