Fermentita
baltharingo

Fermentita baltharingo
Je kio la koro estas plena...
Unua atesto estas la vesto
Aŭ unu aŭ la alia
Kie estas la pomkaĉo?
Panjo volas veturi per lifto
Se ŝuoj povus paroli
Panjo laboras
Posttagmeze en la kuirejo
La planko de unu...
Maljunulejo en la jaro 2039
La patro parolas

Ĉefpaĝo

Mi ne estas klarvida, propradire. Mi nur penas esti diplomata. Sed antaŭ ĉio, mi ne volas ŝprucmakuli miajn vestojn per haringa peklakvo, kaj tial mi enakvigas la haringujon malfermonte ĝin.

Bildo

Diplomata povus oni esti, asertante, ke oni estas klarvida. Oni ankaŭ povus kontraŭe esti malĝentila, rimarkigante, ke kelkaj personoj tuttempe ripetas la samajn diraĵojn, kvazaŭ certaj zorgendaj maljunuloj. Cetere, mia patrino multjare zorgis maljunulojn.

Bildo

Por ilustri, ke kelkaj personoj tuttempe ripetas la samajn aferojn, oni povas rakonti pri fermentita baltharingo. Fermentita baltharingo iamaniere estas apenaŭ ŝanĝanta afero, kaj tial oni malofte povas diri ion novan pri ĝi. „Ĝi odoras kurioze.“ „Kelkaj ŝatas ĝin, aliaj ne.“ „Eniri tien, kie iuj manĝas fermentitan baltharingon estas kiel eniri en rektumon.“

Bildo

Ĝis mi havis 23 jarojn, mi havis reputacion kiel homo kiu rifuzis manĝi fermentitan baltharingon. Tiam mi unufoje estis invitita al tagmanĝo, kie la alternativo estis vienaj kolbasoj. Manĝi vienajn kolbasojn en nebulo de haringa odoro supozeble ne estus ideala alternativo. Fiŝo estas ĉiuokaze nutraĵo kun konata enhavo.

Bildo

Ĝis mi havis 23 jarojn, mi kuntiris la nazon pro tiuj, kiuj manĝas fermentitan baltharingon. Unufoje, kiam Panjo volis manĝi fermentitan baltharingon, mi devigis ŝin eliri en la ĝardenon. Estis septembro kaj ekstere estis supozeble iom malvarme.

Bildo

Nuntempe mi estas konvinkita, ke se mi estus frontata de la bizara situacio de esti ekzilita al dezerta insulo kaj de havi eblecon al tiu insulo kunpreni longtempe sufiĉantan stokon de io, mi ĉiuokaze kunprenus fermentitajn baltharingojn.

Bildo

„Jes...la intenco estas, ke vi nun ridu! La bildostrio nun estas finita.“

Bildo

„Kio do ,sarkasma al Sonia‘? Ĉu vi vere volas diri ke mi iel subsugestis ke ŝi estas senila??“

Bildo

„Ne! Ne! Ne! Vi miskomprenis!“ Sekve estas en tiu ĉi bildo, kie mi penas esti kiel eble plej diplomata.

Bildo

Sed vi jam scias, kion mi volas diri propradire, ĉu ne?

Bildo

Mi nur volas diri, ke kelkaj personoj agas kvazaŭ ili estus senilaj. Tie ĉi ni revidas min kaj mian patrinon en kuireja medio.

Bildo

Mi do ne estas klarvida. Ankaŭ ne diplomata.

Bildo

Panjo havas seinfeldeskan kuirejon. Enirante en ŝian apartamenton, oni envenas rekte en la kuirejon. Sidante en ŝia kuirejo, oni devas esti preparita por gastoj. Fraĉjo venas kaj iras laŭ sia deziro, memevidente.

Bildo

Mia frato neniam sukcesis lerni ŝati fermentitan baltharingon. Li asertas, ke li penis manĝi tian. Mi povas kompreni lin, ĉar mi mem rifuzis manĝi tian en la pasinteco.

Bildo

Kiel mi diris, mi ne estas klarvida, propradire. Nur estas tiel, ke kelkaj personoj tuttempe ripetas la samajn diraĵojn.

Bildo

© Linus Ganman,