Lingvospertulo
havas la parolon

La sveda
La norvega
La angla
La finna
La rusa
La franca
La turka
La itala
La estona
La germana
Latino
La malnovgreka
La pola
La novgreka
La persa
La islanda
Esperanto

Tabelo de enhavo

K

iam la graveco de lingvostudoj pridubiĝas, mi kutime ekpensas pri la fablo de Ezopo pri la ventro kaj la piedoj. En tiu ĉi fablo la piedoj fanfaronas ke ili rektigas la tutan korpon, sed la ventro silentigas ilin ĉesante doni al ili nutraĵon. Kiel la ventro la lingvo ne ĉiam rimarkeblas en niaj faroj. Ni homoj ofte plej volonte ĵetas lumon sur niajn piedojn aŭ ion alian kio videblas eksterflanke de la korpo, sed sen la lingvo ni povus fari entute preskaŭ nenion. Certe, kelkfoje utilas scii kiel kalkuli la longon de hipotenuzo, kial natrio tre facile reakcias kun akvovaporo kaj ke la energio en certa maso egalas la produton de tiu maso kun la kvadrato de la lumrapido, sed tio entute ne eblus se ni ne unue havus lingvon. Sen la ventro la piedoj ne funkcias, kaj sen la lingvo nenio funkcias.

M

i frue komprenis ke okupiĝi per lingvoj interesas kaj gravas kaj krome ke al mi facilas lerni lingvojn. Min inspiris studi lingvojn aparte tio ke mi tuj kaj tuttempe povis uzi miajn sciojn. Ne ĉiutage mi devas kalkuli la longon de hipotenuzo, memori ke natrio tre facile reakcias kun akvovaporo aŭ scii ke la energio en certa maso egalas la produton de tiu maso kun la kvadrato de la lumrapido, sed ĉiun tagon, ĝuste tutan la tempon, mi uzas miajn lingvosciojn. Tial mi, ajntempe havante eblojn studi, ĉiam donas antaŭrangon al lingvostudoj, kaj tio evidente reflektiĝas ekzemple en miaj bazlernejaj kaj gimnaziaj atestoj.

S

ur tiuj ĉi paĝoj mi prezentas ĉiujn lingvojn pri kiu mi pli malpli serioze okupiĝas. Kelkajn mi studis lerneje. En kelkaj mi povas teni sufiĉe fluajn konversaciojn. Pri kelkaj mi havas nur malprofundajn kaj teoriajn sciojn. Tamen komunas al preskaŭ ĉiuj ke mi havas kun ili profundan rilaton. Kun rezervo pri neĝustecoj mi penis en la maldekstran liston meti la enirojn de la lingvoj en mian vivon laŭĥronologie. La sveda lingvo eniris unue. Esperanto eniris laste.

© Linus Ganman,