La
angla

La sveda
La norvega
La angla
La finna
La rusa
La franca
La turka
La itala
La estona
La germana
Latino
La malnovgreka
La pola
La novgreka
La persa
La islanda
Esperanto

Ĉefpaĝo

Londono

M

ia sola frato estas ses jarojn pli aĝa ol mi, kaj kiam mi naskiĝis, li do estis vizitadonta la preparan lernejon la tiam venontan aŭtunon. Li certe komprenis ke mi frue ekemis kleriĝi kaj kutimis malavare cedi al mi parton de tio kion li lernis lerneje. Mi memoras ke li foje penis lernigi al mi ke serpento angle estas snake, sed mi necedeme pridubis lian aserton, dirante ke mi anstataŭe kredas ke snake signifas konko, ĉar en la denaska lingvo de mi kaj mia frato la vorto snake similas al la vorto konko pli ol la vorto serpento. Vere uzebla frazo, kiun li tamen senceremonie sukcesis lernigi al mi, estis Look! A blue elephant!

M

i kutimas diri ke la angla estas la sola lingvo, kiun mi studis ne elektinte ĝin mem. Necedeme propagandadis studojn pri la angla ja la socio en kiu mi vivas kaj la lernejoj kiujn mi vizitadis. Oni kelkfoje diras ke la angla estas mondlingvo, kiun penindas posedi. Mi mem penas kiel eble plej bone lerni la lingvon parolatan en la lando kie mi estas, kaj tiu lando ne ĉiam estas lando, kies ĉeflingvo estas la angla. Laŭ mia propra sperto, oni pli proksime konatiĝis kun homoj, se oni parolas, kaj eĉ se oni nur klopodas paroli ilian lingvon. Tie, kie mi ĝis nun iam estis, la angla estas nur helplingvo, kiu malofte estis la malfermilo de la profundo de la koroj de miaj interparolantoj.

M

i ne malŝatas la anglan, sed mi tutvive iom pridubas la kvalitoj, kiuj kutime atribuiĝas al ĝi. Mi dubas, ke la angla estas pli vortriĉa kaj esprimplena ol aliaj lingvoj, kaj sur la fono de tiu dubo, mi kelkfoje aŭdacas elmeti al provo la uzeblecon de la angla. Foje en la meza stadio de la baza lernejo, la lernejo kiun mi vizitadis ekhavis gastojn el Hindio. Unu el la celoj de la vizito de tiuj hindoj en nia lernejo kompreneble estis, ke ni lernantoj ekhavu eblecon uzi niajn sciojn de la angla. Mi mem tiam jam longe pripensadis la vortojn you kaj pet. De kio venas ke lingvo, al kiu ne malofte atribuiĝas la epiteto mondlingvo kaj kiu laŭdire prefere estas aparte vortriĉa kaj esprimplena, ne faras iun diferencon inter tiom esence malsamaj nocioj kiel ci kaj vi? (Do, ne en Esperanto, sed en mia denaska lingvo, oni ĉiam klare diferencas inter tiuj du nocioj.) Kaj kiel logikas, ke pet signifas dombeston? Laŭ mia jam tiama scio, „domo“ estas angle house kaj „besto“ estas animal, do, kial pet? Ĉu tiaokaze p signifas domon kaj et signifas beston? Aŭ ĉu eĉ pe signifas domon kaj t beston? Dum la vizito de la hindoj en mia lernejo, mi kaptis la okazon elnubigi tiujn ĉi pripensadojn. Kiam la hindoj fine staris antaŭ ni en la klasĉambro kaj estiĝis tempo por demandoj, mi faris la profunde konsideritan demandon:

“Do you have a pet?”

P

reskaŭ iu ajn povas facile kompreni ke la demando estigis certan konfuzon. Sed mi pensis, tie kaj tiam, ke mi vere trafis la kernon de la afero kaj tute komplete lumigis la mankhavan naturon de la angla lingvo, kaŭzitan de la foresto de klara diferenco inter ci kaj vi. Mi pensis ke la angleparolantaj hindoj simple staru tie, konfuze demandante sin kion mi celis diri. Kiun respondon mi ricevis al mia demando mi tamen ne memoras.

© Linus Ganman,