Esperanto
 

La sveda
La norvega
La angla
La finna
La rusa
La franca
La turka
La itala
La estona
La germana
Latino
La malnovgreka
La pola
La novgreka
La persa
La islanda
Esperanto

Ĉefpaĝo

I

magu nur kiel plaĉis esti infano! La vivo ŝajnis tiom senproblema, kaj se iam estiĝis problemoj, ofte troviĝis simpla solvo. Tia problemo, kiun mi ofte rimarkis kiel infano, estas ke la homoj de la mondo parolas tiom da diversaj lingvoj kaj ne ĉiam komprenas unu la alian kiam tio necesas. Nun kiel plenkreskulo, mi komprenas ke mi jam fruvive devas esti havinta okulojn kaj orelojn malfermitajn al ĉio kio temas pri lingvoj, ĉar mi klare memoras ke mi jam kiel etulo iufoje ekkomprenis ke troviĝas lingvo nomata Esperanto, kiu povas funkcii kiel mondlingvo. Mi krome pensis ke ĝi povus esti solvo de la problemo ke tiom da homoj ne komprenas unu la alian kaŭze de la troviĝantaj lingvaj baroj.

M

i memoras ke mi kun entuziasmo rakontis al miaj gepatroj pri Esperanto. Ili mem ja certe jam iam aŭdis pri tiu lingvo. Mi diris: Imagu, se oni sukcesus lerni Esperanton! Tiam oni povus paroli kun ĉiuj homoj en la mondo! Miaj gepatroj ne partoprenis mian entuziasmon kaj mallaŭdis mian miamense tiam genian ideon lerni Esperanton por povi paroli kun ĉiuj homoj en la mondo, dirante ke tio sukcesus nur se ĉiuj homoj en la mondo lernus Esperanton. Poste ili diris ke la angla jam funkcias kiel pontlingvo, kaj tiu argumento finis nian diskuton.

M

i rifuzis rezigni la ideon. Mi daŭrigis rakonti al aliaj homoj pri Esperanto. Ekzemple al la bonhumora bofrato de mia avo. Responde li ekridis, kaj demandis ĉu mi per tio intencis diri transpiranto, kaj mia avo aliĝis al la respondado, recitante kion li memoris el la transpirantigo de la finna himno. Mi mem tiam ne sciis kio estas la fikcia sveda urbeto Grönköping nek kiu estas ties elementlernejestro Ludoviko Hagvaldo, kaj nur pensis ke la plenkreskuloj misaŭdis kaj miskomprenis kion mi diris.

M

i tute ne scias kie nek kiam mi unuafoje eksciis pri Esperanto, sed kiam mi pliaĝiĝis, mi ekkomprenis ke apenaŭ ĉiuj scias kio ĝi estas. Mi scias ke mi iufoje kiel juna trovis lernolibrojn pri Esperanto en la urba libraro, kaj ke mi legetis ilin de tempo al tempo. Interalie mi enmemorigis la vorton ankaŭ, ĉar mi jam sciis ke ties itala ekvivalento estas anche, kaj mi sukcesis enkapigi kelkajn simplajn vortojn, kiel knabo kaj hundo.

K

iam mi senlaboriĝis en aprilo 2010, mi bezonis ion por okupiĝi por ke mia intelekto ne forvelku. Dum mi serĉadis laboron, mi tralegis ĉiujn priesperantajn librojn de la urba libraro de Stokholmo. Kiel ekzercado mi poste tradukis mian retpaĝaron en Esperanton. Tio iom post iom rezultigis okazojn kiujn mi ne povis imagi. Mi fariĝis la sekretario de la Esperanta klubo de Stokholmo kaj ekhavis unu konstantan inviton al Pollando kaj alian al Brazilo. Ŝajnas, ke tie mi rajtas tranokti senpage kiam ajn.

Foto: Olof Pettersson

D

e tempo al tempo mi rimarkas ke multaj homoj miras pro tio ke mi lernis Esperanton eĉ ĉar mi jam konas tiom da aliaj lingvoj. Multaj ja evidente studas Esperanton ĉar ili volas lerni ajnan fremdan lingvon, tamen pensante ke la ordinaraj naciaj lingvoj estas tro malfacilaj, kaj tiale multaj miras pro tio ke mi, kiu eble ne bezonas Esperanton, lernis ĝin. Tiu fakto estu kia ajn. Mi ĝojas ke mi lernis Esperanton. Ĝi eble ne estas kaj eĉ eble neniam fariĝos la mondlingvo kiu ĝi laŭ ofta onidiro volas esti, sed mi trovas ĝin bela kaj ĝi jam post mallonga tempo donas al mi multan ĝojon.

A

ntaŭ ĉio mi havas utilon de Esperanto kiel tradukisto. Kiam oni tradukas ion el unu lingvo en alian, malofte sufiĉas nur traduki el tiu lingvo en tiun alian. Oftege oni devas pense penetri la verŝajnan reagon de la parolantoj de la cellingvo al la enhavo. Ekzemple en la sveda lingvo estas praktike inkluzivata la supozo ke aŭtoj veturas sur la dekstra flanko de vojoj, ĉar la plejmulto de la svedparolantoj dum la plejparto de siaj vivoj restadas en ĉirkaŭaĵo kie aŭtoj veturas nome sur la dekstra vojflanko. Tamen, se oni tradukas tekston el la sveda en la anglan, oni devas scii ĉu tiu teksto celas britojn, kiuj ofte restadas kie la trafiko estas maldekstraflanka. Estas preskaŭ neniuj tiaj konvencioj en Esperanto, kaj tial, kiam oni Esperantigas ion, oni devas ĉiam atenti detalojn en la fontlingvo, kiujn la legontoj neniel konas. Kiel ilo en tradukprocesoj, Esperanto estas tiel ĉi senrivala.

© Linus Ganman,