Personaro
 

Malantaŭen

Panjo

P

anjo (aŭ Sonia, kio ankaŭ estas nomo, kiun ŝi atentas) estas pli malpli propravole la centra figuro de la bildostrioj. Klarigon mi donos iomete pli malsupre. Ŝi frapante ofte portas striitan pulovron kaj naskis, nutris kaj edukis du filojn kiel eble plej bone. Ŝi estas ege kapabla pri kuirado, sed malpli sperta pri elektronikaj aĵoj. Krom tio, ŝi pensas, ke tro multaj fuŝparolas la svedan. Multjare, ŝi zorgis maljunulojn, kaj tio ja menciiĝas en kelkaj epizodoj. Panjo ankaŭ estas tiu el ni kvar en la familio, kiu en la bildostrioj donas ekzemplon de la plej granda variado koncerne tondfasonojn. Kelkfoje ŝi tuberligas la harojn, kaj kelkfoje fortondas sian fruntan hartufon.

Fraĉjo

F

raĉjo Jens estas ses jarojn pli aĝa ol mi. Tial, kiel frato, li neniam estis egalranga kunludanto, sed ordinare antaŭulo kiu volis montri la vojon kaj atendis, ke mi sekvos liajn paŝojn. (Fi, mi certe seniluziigis lin!) Fakte, estas li, kiu vidiĝas sur ambaŭ bildoj, sed kiam li estis pli juna, li nek kreskigis harojn en sia vizaĝo, nek kutimis kolorigi la hararon. Mi ne scias, kial mi ne desegnis iun maldekstran orelon en Fraĉjo sur la dekstra bildo. Estas mia kulpo, ke li kurioze aspektas. En la efektiveco li havas ĉiaokaze funkciantan maldekstran orelon.

Linus Ganman

T

io ĉi estas mi mem. Mi naskiĝis kun nature buklaj haroj, kiuj kreskas tre rapide, kaj mi opinias, ke ĉi tio nur ĝenas min. Tial mi kelkfoje bridas mian hararon, tuberligante ĝin en ĉevalvoston. Mi estas la plej juna el la infanoj de mia familio, mi ŝatas desegni kaj studi lingvojn. Mi malofte atentas la ŝanĝojn de modaj tendencoj. (Sed ankaŭ haltinta horloĝo ja kelkfoje montras la ĝustan tempon.)

Paĉjo

P

aĉjo estis la homo, kiu instigis min komenci desegni bildostriojn pri mia propra familio. Li fariĝis des forestanta patro, ju pli maljuna mi fariĝis. Mi pensis, ke mi ne konas lin bone, kaj ĉi tio estis problemo. Mi neniam sciis, en kiu maniero mi proksimiĝu al li. Por iel atentigi pri problemoj kaj strangaĵoj en mia familio, mi komencis portreti Paĉjon. Kontraŭ problemoj oni ja povas batali humure, kaj ŝajnas ĉiaokaze, ke Paĉjo ŝatis tiun humuron, kiun mi penis prezenti per miaj bildostrioj. La plej unua epizodo desegnita en 1989 estas mokŝerco pri la treege kurioza maniero, en kiu Paĉjo interpretas la rekonigan melodion de la vakera televida felietono Rawhide. Paĉjo malaperis el la bildostrioj en 1993. Estis iom nature, ĉar mia gepatroj tiam disiris. Sendepende de la originala intenco de la bildostrioj kaj post kiam Paĉjo malaperis el la familio, Panjo estas la persono kiu plej ofte devas elteni esti portretita. Sendube, mi ankoraŭ ekhavas ideojn pri bonaj „paĉjaj“ epizodoj, sed ili tamen ne plu ŝajnas esti aktualaj.

© Linus Ganman,