Bildostriisto
havas la parolon

Fermentita baltharingo
Je kio la koro estas plena...
Unua atesto estas la vesto
Aŭ unu aŭ la alia
Kie estas la pomkaĉo?
Panjo volas veturi per lifto
Se ŝuoj povus paroli
Panjo laboras
Posttagmeze en la kuirejo
La planko de unu...
Maljunulejo en la jaro 2039
La patro parolas

Tabelo de enhavo

Linus Ganman

B

ildostrioj estas unu el miaj grandaj pasioj. Kiam mi volis rakonti pri mia familio estis nature, ke mi decidis uzi la bildostrian formaton. Mia desegnomaniero tamen preskaŭ tute ne ŝanĝis de kiam mi havis dek jarojn, kaj mi ne uzas multe da laboro kiam mi desegnas. Laŭ ĉiuj rilatoj, la plej esenca afero ĉiam estas eternigi la momentojn kiel eble plej baldaŭ post iliaj momentoj de okazo, parte por ke ili ne forgesiĝu, sed ankaŭ parte por ke la memoroj pri la okazaĵoj ne estu distorditaj.

M

i ne faras iun sekreton pri tio, kiu min inspiras kaj de kiu mi ŝtelas. Mi observas, kiel la franco Édika kaj la svedo Krister Petersson faras. Per raciaj kialoj, ĉiuj miaj figuroj havas globetajn okulojn, longajn nazojn (kiel la bedaŭrindaj banstrandaj donĵuanoj, putinklientoj kaj ĉiutagaj homoj de Édika) kaj siajn mentonojn kaŝitajn en la kolumo (kiel la figuro Olaf de Petersson). Krom tio mi ŝatas la bildostriojn de la svedo Joakim Pirinen, la belgo André Franquin kaj la germano Ralf König. Antaŭ ĉio mi ŝatas amuze desegnitajn bildostriojn. Bildostrio povas havi ajnan sensencan enhavon, sed spite esti ridiga, nur se ĝi estas amuze desegnita (kiel ekzemple Chubb and Chauncey fare de Vance Rodewalt).

S

ur la sekvantaj paĝoj mi publikigas la plej bonan el mia verkaro, pensante ke tamen kiel eble plej multe estu inkludita. Rigardu tion ĉi kiel vokon pri helpo de senespera malfeliĉulo. Aŭ ĝoju pro tio, ke troviĝas ankoraŭ unu homo ke havas same frenezetan familion kiel vi mem. Kion ajn mia familio diris pri la esotera enhavo de tiuj ĉi desegnaĵoj, mi kredas, ke ili priskribas ion sufiĉe universalan. Por eviti dubon, mi priskribas la cirkonstancojn de ĉiu epizodo. Se oni ne komprenas la spritojn de la epizodoj, oni espereble povas trovi indikojn en la klarigantaj tekstoj.

P

ro la ordo, mi tamen kompilis prezenton de miaj figuroj. La plej oftaj figuroj estas mi, mia frato, mia patrino kaj mia patro. Al ili, kiuj ial ne konas iun el ĉi tiuj personoj, la prezento povus eventuale komprenebligi miajn esoterajn bildostriojn.

© Linus Ganman,