Fermentita baltharingo |
Mi havis nur dek du jarojn, kiam mi desegnis tiun ĉi epizodon. Kiam oni estas tiom maljuna, ĉio, kion oniaj gepatroj faras, estas embarasa. Supozeble por evidentigi la gradon de ĝenado, mi desegnas min kun ĉapo sur la kapo. Per ĉi tio, mi verŝajne volis montri, ke ni estas ekstere, kaj ke la risko, ke iu aŭdu kion Panjo faras, sekve estas granda. Panjo nome ofte kantas, kaj ŝi havas surprize grandan kapablon asocii ĉion, kion oni diras, kun iu kanto. Kiel dudekjarulo mi ĉiam trovis tion ĉi embarasa. (En la efektiveco, kantante, Panjo ne havas tiajn malvivan rigardon kaj malkaŝitan langon.) Kompreneble, mi kontemplis pri tio, kiel estus, se la repertuaro de Panjo elĉerpiĝus. Nuntempe, mi povas pli alte taksi la ĝojon de Panjo pri kantado, kaj mi mem proprigis ĝin. Ĝi povas prezenti al mi grandan helpon kiam mi volas memori kiel oni nomas certajn aferojn aŭ alian tipan lernejan sciadon. © Linus Ganman, |