La
novgreka

La sveda
La norvega
La angla
La finna
La rusa
La franca
La turka
La itala
La estona
La germana
Latino
La malnovgreka
La pola
La novgreka
La persa
La islanda
Esperanto

Ĉefpaĝo

M

alfruaŭtune en 1999 mi iris al Kipro por studadi por la vojaĝgrupestra kariero. En la edukado enestis kurso pri la novgreka estrita de svedparolanta kiprano, Themis Aleksandru. Mi mem preparis min por la kurso per gluti la libron fare de s-ro George C. Divry en 1966 kun promesanta titolo La greka faciligita, kaj mi ja jam estis studinta la klasikan grekan.

Greek Made Easy

L

a klasika greka lingvo estas unu afero; la malnovgreka estas preskaŭ tute alia. Krome, evidente troviĝas kaj malnova novgreka kaj nova novgreka lingvo, ĉar tiu, kiun en sia lernolibro instruas s-ro Divry jam estis delonge malmoderniĝinta kiam mi vizitis Kipron. La sistemo de supersignoj, kiu restis en la greka lingvo depost la klasika erao, evidente foriĝis ses jarojn post la eldono de la libro de s-ro Divry. Mi do posedis sciojn, kiuj hodiaŭ valoras nenion.

K

vazaŭ la diferencoj inter la klasika, la malnova novgreka kaj la nova novgreka lingvoj ne sufiĉus, troviĝas pliaj atendendaj kategorioj de la greka lingvo. La grekparolantoj de Kipro certe uzas la saman skriblingvon kiel la grekoj, sed parolas dialekton, kiu forte diferencas de la kontinenta greka lingvo. Tio rezultigis ke ĉiuj kipranoj komprenis kion mi diris, dum mi eĉ nenion komprenis de tio ke diris ĉiuj la aliaj.

T

roviĝas sufiĉa motivo por la kelklingve transdonita esprimo pure greka en la signifo de volapukaĵo. Mi certe povus, kun mia jama sperto, enkapigi sufiĉe aktualigitajn sciojn pri la lingvo en mallonga tempo, sed malgraŭe mi devas senti certan komprenemon je tiuj kiuj penegas pri siaj lingvostudoj aŭ, se ili de antaŭe ne konas la grekan alfabeton, teruriĝas pro la unuavida aspekto de la skribita greka. Finfine mi ja volus scii kion George C. Divry celas nomante sian libron La greka faciligita. Kiel ekzemplon de la difino de facila fare de s-ro Divry, mi ĉi-malsupre, sen ia afabla permeso de la eldonanto, prezentas la paĝon 145 en la libro de s-ro Divry:

Greek Made Easy

© Linus Ganman,