Fermentita baltharingo |
Kiel adoleskanto, mi loĝis en spaco de 175 kvadrataj metroj. Ĉi tie oni vidas la longajn plankajn tabulojn karakterizajn por tia spacohava loĝejo. Mi ĉiam estis matene vigla, eĉ sabate, kaj tial mi estas vestita, bonorda kaj maldorma en tiu ĉi bildo. Kiel oni povas vidi, Panjo kaj Paĉjo estas nur apenaŭ maldormaj. Paĉjo diras ion tra oscedo. Mi revenos al tio pli poste. La bildo ĉi-supre estas unu el la desegnaĵoj la plej favorataj de Panjo. Estas iom strange, se oni konsideras, kiom malmilde mi karikaturis ŝin. Sed ŝi verŝajne pensas, ke la distaŭzitaj haroj kaj la pufetoj sub la okuloj perfekte ilustras ŝian mankon de espero kiam ŝi estas frontata de la penso pri purigi tiujn 175 kvadratajn metrojn kun fenestroj frontantaj al tri direktoj, tri funkciantaj kahelfornoj, lignaj plankoj kaj nemezurebla nombro da aĵoj. Kaj jen Paĉjo. Li apenaŭ povas teni la okulojn malfermitaj, la haroj estas distaŭzitaj, kaj harskvamoj, okulsablo kaj barbostoploj flugas ĉirkaŭ li kien ajn li iras. Spontanee, oni supozus, ke li volas reenlitiĝi. Kion li diras, vi kredas? Ion tiel neverŝajnan, ke mi devis ekpreni krajonon. Li diris „Hodiaŭ ni faros grandan purigadon!“. © Linus Ganman,
|