La sveda |
a instruisto pri la itala lingvo de mia frato estis relative neeltenebla, ĉar el li ĉiam venis malfacile haltigebla vortofluo, kaj li volonte, ofte kaj laŭte parolis pri tiaj aferoj, kiujn multaj aliaj plej volonte priparolas iom mallaŭte. (Alkoholaĵoj, piĉaĵoj, kacaĵoj, fekaĵoj kaj hemoroidoj, ekzemple.) Jen kial mi iom hezitis, kiam li foje en la mezo de la 1990aj jaroj sugestis ke ni kune partoprenu vesperkurson pri la persa. Ni ja ambaŭ certe havis grandegan intereson pri lingvoj; la instruisto de mia frato sciis ok lingvoj preskaŭ ĝisperfekte, kaj mi estis sukcesinta imponi al li per miaj scioj pri la rusa, sed li ja emis tiom kaj tiel paroli. Mi penis kiel eble plej evidente sed afable malakcepti lian sugeston. Li penis tenti min rakontante ke la kurso komencos per parto pri persa kaligrafio. Tio certe ŝajnis alloga. Nu. Tiufoje neniu kurso okaziĝis. La studasocioj ja ne povas subteni tro malgrandajn studgrupojn, kaj al ĝuste tiu ĉi kurso pri la persa lingvo aliĝontis nur mi kaj la instruisto de mia frato. Tweet
iam mi komencis la duan studjaron en la gimnazio, mi alvenis en la saman klason kiel karisma iranano. Supozeble estis la unua fojo, kiam mi povis formi al mi percepton pri tio kiel la persa sonas. Samperiode mia patrino konatiĝis kun perso kiu laboris kiel bindisto en la urba libraro. Mia samklasano volonte demonstris kiel la persa sonas, kaj laŭdis iranajn poezion kaj poetojn. Ĉirkaŭ tiam mi ekkomprenis ke la persa tute ne estas malsimila al la lingvoj en mia tuta geografia proksimeco. Se oni rekonas ĉiutagajn ĝermanajn vortojn kiel brother kaj Tochter, oni sentas sin kiel hejme en la persa lingvo. Tamen, miamense la persa dumlonge restis mistero, ne malplej kaŭze de sia ŝajne malfacile legebla skribo.
um tri jaroj en la komenco de la 00aj jaroj, mi ekhavis la privilegion kromlabori kiel instruisto pri la rusa. Sen instruista edukado kaj sen eĉ la plej malgranda kurso pri pedagogio en mia pakaĵo, mi ekhavis la respondecon por du vespergrupoj. La pasintecoj, aĝoj kaj ambiciaj niveloj de la lernantoj vaste diferencis. Antaŭ la komenco de unu el la semestroj, mi eksciis ke al mia klaso devos aliĝi iranano. Mi jam sciis iomete pri li, ĉar ni samtempe du jarojn pli frue estis studinta en altlernejo. Li bone sciis la svedan. Sed mi tamen pensis ke estus utile lerni iom da persa lingvo pro konsidero al li, por ke li ne devu lerni la rusan tute tra la sveda. Mi pensis ke eble eĉ troviĝas inter la persa kaj la rusa similecoj, de kiuj mia lernanto povus tiri utilon.
i aĉetis etan libron pri la araba skribo, La araba skribo - Kiel legi kaj skribi ĝin fare de s-roj Nicholas Awde kaj Putros Samano, kaj sukcesis kun iom da peno lerni kelkajn el la literoj. Poste mi pruntis KD-roma kurso pri la persa por memstaraj studoj el la urba libraro. Dum monato mi sukcesis enkapigi relative grandan vortprovizon. Mi ankaŭ ja trovis certajn similecojn inter la persa kaj la rusa. La vortoj por valizo kaj ducent multe similas inter si. Poste la kurso tamen ne fariĝis tio kion mi celis. Mia persa lernanto neniam komencis la kurson pro manko de tempo. Sed tio kompreneble ne kaŭzis grandan doloron. Mi ja rezulte lernis iom da persa lingvo. © Linus Ganman, |