Ukrainio
 

Anglio
Belgio
Ĉeĥio
Danio
Egiptio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Hispanio
Israelo
Italio
Kartvelio
Kipro
Latvio
Litovio
Luksemburgo
Nederlando
Norvegio
Pollando
Rusio
Svedio
Turkio
Ukrainio

Ĉefpaĝo

M

i havas tute specialan rilaton al Ukrainio. Ĉio estas la merito de la svedlingva ĵurnalo Kamratposten [proksimume La Kamarada Revuo]. Mi ricevis ĝin en mia leterskatolo inter la 28a de novembro 1984 kaj la 30a de marto 1994, kaj dum tiu periodo okazis multe kaj en mia propra vivo kaj en la tuta mundo. La unua numero venis kiam Konstantin Ĉernenko estis la gvidanto de Sovetunio. La 11an de marto, la tagon post la morto de Ĉernenko, Miĥail Gorbaĉov elektiĝis ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio. Televide oni tiam parolis pri la politiko de Gorbaĉov tiom multe, ke mi ekvolis lerni la rusan. Kiu unu fojon fariĝis lingvomaniulo restos por ĉiam lingvomaniulo kaj sekve konatiĝas kun sia ĉirkaŭaĵo tra lingvoj. Kaj tiutempe Kamratposten vere enhavis novaĵojn pri grandformata politiko, sed ne tiel multe pri Sovetunio ĝuste tiam, kiam mi komencis lerni la rusan. La 5a numero de la 6a de aprilo 1988 enhavis novaĵon pri tumulto en Sumgajto kaj la 8a numero de la 8a de samjara junio enhavis novaĵon pri la retiriĝo de Sovetunio el Afganistano. Supozeble mi ne tre atentis pri tiuj novaĵoj.

L

a 9a numero de la 29a majo 1988 tamen publikigis reporteraĵon, al kiu mi povis rilatiĝi. Ĝi temis pri nek milito, nek tumulto, sed la 13-jara ukraina knabino Lina Kornejeva kaj pri ŝia junpionira bivako. Mi pensis, ke ŝi kaj ŝia junpioniraj amikoj havas tiel ĝojan aspekton en siaj uniformoj. Kaj, imagu, miaj okuloj tiriĝis al la angulo de la dekstra paĝo de la reporteraĵo, kiu la revuo faris la demandon Ĉu vi volas korespondi kun kozako?

La numero 9/1988 de Kamratposten

P

ovas esti ke la dato de publikigo de la reporteraĵo pri la junpionira bivako ne estis tute hazarda. Oni povis certe jam tiam noti, ke en Sovetunio komencis evoluo, kiu permesos pli da raportado pri la ĉiutaga vivo de ordinaraj homoj. Baldaŭ komenciĝis pli densa raportado pri okazaĵoj en Sovetunio, eĉ en Kamratposten:

16a de novembro 1988 — Kion signifas „glasnost“? - Du vortoj en la rusa donis al Miĥail Gorbaĉov kaj famon kaj popularecon. Unu estas glasnost kaj la alia estas perestrojka. Sed kion vere signifas la vortoj?

22a de februaro 1989 — Finfine Sami rajtas viziti siajn parencojn - Sami Lill kaj lia familio loĝas en Engelholmo en Skanio, Svedio. Ili faris vojaĝon, kiu antaŭ nur eta tempo ne estus same facile fari. Ili vizitis parencojn en Estonio trans la Balta maro.

26a de aprilo 1989 — Li venkis ĉe alispeca elektado en Sovetunio - Okazis elekto en Sovetunio pri deputitoj de la Supera Soveto, la egalaĵo de la parlamento de Svedio. [...] Unu el la venkintoj de la elektado estas la eksa partiestro en Moskvo, Boris Jelcin.

28a de junio 1989 — Hungario malkonstruas la barilon - Hungario komencis malkonstrui la altan elektran pikdratan barilon ĉe la tuta aŭstria limo.

20a de septembro 1989 — La protesto de la baltoj: Homa ĉeno por libereco - Precize je la sepa en la sunsubiro [la 23an de aŭgusto] nekalkulebla nombro da homoj ligis inter si la manojn. Inter unu kaj du milionoj da baltoj formis ĉenon man’-en-mano. La vivanta ĉeno etendiĝis tra ĉiuj tri baltaj ŝtataj - distanco de 600 kilometroj. Tio estis paca demonstracio por libereco kaj aŭtonomio.

11a de oktobro 1989 — Orientgermanoj fuĝas okcidenten - Miloj da orientgermanoj fuĝis en Okcidentgermanion la lastajn semajnojn. Fuĝintoj plej ofte estas junaj faksciaj. Ilin bonvenigas Okcidentgermanio kun etenditaj brakoj.

13a de decembro 1989 — La muro inter oriento kaj okcidento estas malfermita - Nun la popolo de Orientgermanio jubilas. Finfine ili rajtas libere vojaĝi el sia lando. Orientgermanio ricevis novan registaron, kiu volas enkonduki pli da demokratio.

27a de decembro 1989 — Nun Orienteuropo aliiĝas - Lastatempe okazis multe en Orienteŭropo. Sovetunio malkaptas ĝin. Limoj malfermiĝas. La Berlina muro, kiu disigis la orienton de la okcidento falas. Homoj de la oriento rajtas unuafoje dum la lastaj 28 jaroj libere viziti la okcidenton. Ĉu atendas pli granda libereco?

21a de februari 1990 — La malkaŝemo en Sovetunio estigas problemojn - Miĥail Gorbaĉov havas problemojn kun la konservado de ordo en Sovetunio. La popoloj de Azerbajĝano kaj Armenio interbatalas. En Estonio, Latvio kaj Litovio prezentiĝas postuloj pri pli granda libereco. Multaj diras ke tio povas signifi la finon por Gorbaĉov.

25a de aprilo 1990 — Sovetunio ne volas liberigi Litovion - Svedio povas ekhavi tri novajn najbarajn landojn - Estonion, Latvion kaj Litovion. Ĉiuj batalas por liberiĝi de Sovetunio.

16a de majo 1990 — Unuiĝinta Germanio timigas multajn - Baldaŭ la orienta kaj la okcidenta Germanioj fariĝos unu sola giganta lando. Multaj opinias ke estas bona ke ĉiuj germanoj rajtas vivi en paco kaj libereco. Aliaj timas la novan potencan Grandgermanion.

18a de julio 1990 — Ĉu Sovetunio disfalos? - Kiom longe plu Sovetunio kuntenos? En pli kaj pli da respublikoj de la lando la popolo volas mem disponi pri sia teritorio. Nun multaj timas, ke komenciĝos milito en Sovetunio.

31a de oktobro 1990 — Eksaj malamikoj reunuiĝis - La mondo havas unu landon malpli. Orienta kaj okcidenta Germanioj unuiĝis kaj fariĝis nur Germanio. Milionoj da homoj tra la tuta mondo celebris la okazon. Sed multaj germanoj maltrankviliĝas pri la estonteco. Multo ŝanĝiĝos en la vivoj de ordinaraj homoj.

12a de decembro 1990 - Religia libereco enkondukiĝis en Sovetunio. Nun por la unua fojo post la revolucio en 1917 okazas diservoj en la fama Katedralo de Sankta Bazilio ĉe la Ruĝa Placo en Moskvo.

12a de decembro 1990 - Antaŭ kelkaj jarcentoj Estonio apartenis al Svedio. Nun eta politika partio en Estonio volas ke la sveda princo Carl Philip fariĝu la reĝo de la lando.

Ĉu vi volas korespondi kun kozako?

M

i ne scias kiam mi skribis al iu el tiuj lernejoj en Zaporiĵo en Ukrainio por povi korespondi kun kozako. Sed unu tagon mi ricevis leteron de Irina Fomina, 13-jara knabino en Zaporiĵo, kaj ŝia letero stampiĝis la 4an de marto 1991. La 24an de aŭgusto la saman jaron Ukrainio proklamis sian aŭtonomecon, la 1an de decembro la proklamado aprobiĝis kaj la 26an de decembro Sovetunio malestabliĝis. Mi kaj Irina daŭrigis nian korespondadon dum kelkaj jaroj. Kelkfoje pasis nur semajno inter la leteroj. Geografie ni estis tiel foraj unu de la alia, sed mi tamen imagis, ke ni estas mense proksimaj, almenaŭ konsiderante la grandan tempon kiun ni uzis por nia korespondado. Kaj multe inspire estis koni iun, al kiu mi povis cedi parton de miaj pensoj.

Letero de Irina Fomina

I

om poste la plenkreskula vivo ekkaptis min, kaj kompreneble ankaŭ Irina-n tie en fora Zaporiĵo. Nia korespondado finiĝis. Kaj la jaroj komencis forpasi. Miaj gepatroj divorcis. Mi komencis frekventi la gimnazion. Mi frekventis dum du jaroj altlernejon. Poste mi transloĝis en Norvegion kaj loĝis tie dum jaro kaj iom pli. Kaj poste mi revenis en Svedion kaj komencis kiel redaktisto longedaŭran karieron, kiu en la momento de skribado ankoraŭ daŭras. Dum la jaroj 2002 ĝis 2005 mi laboris kiel instruisto de la rusa, kaj por montri al miaj lernantoj ekzemplon de manskribita rusa lingvo, mi elprenis la malnovajn leterojn de Irina. Kaj tiam mi pensis, ke mi devus retrovi ŝin. Nun ja troviĝas Interreto! Kaj mi pravis. En Interreto mi trovis telefonlibron pri Zaporiĵo, kaj sub la malnova adreso de Irina mi trovis personon kun la sama familia nomo kiel tiu de Irina, sed kun la komencaj literoj N N en la antaŭnomo.

L

a alvokon respondis maljuna virino. Evidentiĝis ke ŝi estas la patrino de Irina. Kaj Irina vere daŭre loĝis en la sama adreso, sed ŝia patrino petis ŝin kaj ŝian filon eliri kiam la telefono sonis, por ke ŝi aŭdu pli bone. Kiam la virino komprenis, ke mi tamen volas paroli ĝuste kun Irina, ŝi vokis ŝin reen kaj donis la aŭdilon al ŝi. Irina tuj komprenis kiu estas Linus el Svedio, sed ŝi pensis ke iu ŝercas. Ŝi ja rakontis pri sia korespondado al kelkaj amikinoj kaj pensis ke iu el ili eble petis iun viron ŝajnigi ke li estas mi. Mi devis kredi ŝin. Ŝi pensis ke mi parolas tiel senakĉentan rusan, ke ŝi ne povis kredi, ke mi estas svedo! La 18an de januaro 2003 mi ricevis ankoraŭ leteron de ŝi post multaj jaroj. Mi tuj rekonis ŝian manskribon. Ni rekomencis korespondadon. Irina jam estis patrino. Kaj dum la dua ondo de nia korespondado ŝi ankaŭ divorcis de sia edzo. Kaj iom pli poste la efektiveco denove ekkaptis nin ambaŭ. Eble ĝi ekkaptis ŝin pli ol min, se oni konsideras la okazaĵojn en la orienta Ukrainio, pri kiuj raportas la amaskomunikiloj. Zaporiĵo ja situas en tiu parto de la lando.

T

amen alvenis la 8a de marto 2018. Mia eksa samĥoranino Triin kontaktis min per la tujmesaĝilo de Fejsbuko. Ŝi maltrankvilis, ĉar en ŝia gepatra hejmo en Jegevo la situacio estis iom streĉa, kaj ŝi konsideris transloĝi en Talinon por ekhavi iom da trankvileco. Sed problemo estis trovi loĝejon, kien ŝi povus kunpreni sian hundon. Krome regis malordo en ŝia laborejo. Kaj ŝi suferis pro migreno. Plej prefere ŝi volus okaze fajfi pri ĉio kaj tuj forvojaĝi en Kartvelion. Mi respondis se mi mem volonte tuj irus en Kartvelion, se mi havus kunvojaĝanton. Tiam Triin rakontis, ke ŝi estis en Tbiliso antaŭ sep jaroj, ke ŝi laboris tie en orfejo kaj ke ŝi depost tiam nur sopiras ree esti tie. Tial ni tuj mendis biletojn, kaj jam kvin tagojn poste ni devis komenci nian vojaĝon. Por iom malaltigi la kostojn, ni unue devis iri per aŭtobuso en Rigon kaj poste per aviadilo tra Kijivo al Tbiliso. Bam! Tiam mi devus kontakti Irina-n, mi pensis. En Ukrainio mi ja ne estas precize ĉiutage.

K

iam mi kaj Irina rekomencis nian korespondadon en 2003, ŝi sendis al mi la numeron de sia portebla telefono. Mi elserĉis ĝin, kaj imagu, ĝi daŭre validis! Irina tuj respondis miajn mesaĝojn. Mi ricevis kontakton kun ŝi ĝuste tagon antaŭ ol mi kaj Triin komencis vojaĝi al Tbiliso. Kaj se ŝi ne ree havus etan filon, ŝi eble povus renkonti nin en la flughaveno en Kijivo. Tio tamen ne okazis, sed estis malstreĉige ekscii, ke Irina ankoraŭ vivas!

M

i do dum tre mallonga tempo estis en la ukraina ĉefurbo Kijivo, sed ne renkontante la personon, dank’al kiu Ukrainio unu fojon ricevis ankritan lokon en mia konscio. La 14an de marto 2018 mi surteriĝis sur la flughavenon Borispilon en Kijivo kun la fina celo Tbiliso en Kartvelio. Mi kaj mia akompanantino Triin ja vere havis multe da tempo, kaj kun iom pli bona planado ni certe povus fari ekskurson ankaŭ en la urbokerno. Ni eĉ sidiĝis en aŭtobuson, sed pensis ke eble estus malfacile ĝustatempe trovi la vojon reen al la flughaveno, kaj kiam mi faris iom da rekonsiderado, ni saltis el la aŭtobuso kaj reiris en la flughavenon. Ni ja ne havis iun mapon. Kaj la homoj krome ne ŝajnis tiel helpemaj kaj parolemaj. La solaj kiuj ŝajnis voli iel kontaktiĝi kun ni estis en la flughaveno tiuj homoj, kiuj prezentis sin kvazaŭ taksiŝoforojn. Ili tamen donis al mi la saman interan senton kiun al mi donas Multiple Miggs en la filmo La silento de la ŝafidoj.

P

ovas ŝajni kiel mi nun mallaŭdegas Kijivon kaj Ukrainion. Kompreneble estis tede, ke mi ne povis renkonti Irina-n. Sed ni almenaŭ povis manĝi en la flughaveno, kaj la manĝo gustis bone. Lunĉe Triin manĝis pelmenojn kaj mi manĝis ruĝbetsupon kaj kijivajn kotletojn. Ĝuste antaŭ la eliro al Tbiliso mi krome manĝis grekan salaton.

© Linus Ganman,