Fermentita baltharingo |
Oni povas esti laborema en diferencaj manieroj. Iuj desegnas bildostriojn, aliaj zorgas maljunulojn, devante lukti kun drakoj. Atentu, kiel engluita Panjo aspektas sur la bildo ĉi-malsupre, kvazaŭ ŝi ne apartenus al la medio. ![]() Zorgi maljunulojn estas malfacile. Oni tiam foje ne povas komuniki lingve kun siaj flegatoj... ![]() ...kaj se flegato iam ekŝatas onin, ŝi povas esti virinaĉo kun simpatio al naziistoj. ![]() Post la labortaga penego povas esti plaĉe ĝui la hejman kvietecon. Neniuj ĝenoj, neniuj penoj. ![]() Observemaj legantoj certe demandas sin por kioma fojo mi mokas pri la laŭdira furzemo de Panjo. Mi devus trovi ion pli konvenan, pri kio moki. ![]() © Linus Ganman, |