Israelo
 

Anglio
Belgio
Ĉeĥio
Danio
Egiptio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Hispanio
Israelo
Italio
Kartvelio
Kipro
Latvio
Litovio
Luksemburgo
Nederlando
Norvegio
Pollando
Rusio
Svedio
Turkio
Ukrainio

Ĉefpaĝo

M

i povas honeste diri, ke Israelo neniam estis lando, en kiun mi revis iri. Nun kiam mi estis tie, mi ne povas sekretigi, ke mi volonte reirus tien. Entute, la kaŭzo de mia vojaĝo tien estis ke printempe de 2018 mi kantis en la ĥoro Voces Musicales, kiu devis fari turneon tie. Mi preskaŭ senĉese estas ĥorkantisto de 1995, plej multe pro sanaj kaŭzoj (do ne unue pro lojaleco ekzemple al iu specifa eklezio aŭ muzika ĝenro), kaj tiel mi trafis lokojn kaj situaciojn, kiujn mi alie certe ne trafus, kaj tial ne estas strange, ke mi iris en Israelon ĝuste dank’al ĥorkantado.

L

a flughaveno de Tel-Avivo estas tre bela, kaj tio, kio trafas onin, kiam oni eniras tien, estas bonodoro, kiun tuj komprenigas onin, ke oni estas longe for de sia hejmo, almenaŭ se oni, kiel mi, estas skandinavo loĝanta en Baltio. Mi alvenis tien lunde la 12an de februaro sub malpezan pluvon kaj en varmon de 16 gradoj, sentis la bonodoron de olivsapo, en kiun la tuta flughaveno ŝajnis esti envolvita, kaj mi tuj sentis, ke antaŭ mi atendas tre plaĉa restado. Jam la unuan matenon mi plezure konatiĝis kun la plado ŝakŝuko. Kiel vera amiko de jahurto kiu estas tiel acida, ke ĝi starigas la nukharojn, mi kompreneble estis tre ravita pri la jahurto, kiun mi trovis sur la matenmanĝa bufedo de la hostelo. (Tion estas grave substreki eĉ se tion unuavice komprenas nur malmultaj. Mi nome loĝas en Estonio, kie la provizo de laŭnatura jahurto en la manĝaĵvendejoj bezonus iom da plivastigo. Tial, ĉiun fojon, kiam mi trovas jahurton, kies gusto superas tiun de la sengusta estona, mi kompreneble devas atentigi tion aparte.)

Israela jahurto kiu meritas sian nomon

I

ama instruisto de la franca prezentis al mi la libron La eta princo de Antoine de Saint-Exupéry. Li estas unu el la plej bonaj de miaj iamaj instruistoj, kaj tiel mi emas trakti tiun agon kiel aparte memorinda, ĉar ĝi pensigas min pri lia instruado en sia tuteco. En 2012, transloĝinte en Estonion, mi eklaboris kun virino, kiu kolektas eldonojn ĝuste de La eta princo, kaj mi supozas, ke ia celo por ŝi estas trovi ekzemplero en kiel eble plej multaj lingvoj. Antaŭ ol iri en Israelon mi demandis ĉu ŝi havas hebrelingvan eldonon de la libro, sed ĉar ŝi ne havis tion, mi ofertis serĉi pri ĝi. Unu tagon mi tial ekis serĉi librovendejojn en Interreto. La unua ligilo en la listo igita de la frazo tel aviv bookstore direktis al librovendejo nomata The Little Prince! Ĉar ĝi ŝajnis piedire iom malproksima kaj ĉar la servado de ĝia dungitaro surrete mallaŭdiĝis, mi tamen rezignis iri tien. Samvespere mia ĥoro devis kanti la luteran meson en G-maĵoro de J S Bach kaj la Te Deum de M A Charpentier en la Arta Muzeo de Tel-Avivo. Mi havis abunde ta tempo kiam iris tien kaj tial mi vizitis la memoraĵvendejon de la muzeo. Kaj tie ĝi staris — La eta princo en la hebrea! Mi prenis ekzempleron kaj iris al la kaso. La kasistino ekprenis la libron por skani la strekokodon kaj komencis paroli kun mi en la hebrea. Certe, se oni aĉetas libron en la hebrea, aliaj facile povas pensi ke oni parolas tiun lingvon, sed tiun fojon mi devis pardonpeti, kaj poste mi klarigis la situacion. Tiam la kasistino rakontis ke ankaŭ ŝi konas homon kun simila kolektmanio, sed ke tiu ne kolektas La etan princon, sed Alicon en Mirlando.

La eta princo

D

imanĉe mi kaj kelkaj samĥoranoj iris en Jerusalemon. Tio certe sonas kiel devoliganta ago, sed se iu delasus min en la novan urboparton ne indikante kie mi estas, mi devenus, ke mi estas en Gotenburgo. La stratoj estas vastaj kaj ilin surveturas fluliniaj tramoj. Ni krome havis tempon por iri en la malnovan urboparton, sed kompreneble ankaŭ tie la idealoj de la moderna mondo enradikiĝis. Tie oni surmerkatigas Jesuon Kriston kaj ĉion, kion oni povus pli malpli logike asocii kun li, do kompreneble vestaĵojn kaj ornamaĵojn, sed ankaŭ iomete pli subtilajn memoraĵojn, kiel oron, incenson kaj mirhon, sed ĉio kompreneble implicas, ke finfine pli multajn allogas Mamono ol Jehovo.

Bretaro en la kafejo The Little Prince en Tel-Avivo

K

iam alvenis lundo, mi pensis ke. diablo, kompreneble mi ĉiuokaze iros por ekscii kiu loko estas The Little Prince. Maldekstre sur breto ĉe la pordo staris pluraj ekzempleroj de La eta princo vice en pluraj lingvoj. Mi konstatis ke tio estas pli precize kafejo ol laŭregula librovendejo, sed mi tamen ne manĝis ion tie. Tien irante mi nome lasis mian nazon gvidi min al stratmanĝejo, kie ofertiĝis kikerbuloj, kaj survoje reen al la hostelo, mi trapasis la Zamenhofan straton. Tio kompreneble interesas min, ĉar mi lernis Esperanton. Iuj certe demandas, kial lerni artefaritan lingvon, sed oni tamen ne povas malobservi, ke multaj daŭre lernas kaj parolas Esperanton, kvankam la angla laŭ multaj rilatoj transprenis la rolon de internacia lingvo, kiun Esperanto iam volis ludi. Momenton post tio ke mi trapasis la Placon de Jicĥak Rabin, mi cetere trafis la mezon de eta dramo, kie alia, iom pli juna artefarita lingvo ludis decidan rolon. Virino senobserve transiris straton kaj aŭto preskaŭ surveturis ŝin. La kondukanto haltigis la aŭton kaj elklinis sin el la flankfenestro, kaj la du komencis kvereli laŭte en la hebrea. Treege impona kverelo por okazi en lingvo, kiun apenaŭ iu entute parolis antaŭ ol 1890.

La Zamenhofa strato en Tel-Avivo

M

arde ni busis en la piedsignoj de Jesuo Kristo. Interalie ni haltis en Nazareto, kie nia ĉiĉerono de altaĵo indikis la lokon, kie iam laŭdire staris la laborejo de Jozefo. En la deklivo de tie sidis viro, kiu ludis akordione Oh, When The Saints. Mi tuj ekpensis pri la ŝercdesegno de Gary Larson, kie montriĝas komparo inter alveno en la paradizon kaj alveno en la inferon. Ĉe la enirejo de la paradizo ĉiu enironto ricevas harpon, sed ĉe la enirejo de la infero ĉiu enironto ricevas akordionon. Tiun tagon ni ankaŭ haltis en Jardenit, kie Johano Baptisto laŭdire baptis Jesuon. Tie estas plenplene je tabuloj kiuj montras la alineon Marko 1:9-11 de la Biblio en multaj pli-malpli konataj lingvoj, kaj ĝuste kiel pri la elekto inter paradizo kaj infero, ĉi tie ĉeestas iom da diskriminacio. En la norvega la alineo troviĝas nur en la formo de bokmål, kaj ne en la formo de nynorsk.

Jardenit

I

om rimarkinda detalo pri tiu ĉi vojaĝo estas, ke ni faris tion samtempe kiel oni en Estonio preparis la festadon de la centjarigo de la Estona Respubliko. Kiel ĥoro devena el Talino ni kompreneble ne povis ne observi tiun festadon. Laŭ la informoj de la hejmlando estis malvarmo de ĉirkaŭ 16 minusgradoj en la ĉefurbo, sed tri tagojn antaŭ la granda festotago ni eliris en niaj plej belaj vestaĵoj kaj stariĝinte sub brulantan sunon inter la susuron de palmoj kaj la pepadon de birdoj ni komencis kanti:

K

iam venis la centjariga tago de Estonio, mi kaj la ĥoro iris en Abu Goŝ kaj prezentis la Pasiono laŭ S-ta. Johano de J S Bach en Église Notre-Dame-de-l’Arche-d’Alliance, katolika preĝejo kun granda statuo de la Virgulino Mario sur la tegmento. Kantante tie mi ne povis ne pensi, ke la interno de la preĝejo grandparte memorigas pri la Granda Preĝejo en Ostersundo, kie mi kantis la Pasionon laŭ S-ta. Johano la unuan fojon en 1998. La rondo finfine fermiĝis.

Église Notre-Dame-de-l’Arche-d’Alliance en Abu Goŝo

© Linus Ganman,