La
sveda

La sveda
La norvega
La angla
La finna
La rusa
La franca
La turka
La itala
La estona
La germana
Latino
La malnovgreka
La pola
La novgreka
La persa
La islanda
Esperanto

Ĉefpaĝo

M

ia denaska lingvo estas la sveda. Mi generiĝis, naskiĝis kaj kreskis en Svedio, havis svedajn kunludantojn kaj vizitadis svedan lernejon. Infanaĝe mi krome kredis ke ĉiuj homoj en la mondo - en la profundo de si mem - parolas la svedan, sed ke kelkfoje aliaj lingvoj elbuŝiĝas el kelkaj. Mi kredas ke tion kaŭzis, ke mi kiel eta knabo iam vidis homon, al kiu iu parolis svede, sed kiu mem respondis en tute alia, al mi plenplene nekomprenebla lingvo.

Ĝ

is la dekjaraĝo mi parolis la dialekton de mia naskiĝurbo. Tiun idiomon al mi kaj mia frato transdonis Paĉjo. Panjo kiel infano ofte transloĝiĝis kaj tiale neniam proprigis al si iun dialekton. Ŝi parolas regione relative malfacile difineblan svedan lingvon. De ŝi mi povis inspiriĝi kiam ajn mi bezonis.

L

erni fremdajn lingvojn ofte sekvigas ke oni altnivele ekkonscias la apartaĵojn de sia propra lingvo. La unua granda lingva projekto de mia vivo estis lerni la rusan, kaj ĝuste en la komenco de tiu projekto, mi konscie decidis turni la dorson al la dialekto de mia naskiĝurbo. Tiutempe la hejmlando de la rusa lingvo, do Rusio, ne estis lando kiun oni vizitis kaprice. Tial por akiri la necesan scion mi preskaŭ nure uzis lernolibrojn kaj prigramatikajn librojn. La deirpunkto de la libroj ĉiam estis la sveda normlingvo, kaj sekve ili ne prezentis iun kontrastan priskribon de la rusa kaj de la dialekto de mia naskiĝurbo. Mi ekkomprenis, ke se mi volas encerbigi la scion kiun la libroj celis peri, mi devas pensi kaj paroli kiel homo por kiu la libroj estis verkitaj. Nuntempe aŭdante mian paroladon malmultaj povas diveni ke mi naskiĝis kaj kreskis en la urbo Oѕtеrѕundo.

© Linus Ganman,