Fermentita baltharingo |
Tio ĉi estu unu el pruvoj pri tio, ke miaj bildostrioj origine estis produkto destinita por la skribtabla kesto. Mi loĝis en Harstado in Norvegio kiam mi desegnis tiun ĉi epizodon, kaj sendis ĝin al Panjo per poŝto. Jen kial la tria kaj kvara bildoj havas postsignon de faldado. Post kiam mi vizitis du jarojn la altlernejon, mia instigado studi estis nula. Mi aspiris plurajn oficojn en mia hejmurbo, sen trovi iun laboron, sed vojgastejo ĉe la enveturejo al la plej granda insulo de Norvegio volis dungi min. Mia familio iomete malaprobis tion, ke mi devis translokiĝi en tian malproksiman regionon kiel sudan Tromson, superŝutante min per teruraj vizioj. „Norda Norvegio estas malvarma, senfrukta kaj dezerta“, ili diris. „Tie la suno ne brilas vintre“, ili diris. Kaj „tien ja estas tiel malproksime!“ Mi demandis Panjon, ĉu ŝi havus iujn malpli grandajn obĵetojn kontraŭ mia translokado, se mi irus en Aŭstralion anstataŭ en nordan Norvegion. Ŝi diris, ke jes. Nu, la argumenton pri la malproksimeco de norda Norvegio mi facile desegis. Mi laboris en Tromso el septembro 1998 al oktobro 1999. Mi volonte restintus pli longtempe. Norda Norvegio bolis je kredo je la estonteco kaj je optimismo, kaj la naturo tie estas nesupereble bela. Tiun ĉi epizodon mi desegnis eksciinte ke mi devos certe foriri el Norvegio al novaj aventuroj. Mi sciis, ke la tempo en norda Norvegio havis finon. Ekvidinte tiun ĉi epizodon, Panjo komentis ĝin mallonge, dirante ke ne estas kredeble, ke ŝi vivos ĝis la jaro 2039. Sed estas evidente kredeble, ke mi fariĝos astronaŭto. © Linus Ganman, |