Egiptio
 

Anglio
Belgio
Ĉeĥio
Danio
Egiptio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Hispanio
Israelo
Italio
Kartvelio
Kipro
Latvio
Litovio
Luksemburgo
Nederlando
Norvegio
Pollando
Rusio
Svedio
Turkio
Ukrainio

Ĉefpaĝo
 
Papiruso

E

l la landoj, kiujn mi vizitis, Egiptio estas tiu, kiu laŭ miaj antaŭsupozoj ŝajnis esti la plej ekzotika. Mi iris tien el Kipro. Akceptistino en mia hotelo deadmonis min iri tien, sed mi insistis. La ekskurso komencis per ŝipo en Limasolo la 6an de decembro 1999. La sekvantan matenon, ni estis vekiĝontaj en Port Said en Egiptio. En la ŝipo mi manĝis kvarpladan vespermanĝon. La kelneroj portis ruĝajn jakojn. La manĝosalono estis iom malvasta, sed tamen elegante meblita. Post la vespermanĝo, ni sidiĝis sur eksteran ferdekon. La sunsubiro super Meza maro estis ennebula kaj bela. Lakeoj staris ĉe niaj seĝoj en la subĉielujo, atendante akcepti mendojn kiam ajn iu el ni deziris ion. Antaŭ la vojaĝo iu diris ke la ŝipo per kiu ni estos irantaj ne estos iu amorboato, sed mi ne pensas ke mi samopinias. Mi sentis min bone prizorgita.

L

a unua, kiun mi ekvidis, elveninte en la matenlumo en Port Said, estis egipto, kiu staris sur seka tero. La elŝipiĝado ankoraŭ ne komenciĝis, sed la egipto jam klarigis kion li povas oferti. Li portis kefijon (kaptukon) kaj rondajn sunokulvitrojn, havis multe da spaco inter siaj dentoj kaj perfekte ellernitan stokholman laboristklasan dialekton: Belajn aĵojn! Belajn aĵojn! Mi neniam povis vidi liajn belajn aĵojn, ĉar nia rondo estis rapide enpasigita en police eskortitan aŭtobuson, kiu veturigis nin en Gizon. La sveda ŝercaĵo pri tio, ke la norvegoj kunprenas sablopaperojn en la dezerton por uzi ilin kiel mapojn, verŝajne ne estas nerealisma. Malpli variadriĉan pejzaĝon ol tiu, kiu disvastiĝas laŭ la vojo inter Port Said kaj Gizo, oni devus serĉi longe.

Gizo

N

i disponis pri dudek minutoj por vidi la piramidojn en Gizo. La plej elstara trajto de la panoramo el Gizo estis ke ĝi ne estas tiel dezerta kiel klasikoj rakontoj pri la dezerto ofte celas certigi. El Gizo, oni nome rigardadas rekte en betonan kaĉon, kuiritan el aŭtostradoj kaj altaj domoj, kaj nomitan Kairo. Kaj nur je piedira distanco de dek kvin minutoj for de la gizaj piramidoj troviĝas Ріzzа Нut. Krome, tuta la vojo inter la aŭtobusparkejo kaj la piramidoj mem estis plenplena de vendistoj, kiuj nepre volis ŝarĝi min per kartuŝoj, papiruspecoj, tapiŝoj, vestoj, kapkovraĵoj, poŝtkartoj, nargileoj kaj pentraĵoj. Miaj iluzioj pri la ekzotika Egiptio rompiĝis, kaj mi ekkomprenis, kion la akceptistino en mia hotelo en Aja Napo en Kipro celis per sia deadmono. Egiptio estas precize tiel komerca kaj ĝuste tiamaniere ankaŭ tiel ekzotika kiel komercaj centroj en ĉirkaŭurboj de Stokholmo. Sed la renkonto kun la piramidoj tamen estis kurioza. Elirante el nia aŭtobuso, ni ekvidis formikojn rampantajn sur la tero ĉirkaŭ la piramidoj. Veninte pli proksimen, ni vidis ke la formikoj estas homoj, kaj tiam ekkomprenis kiom granda estas ĉiu piramidero.

Biletoj

L

a pli grandan parton de la tago en Kairo ni pasigis en la Egipta Muzeo, konstante gardataj de gardistoj. Mi elrigardis tra la aŭtobusfenestro sur la vojon inter Gizo kaj la muzeo en Kairo, pensante ke mi verŝajne volus reiri en Kairon iun tagon. En tiel granda urbo devas esti multe da vidindaĵoj. Tiun fojon mi ne povis vidi multe pli ol la funebra masko de Tutanĥamono kaj la fundo de botelo da kokakolao kun araba skribo sur la etikedo.

Kokakolao

L

a vespermanĝo en la ŝipo reveturiganta nin en Kipron estis almenaŭ egale bona kiel la manĝo en la vojaĝo suden dum la antaŭa nokto, sed prezentis iomete komikan detalon. Ŝajnis, ke la kuiristoj sur la ŝipo estas iom elpensemaj. Mi nun ne memoras ĉion, kio estis en la menuo, sed mi almenaŭ scias, ke sur ĝi troviĝis pastaĵoj, marinitaj en vodko. Ĉio gustis bonege kaj estis belege prezentita. La kelneroj estis egale ordeme vestitaj kiel en la vojaĝo en Egiption, kaj galante ekvilibris inter la tabloj malgraŭ la ne malgranda ondado kaj la malvasteco. Ĉio ŝajnis unuaklasa kaj agrabla. Mi ege atendis la deserton, kiu portis la nomon Fruktoj de la sezono. Belege surtabligitaj fruktoj en kadro el tukoj falditaj kiel ventumiloj kaj dispecigita glacio? Ne. Sur malgranda pladeto saltetis, kune kun frukttranĉilo, nesenŝeligitaj banano kaj pomo.

© Linus Ganman,