Fermentita baltharingo |
Tiun ĉi epizodon ricevis Panjo en la 43a datreveno de sia naskiĝtago. ![]() Iom antaŭe ni rikoltis pomojn, kaj Panjo faris el ili pomkaĉon. ![]() Min miris, ke hejme neniam troviĝis pomkaĉo, spite tiu granda kaĉkuirado... ![]() ...ĝis mi ekrimarkis, ke Panjo metis la kaĉon en plastajn potetojn, en kiujn ŝi antaŭ tio konservis kokan grason, kaj sur kiuj la malnovaj etikedoj restis. ![]() Glaciita pomkaĉo kaj glaciita koka graso aspektas preskaŭ same tra frostaj plastaj kovriloj. Estus stulte manĝi ion, kies enhavon oni verdire ne scias. ![]() © Linus Ganman, |