Fermentita baltharingo |
Panjo estis dungita de la komunumo dum pli ol dek kvin jaroj kiam ŝi donis al mi la ideon por tiu ĉi epizodo. Eventuale, mi havas antaŭjuĝojn pri komunuma laboro, sed mi supozas, ke ĝi kuntrenas ne malgrandan paperumadon. Ĉiaokaze, ne estas neprobable, ke dungitoj de la komunumo iam manovras kopimaŝinojn. Ĉiuokaze, unu fojon veninte domen, Panjo demandis: „Kiel oni faras kopiojn per kopimaŝino?“. Jes, kiel malfacile povus fakte esti? Ĉu same malfacile kiel veturi per lifto? © Linus Ganman, |