Danio
 

Anglio
Belgio
Ĉeĥio
Danio
Egiptio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Hispanio
Israelo
Italio
Kartvelio
Kipro
Latvio
Litovio
Luksemburgo
Nederlando
Norvegio
Pollando
Rusio
Svedio
Turkio
Ukrainio

Ĉefpaĝo

K

iel infano mi devis kelkfoje travivi, ke miaj komprenoj pri logiko detruiĝis. En la mondo, en kio mi laŭ miaj propraj perceptoj estis, sin trovis Norvegio, kiun mi rigardis kiel plaĉan landon kun gajaj homoj kaj bona ĉokolado. Leginte uzindikojn de multaj specoj, mi tamen konkludis, ke la lingvo kiun oni parolas en Danio tre similas la lingvon kiun oni parolas en Norvegio. Tie miaj provoj tiri logikajn konkludojn envenas en la rakonton. Pensante pri la simileco de la dana al la norvega, mi konkludis, ke Danio ankaŭ estas plaĉa lando kun gajaj homoj kaj bongusta ĉokolado. Krom tio, Danio ja estis la lando, kie fantaziaĵoj povas efektiviĝi - la lulilo de ĉiuj lego-briketoj. O, imagu, se oni povus iri en Legolandon, sidiĝi ĉe granda kuvo plena de nemezurebla nombro da lego-briketoj kaj nur konstrui, konstrui kaj konstrui!

F

infine do venis la tago, kiam Paĉjo proponis, ke ni iru en Legolandon. Mi havis naŭ jarojn kaj estis plenplena de atendo. Mia atendo plifortiĝis kiam ni restis en Gotenburgo, kie ni tranoktis en bela ĉambro en Gоthіа Ноtеl kaj iris en la amuzejo Lіѕеbеrg, amuziĝante treege. Se estis tiel plaĉe en Gotenburgo, kiel plaĉe tiam estus esti en Legolando?

Konduklicenco

P

asante la Sundon, mi eksciis kiel la dana sonas. Mi komprenis nenion! Nia gvido diris, ke ŝi supozis ke kvindek dane estas halvfjärs (kio en mia gepatra lingvo sonas preskaŭ kiel duona trakeno). Duona trakeno? Kion tio volus diri? Kial la danoj ne povis nombri ordeme? Kaj kie estis ĉiuj gajaj homoj? Ĉie kuris homoj kun longaj gamboj ĉirkaŭ mi, kaj kiam mi volis memstare esplori la ĉirkaŭaĵon, min haltigis krudvoĉaj homoj, dirante Ne eniru tien! La tago, kiun ni pasigis en Legolando, estis malserena kaj pluva. Eĉ ne la motorista lernejo estis agrabla. Oni ja ne rajtis konduki tiel, kiel oni volis! Mi sopiris hejmen, kaj tuj kiam mi ekvidis telefonbudon, mi petis la permeson de Paĉjo telefoni hejmen. Ĝuste kiam mi eniris en la budon, la telefono eksonoris! En Svedio mi ĝis tiam ne vidis iujn telefonbudojn al kiuj oni povas telefoni. Strange. Mi levis la aŭdilon kaj respondis.

„Ha lo, mi estas Linus en la telefonbudo en Legolando!“
„Ĉu vi estas sveda?“ viro diris en la dana.
„Jes, certe“, mi respondis per mia infana soprana voĉo.
„Ĉu mi povus fiki kun vi?“ la viro diris.

M

i malkaptis la aŭdilon kaj elkuris el la telefonbudo. Mi estis timidaĉa! Kio estis tiu viro? Ĉu li sciis kio mi estas? Kial li volis fiki kun mi? Mi? Infano? Kiu feklando estis tio? Diabla pisa Danio! Pluvis, la homoj ne povis paroli ordeme kaj la tuta lando plenis de frenezaj plenkreskuloj kiuj volis fiki kun infanoj. Nu, bone.

Klas kaj mi sur la strata Strøget en Kopenhago

D

epost tiam mi kelkfoje trairis la Danion, dum vojaĝoj en Germanion aŭ Francion. En 1995 mi tie faris pli longan viziton. La memoroj de la vojaĝo en Legolando ankoraŭ malplaĉis al mi. Mi estis elektita kiel unu el dudeko de reprezentantoj de Svedio en la kontraŭrasisma kampanjo Ĉiuj malsamaj - ĉiuj egalaj, kiu interalie kulminis per edukada vojaĝo en Strasburgon. La unua haltejo estis Kopenhago. En lernejo ni estis invititaj partopreni rolludon. Ni dividiĝis en grupojn kaj ricevis etikedojn kiujn ni devis fiksi al niaj ĉemizoj por montri al kia grupo ni apartenis. Ni ricevis liston da farendaj taskoj. Mi devis interalie serĉi laboron kaj loĝejon, kaj vicatendi ĉe dancklubo.

Ĉ

ie mi trafis la saman malafablecon kiel kiam mi estis en Danio kiel naŭjarulo. Oni forpuŝis min el la dancklubo, kaj kiam ajn mi havis iun dokumenton, kiu bezonis subskribon, iu oficisto en blanka ĉemizo kaj kravato ĉiam forfrivolis ĝin. Mi ne kaptis la celon de la rolludo, sed pensis nur ke tio, al kio mi elmetiĝas, estas kutima dana negastigemo. Ankoraŭfoje mi do ricevis konfirmon de tio, ke Danio estas diabla feklando loĝata de malgajaj homoj. Inter du taskoj, mi ekvidis mian kunvojaĝanton Klas en unu el ŝtuparejoj de la lernejo. Klas kaj mi konis unu la alian jam antaŭ la vojaĝo, ĉar ni estis vizitintaj la superan stadion de la sama baza lernejo. Nun Klas estis promociita ĉefo kaj havis altan salajron kaj belan apartamenton. Mi diris ke mi pensas fajfi pri ĉio kaj iri urben aĉeti kolbason aŭ fari ion ajn anstataŭ de ĉirkaŭkuri en tiu ĉi lernejo kaj esti traktata kiel feko.

„Ĉu vi ne komprenas la celo de la rolludo?“ Klas demandis.
„Ne!“ mi respondis.
„Rigardu la etikedon sur via ĉemizo“, Klas diris.

M

i rigardis mian etikedon. Kaj poste la etikedon sur la ĉemizo de Klas. Tiam mi ekvidis ĉion klare! Sur la etikedo de Klas estis presita bildo pri blanka vizaĝo. Sur mia propra etikedo estis nigra vizaĝo. La rolludo, al kiu ni estis invititaj, celis ilustri kion rasismo signifas, kaj ne havis iun specifan rilaton kun dana negastigemo. La etikedoj determinis, kiel ni estu traktataj ĉe la diversaj stacietoj de la rolludo. Mi ekridis ekkompreninte, kiel malrapide mi pensis. Dum la resto de la tago, mi kovris mian etikedon per mia mano.

© Linus Ganman,