Hispanio
 

Anglio
Belgio
Ĉeĥio
Danio
Egiptio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Hispanio
Israelo
Italio
Kartvelio
Kipro
Latvio
Litovio
Luksemburgo
Nederlando
Norvegio
Pollando
Rusio
Svedio
Turkio
Ukrainio

Ĉefpaĝo

M

i estis kelkfoje sur la Kanarioj, sed ĝis nun nur unu vojaĝo iris al la hispana ĉeftero. Mi tial estis en la aĝo de kvin jaroj, kaj unu el miaj onklinoj havis en Toremolino ĉambraron, kiun ŝi lasis prunti al nia familio. Mi kredas, ke estis ĝuste antaŭ la ĉefsezono, ĉar kiam ni alvenis, la naĝobaseno sur la korto ankoraŭ ne estis finplenigita. Mi apogis min per la manoj kontraŭ la fundo de la baseno, kaj kredigis Paĉjon ke mi povas naĝi. Li kredis je tio kaj grande laŭdis min. Kelkajn tagojn post nia alveno, la basenakvo estis leviĝita al tia nivelo, ke mia eta artifiko ne funkciis plu. Sed Paĉjo akceptis mian pretekston ke mi ne kuraĝis naĝi tie, kie la akvo estis profunda. Mi ne scias, ĉu Paĉjo vere iam kredis, ke mi scias naĝi, aŭ ĉu li nur simulis por ke mi sentu min lerta.

L

a daŭra memoro de mia vojaĝo en Hispanio tamen devenas de amuzejo en Malago. Mi kredas ke tio estas mia unua vizita en amuzejo, ĉar mi ne povis kompari tiun amuzejon kun multo alia ol la eta onda fervojo, La poma larvo en la sveda urbo Karlstado. La atrakcioj de la malaga amuzejo estis tamen apenaŭ konstruitaj por malgrandulo kiel mi. En kanalo troviĝis malnova padelrada vaporŝipo ŝanĝita en kapturnantan labirinton. La ŝtupoj de ĝiaj ŝtuparoj movis sin supren kaj malsupren, kaj la tabuloj de la plankoj movis sin antaŭen kaj malantaŭen, kaj tial ne estis facile fari al si vojon tra la ŝipo. Mi pensas, ke por kvietigi la ŝokon post la penego, kiun kaŭzis la vizito en la vaporŝipo, Paĉjo kunprenis min al karuselo, kiu donis impreson taŭgi por infanoj.

Ĉ

u vi ial vidis la karuselon La Kafotason en la gotenburga amuzejo Liseberg? Ĝi estas relative nedanĝera karuselo. Ĉiu veturilo faras rivoluon en tri sekundoj, kaj la plataĵo mem faras rivoluon en ok sekundoj. Tian karuselon Paĉjo kredis esti trovinta, kiam ni foriris el la vaporŝipo. Ni sidiĝis kune en veturilon. La karuselo ekturniĝis plaĉe malrapide. Estis relative gajiga, kaj la panoramo al la amuzejo estis grandioza. Malpli agrable fariĝis, kiam malbonaŭgura trumpetblovo sonis kaj flavaj ombreloj malleviĝis ĉirkaŭ la karuselon, tiel ke oni ne pli povis vidi la ceteran amuzejon. La plaĉan malrapidecon oni povis forgesi. Centrifugilo estus pli adekvata komparobjekto. Mi ne memoras al kio mi pensis sidante tie, sed Paĉjo poste rakontis ke la veturo igis mian vizaĝon krete blanka.

© Linus Ganman,