Fermentita baltharingo |
La homoj, kiuj antaŭe loĝis en la ĉambraro super tiu de mia patrino, estis veraj pavianoj. Ili senĉese lavis maŝine tiel, ke ilia ege malpura lavakvo fluis malsupren en nian banĉambron. Kaj ili bruegis multe. Du ŝafhundojn havis ili dum certa tempo. Kaj du spitemajn adoleskojn kun talento por korpokonstruado kaj muziko pri blanka potenco. Je la dua nokte. La plej malbona, kiun iu povus fari post la vespermanĝo, koncerne la peristaltan kontrahiĝon, estus sidiĝi antaŭ la televido. Tamen estis ĝuste tio, kion mi kaj Panjo kutimis fari, kiam ni loĝis kune. © Linus Ganman, |