La
norvega

La sveda
La norvega
La angla
La finna
La rusa
La franca
La turka
La itala
La estona
La germana
Latino
La malnovgreka
La pola
La novgreka
La persa
La islanda
Esperanto

Ĉefpaĝo

K

iel sveda civitano kaj vizitinto de sveda lernejo mi kelkfoje pensas ke privilegias havi norvegan kulturan heredon por uzi, samtempe kiel mi, loĝante ekster la limoj de Norvegio, ankaŭ povas ĝui iometan distancon al la daŭra lingva konflikto pri kiu parolas la norvegiaj historio kaj nuntempo. Mi mem ĉiam opinias ke la diferencoj inter la norvega kaj la sveda ne terure grandas, sed post ne malmultaj surpriziĝoj mi komprenas ke mi ne ĉiam samopinias kun aliaj svedoj.

E

n la vinildiska (elserĉu la vorton se vi ĝin ne konas!) ŝranko de Panjo kaj Paĉjo staris kelkaj LP:oj (elserĉu!) fare de la trubaduro Finn Kalvik. Li kantis en lingvo kiu preskaŭ samis kiel tiu, kiun ni parolis hejme, sed kiu ne nomiĝis la sveda. Mi lernis legi ege frue en mia vivo, kaj havas klarajn rememorojn ke mi eklernis la kantotekstojn de Finn Kalvik lege kaj jam kiel tre juna. Jam kiel tre juna mi do komprenis ke troviĝas lingvo kiu sonas preskaŭ kiel la sveda, kvankam ĝi ne estas tio. Jam kiel tre juna mi komprenis ke troviĝas diferencaj lingvoj kaj ke du interkomunikiloj, kiuj ŝajnas preskaŭ tute sami, malgraŭe kelkfoje ne povas kalkuliĝi kiel unu lingvo, sed nepre devas kalkuliĝi kiel du malsamaj.

N

orvegio estas la lando, en kiun mi ofte iris infanaĝe kiam mi vizitis la parencojn de Panjo. Ĉiam iomete ekscitis iri Norvegien, ĉar mi sciis ke tio estas malsama lando ol la lando kie mi ordinare loĝas. Malsama lando kun trafiksignoj kun aliaj koloroj ol hejme, kun kelkaj alispecaj literoj kaj kun fabelece bongusta ĉokolado. Mi ege fascinitis ĉiun fojon kiam mi tenis mane jam nemalfermitan, helblue striitan kaj malforte kakae odorantan enpakaĵon da Firkløver. Ĝiaj literoj estis grandaj, malhele bluaj kaj orrandaj, ie vortmeze tronis la stranga litero Ø, kaj tio, kiun la enpakaĵo enhavis, estis ĝojo al palato kaj al infana koro.

Firkløver

L

a lingvo kiu ĉirkaŭis min kiel infanon plejparte estis sveda, ĉar mi kreskis en Svedio kaj vizitadis svedan lernejon, sed la pasinteco de Panjo kovas ĉarmajn anekdotojn pri puŝsledaj veturoj hejmen al belegaj galantuloj el dancejoj en la areo de la norvega loko Lutnes kaj malpli ĉarmajn anekdotojn pri la kialo de la antipatio de Panjo kontraŭ butero sur buterpanoj: norvega margarino. La norvega lingvo kaj Norvegio tamen ĉiam iel ĉeestis mian infanaĝon, ne malpleje sur la turnoplato (elserĉu la vorton se vi ĝin ne konas!).

© Linus Ganman,