Fermentita baltharingo |
Avizinte la eksiĝon el mia laboro kiel kelnero, mi ne sciis kion fari, kaj tial mi rifuĝis al la reserva solvo, kiu neniam forlasas malorfan knabinon: Patrinaj sentoj. Mi reloĝiĝis al mia patrino, kaj restis ĉe ŝi dum kvin jaroj. Panjo kaj mi vivis proksimege kune kaj dividis ĝojon, larmojn kaj sekretojn. Fraĉjo eĉ tiam troviĝis konsiderinde multe pli supre sur la kariera eskalo. Li neniam povus intenci reloĝiĝi al Panjo. Li tamen perdis tion, kio okazis en la kunloĝanta parto de la familio (ekzemple tion, kio faras la telefonan fakturon ridiga). Kiam li tial nenion komprenas, lia sola kaj plej ofta konkludo estas la sama konkludo kiun li tiras en la fino de ĉi tiu epizodo. Panjo havas seinfeldeskan kuirejon. Enirante en ŝian apartamenton, oni envenas rekte en la kuirejon. Sidante en ŝia kuirejo, oni devas esti preparita por gastoj. Fraĉjo venas kaj iras laŭ sia deziro, memevidente. Jen la fono de ĉi tiu epizodo, kie Panjo kaj mi sidas kaj ne faras ion specifan. Laŭ Fraĉjo, mi mem estas sufiĉe stranga, sed nia patrino ankaŭ estas tute speciala persono. Ŝi edukis du filojn kaj formulis por ili, do mi kaj mia frato, amason da direktivoj. Nun kaj mi kaj mia frato estas tiom kreskintaj, ke Panjo jam ne povas disponi pri ni kiom antaŭe, sed neniu el ni ja povas forgesi, kion Panjo iufoje diris. „Ĝenerale ne furzu en la ĉeesto de aliaj, kaj precipe ne ĉe la manĝotablo.“ „Ne parolu multhore per telefono.“ Kaj tiel plu. La afero do estas, ke nia patrino facilege ridas. Kaj kiam ŝi estas en konvena humoro, ŝi ridas preskaŭ ĝissufoke. Antaŭ ĉio, ŝi ridas se ŝi iam eble rompas iun el la direktivoj, kiujn mi kaj mia frato obeu. Kiam mi desegnis ĉi tion, Panjo ricevis detale difinitajn telefonajn fakturojn. La solaj telefonaj vokoj, kiuj daŭris horon kaj iom pli, estis faritaj al la plej bona amikino de Panjo. © Linus Ganman, |