Belgio
 

Anglio
Belgio
Ĉeĥio
Danio
Egiptio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Hispanio
Israelo
Italio
Kartvelio
Kipro
Latvio
Litovio
Luksemburgo
Nederlando
Norvegio
Pollando
Rusio
Svedio
Turkio
Ukrainio

Ĉefpaĝo

La naturrezervejo de Ѕkäсkеrfjällеn

L

a bildo ĉi-supre montras parton de satelita foto de sveda termezurista buroo; foto pri la naturrezervejo de Ѕkäсkеrfjällеn. La dislimo kiu iras el la supra dekstra angulo al la malsupra maldekstra estas la limo inter Norvegio kaj Svedio. Se oni starus ĝuste tie ĉi, oni certe facile vidus la dehakejon inter la du landoj per nearmita okulo. La limo inter Norvegio kaj Svedio nun ne estas ĉie same facile videbla, sed la penso ke tie troviĝas limo tamen estas iom fascina. Iufoje, la ĉi tie bildigita dislimo estis desegnita per krajono sur folio sub la kontrolo de reprezentantoj el kaj Norvegio kaj Svedio, kaj iufoje iu diris, ke tio, kio estas sur unu flanko de la krajonstreko nomiĝu Norvegio, kaj ke tio, kio situas sur la alia flanko de la sama streko nomiĝu Svedio. La limo inter Svedio kaj Norvegio laŭdire estas rezulto de tre pacaj interkonsentoj kun modesta sangoverŝado.

T

ute tiel facile estas ne ĉie en la mondo. Sur la marbordo de la Ruĝa Maro situas la teritorio Halaibo, pri kiu kaj Egiptio kaj Sudano asertas decidrajton, kaj ne malproksime de tie kaj ankoraŭ ĉe la limo inter la du landoj situas la teritorio Bir Taŭilo, kiun neniu el tiuj landoj volas atenti. La limdisputo interalie rezultigis komercajn blokadojn.

Baarle

A

lia eble ne tiel sanga, sed relative komplika interkonsento koncernas malgrandan parton de la limo inter Belgio kaj Nederlando. La limomarkon tie ĉi konsistigas krucoj en la trotuaro sur la bildo ĉi-supre. Sur ambaŭ flankoj de la limo oni parolas grandtrajte la saman lingvon, kaj aliĝinte al la Eŭrozono, kaj Nederlando kaj Belgio havas la saman valuton. La limo tamen estas rimarkebla, ĉar la landoj havas malkomunajn poŝtajn servojn, kio povas rezultigi, ke leteroj estas ekspeditaj per diversa rapideco, depende de tio, en kiun leterkeston oni metas ilin. En tiu ĉi teritorio fakte povas esti malfacile scii en ĝuste kiu lando certa leterkesto situas. Tie eĉ troviĝas restoracioj, kiuj havas tablojn en du landoj! La teritorio nomiĝas Baarle-Hertog en Belgio kaj Baarle-Nassau en Nederlando. Tien mi volus iam iri.

M

i estas iom certa, ke mi estis en Belgio dum la nokto antaŭ la dua de januaro 1995. Mi estas ĉiaokaze tute certa, ke mi tiam estis en vojaĝo en Svedion per aŭtobuso kaj pasinta la novjaron en Parizo. Noktomeze, ni haltis ĉe servostacio, kaj nia ŝoforo diris, ke ni povas eliri por laviĝi kaj brosi al ni la dentojn se ni volas. Li ankaŭ diris, ke ni estas en Belgio. Mi sekvis lian konsilon kaj uzis la necesejon de la servostacio. Se iu trovas okulvitrojn en servostacio en Belgio, povas esti ke ili estas miaj.

© Linus Ganman,