Nederlando
 

Anglio
Belgio
Ĉeĥio
Danio
Egiptio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Hispanio
Israelo
Italio
Kartvelio
Kipro
Latvio
Litovio
Luksemburgo
Nederlando
Norvegio
Pollando
Rusio
Svedio
Turkio
Ukrainio

Ĉefpaĝo

J

am dum la unua studjaro de la baza lernejo mi aŭdis pri aidoso por la unua fojo. Tio okazis nur du jaroj post kiam svedaj komunikiloj atentis la malsanon por la unua fojo, kaj tion dum tempo, kiam oni ankoraŭ ofte asociis aidoson ekskluzive kun samseksemaj viroj, kaj precipe kun dismalĉastaj samseksemaj viroj. Miajn sciojn mi ekhavis de hele blua broŝuro el la ŝtata sveda apoteko. Panjo sciis, ke mi ekhavis la broŝuron, kaj estis iomete timigita de tio. Eble ŝi ne opiniis, ke mi devas rompi al mi la infanan kapon pro tiaj nocioj kiuj povus aperi en la broŝuro - kiel koito, seksaĵo kaj samseksemo.

Ĉ

iaokaze mi sciis ke samseksemo ekzistas, kaj ke mia patro abomenis ĝin. Li samrangigis samseksemon kun krimeco, asertante ke tiuj viroj, kiuj kuŝis kun aliaj viroj ankaŭ ege emis fari „aliajn krimojn“. Eble ŝtelojn de aŭtoj. Aŭ monfalsadon. Se mia patro povintus disponi pri mi, li eble zorgintus, ke mi en mian konscion enskribu signon de egaleco inter samseksema kaj krimamense malsana, sed el ĉio, kion mi vidis kaj travivis en mia infana mondo, mi ne povis konkludi ion alian ol ke homoj ne ĉiam diras la veron. Vere mia patro diris ke gejoj estas krimuloj, kaj oni ja devus povi fidi siajn proprajn gepatrojn, sed en la daŭro de la tempo mi ne povis vidi iun kredindecon en la aserto de Paĉjo. Mi jam frue en la vivo decidiĝis ne trakti la babiladon de plenkreskuloj tiam serioze. Samtempe mi ja sciis ke mi volas esti lojala al mia patro.

D

um la somero inter la tria kaj la kvara studjaro de la baza lernejo mi iris kun Panjo, Paĉjo kaj Fraĉjo en Nederlandon. Ni luis karavanaŭton kun plankareo de tute malpli ol ses kvadrataj metroj. Fraĉjo estis en sia plej obstina adolesko, tute ne volis partopreni la ekskurson kaj klarigis tion tiel ke dubo ne eblis. Mi havis delikatan haŭton kaj tute brulvundis min. Panjo legis la mapon. Paĉjo perdis la vojon. Ĉiuokaze ni veturis sur la vojo E22 tra la Afsluitdijk kaj fine loĝiĝis en kampadejo sur la marbordo de la Norda maro. En la kampadejo estis multaj daŭrloĝantoj kun ĉiaj fidekoracioj ĉirkaŭ siaj tendoj kaj ruldomoj. Panjo ne hezitis esprimi sian konsterniĝon pri la sengustaĵoj, sed mi mem sentis min kiel hejme. Antaŭ ĉio mi opiniis, ke la varmaj sandviĉetoj de la kampadejo estas io el la plej bongusta, kion mi iam manĝis, kaj estis sekurige ke la dungitaro ĉiam komprenis kion mi diris, kvankam mi nur parolis la svedan.

U

nu vesperon en Nederlando, mia infana mio elmetiĝis al malfacila streĉo. Mi, Panjo kaj Paĉjo iris piede el la kampadejo al gastejo je tri kilometroj fore. Verdire estis tro malfrue por mi; mi estis laca, sed pensis ke la aero estas plaĉe varma, kvankam la suno estas subita. En la gastejo, Panjo kaj Paĉjo komencis paroli kun du viroj, kiuj sidis kune. Unu eble estis en la aĝo de dudek kvin kaj la alia eble de kvindek kvin. La plej maljuna ulo karesis al mi la hararon, tiel ke plaĉaj tremoj ekiris laŭ la spino, kaj demandis ĉu mi estas sleepy. Li certe komprenis, ke mi jam antaŭ longe devus esti enlitiĝinta. Mi estis tro malaŭdaca por kuraĝi respondi. Mi ja ankoraŭ ne komencis lerni la anglan. Mi tamen imagis, ke tiu momento estas io el la plej bona, kion la vivo povus doni al iu - sidi dormetante en hejmeca gastejo en la hejmlando de la bongustaj sandviĉetoj kaj esti karesata al la hararo de afabla ulo.

K

iam la vespero komencis noktiĝi, ni repaŝadis al la kampadejo. Mi preskaŭ ekdormis marŝante, sed povis aŭdi, ke Panjo diris al Paĉjo: Jes, certe estas iom ofte tiel ke unu estas pli juna kaj la alia ne malmulte pli maljuna. Poste Paĉjo iris kun mi flanken. Panjo iris iomete malantaŭ ni. Kaj la intervira konversacio do povis komenci:

„Ho, Linus, vi scias ... tiuj uloj kiujn ni renkontis en la gastejo...“, Paĉjo komencis kun ioma malcerteco.
„Jes“, mi respondis dormeme.
„Do, ili estas gejoj“, Paĉjo diris.

D

um ono de sekundo mi trapasis internan krizon. Ĉu mi neŝanceleble prediku al Paĉjo pri la nerimarkindeco de tio ke du homoj altiriĝas unu al la alia per amo? Ne! Ĉu mi ŝajnigu, ke mi surpriziĝas? Jes! Por ke la ferioj de mia patro ne estu ruinigitaj, mi respondis kun bone ŝajnigita surpriziteco:

Kion? Ili, kiuj estis tiel afablaj!

© Linus Ganman,